taksi

*taks/i (tr)

  1. Fari al si opinion pri la pli-malpli granda ŝatindeco de persono: mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj (Z); taksi iun ne laŭ lia sukceso, sed laŭ lia merito (Z); kia oni vin vidas, tia oni vin taksas (Z); kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas (Z); poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono (Z); ne taksu vian kontraŭulon tro malforta (Z); (f) belecon taksas ne okulo, sed koro (Z).
    estimi, juĝi, konsideri, rigardi.
  1. Fari al si opinion pri la valoro de ia ago, ideo ks: kiel la mondo povoscias taksi meritojn! (Z); multaj el ni konas kaj juste taksas la esencon de fremdaj religioj (Z); malplaĉas nenio, se taksas pasio (Z); mi estas certa, ke vi alte taksos la gravecon de tiu ĉi fakto (Z); taksi la sanon ni lernas en malsano (Z); (se vi oficialigos la C. O., tiam) ĉiuj viaj agoj estos tre alte taksataj (Z); li taksis, kiel grandajn servojn la pastro povas fari al li (B).
  1. Sen la helpo de sciencaj procedoj, difini la kvantan, monan ktp valoron de objekto: oni taksas je cent la nombron de la pereintoj; la bieno estis taksita je 10 000 frankoj (B); la tribunalo taksis la juĝokostojn je dek dolaroj; oni povas taksi je cent mil markoj la deficiton de la tuta kongreso.
  1. [FINANCO] Oficiale difini la maksimuman vendoprezon de varo aŭ servo: pro timo de inflacio, la registaro taksis la ĉefajn nutrovarojn; taksi la medicinajn aktojn.
  1. [FINANCO] Meti specialan imposton super iu varo aŭ iu servo: en multaj landoj la benzino estas taksata, kelkafoje tre alte.
  • taksa
    Rilata al taksado: taksa prezo, valoro.
  • takso
    1. Vendoprezo de iu varo aŭ servo, oficiale fiksita de la registaro: vendi sub la takso, super la takso.
    1. Depago, kiun la uzanto de publika servo ŝuldas, kiel kompenson pro tiu oportunaĵo: la poŝtaj taksoj; takso por la forpreno de la hejmaj ruboj; takso por uzo de aŭtovojo; la impostoj estas ŝuldataj de ĉiaj civitanoj, la taksoj nur de tiuj, kiuj profitas de la responda servo.
  • taksado
    1. Determino de la valoro de iu aŭ io: peti de spertulo la taksadon de vendota domo; lia taksado de la politika situacio estis tute erara; mi povus fari maljustaĵon ĉe la taksado de la meritoj de la diversaj batalantoj (Z).
    1. Ago de iu, kiu taksas 5; impostado: decidi taksadon de la luksaj objektoj, de la tabako.
  • taksaro
    1. Tabelo de la taksitaj vendoprezoj en magazeno, fako ks.
      tarifo.
    1. Tabelo de la ŝtataj taksoj.
  • taksilo
    [TELEKOMUNIKOJ] Aparato por registri kaj kalkuli la koston de telefonaj komunikadoj.
  • taksisto
    Homo kies profesio estas taksi: asekura, rajtigita taksisto.
    aktuario.
  • mistaksi
    Fari eraran taksadon: mistaksi la valoron de rajdoĉevalo, la rapidecon de aviadilo, la pagokapablon de debitoro; afero, pri kiu longe regis hipokriteco kaj mistaksado.
  • netaksebla
    Tiel granda, ke oni ne povas ĝin taksi: jes, mi konas la netakseblan indon de la koro, kiun mi tenas en miaj brakoj (Z); li faris al mi netakseblan servon.
  • sentaksa
    Tia, ke pro ĝi oni ne ŝuldas takson: sentaksaj aŭtovojoj; sentaksa parkado de aŭtoj.
  • subtaksi
    Tro malalte taksi: estas grava eraro subtaksi la forton de iu kontraŭulo; sindediĉo kaj laboro havas multe pli grandan signifon ol la materialaj rimedoj, kio neniel implicas subtakson de la rolo de la lastaj.
  • trotaksi
    Tro alte taksi: la rolon de la sentoj oni devas nek subtaksi, nek trotaksi; nigraj limakoj, malgraŭ sia sintrotakseco, apartenas al la simpla popolo (Z).

    taksx


    Iel rilatitaj:

    admirx altx amx aprezx cenzurx ciferx dirx kredx opinix pagx trovx