diboĉi

*diboĉ/i (ntr)

Malmodere manĝi, trinki, seksumi: petolu, diboĉu, sed poste sorton ne riproĉu (Z).
orgio, ĝuego, volupti. [VIDU] karnavalo.
  • diboĉo
    Konduto de diboĉanto.
  • diboĉa
    Rilata al diboĉo: diboĉa vivo (Z).
    malĉasta, senbrida, libervivulo.
  • diboĉaĵoj
    Ekscesoj en la manĝaj aŭ amoraj plezuroj.
  • diboĉigi
    Fari, ke iu diboĉu.
  • diboĉulo
    Tiu, kiu kutime diboĉas.
  • fordiboĉi (tr), tradiboĉi (tr)
    Perdi en diboĉo: li fordiboĉis ĉion ĝis la lasta ĉemizo (Z).
    fordrinki, tradandi.

    diboĉx


    Iel rilatitaj:

    amx