1. Sameco de sentoj aŭ opinioj inter du aŭ pluraj personoj: dum nia kunlaborado ni ĉiam trovis nin en perfekta akordo; veni en akordon pri io.
    harmonio, kunsento.
  1. ĝusta konveneco inter du aŭ pluraj aferoj: estas ia mirinda akordo inter la movoj de la astroj; esti en akordo, kiel peto k mordo (Z) (plena malakordo;
    kato); [fiziko] leĝo de la interakordaj statoj (de van de Waals).
  1. [geologio] Surmetiĝo de sedimenta formacio sur pli maljuna formacio nek faltita nek baskuligita, eĉ se ekzistas tavolmanko inter la du formacioj: akorda tavoliĝo.
    neakordo.
  1. [lingvoscienco] Sintaksa fenomeno, laŭ kiu la formo de iu vorto varias depende de ties rilato kun alia vorto: en E. ekzistas akordo de la epiteta adjektivo kun la substantivo, sed ne de la verbo kun la subjekto.
  1. [muziko] Kombino de tonoj, konsonanca aŭ disonanca: akordo trinota; oni distingas diatonan k kromatan akordojn; akordoj estas nomataj laŭ la gamnomo de la radiko: tonika, supertonika, medianta akordoj ktp; se l' harpo estas eĉ rompita, l' akordo ankoraŭ do ploras (G); glorkanto, kiu leviĝis per dankaj akordoj (Z); ĵus falsakorde sonas siblo de serpento (G).
    kadenco, agordo.

  • reakordiĝi
    Akordiĝi denove.
  • akordi (ntr)
    Esti en akordo: tomato, ajlo k olivoleo mirinde akordas.
  • akordigi
    Fari, ke du aŭ pluraj aferoj aŭ personoj venu en akordon: peni akordigi la naciajn fierecojn; akordigi horloĝon (kun alia referenca horloĝo); [lingvoscienco] kaze akordigi vorton kun alia (Z).
  • akordiĝi
    Veni en akordon: ili akordiĝas por vin trompi (Z); la humora stato de la spirito akordiĝas kun la movoj de la materio (Z); kun la kreskado de la tempo ĉio akordiĝos (B); ilia privata intereso tute ne akordiĝas kun la ĝenerala.
  • akordiĝema
    Volonte akordiĝanta.
  • neakordo
    1. Manko de akordo.
    1. [geologio] Surmetiĝo de sedimenta formacio sur pli maljuna formacio faltita aŭ baskuligita k parte eroziita: neakorda tavoliĝo; angula neakordo.
  • malakordo
    Plena manko de akordo: [fiziko] malakordo de la mekanikaj vibracioj (Z); [matematiko] malakordaj ekvacioj (ekz. du ekvacioj kun du nekonatoj, kiuj ne havas solvon).
  • neakordigebla
    Tia, ke oni ne povas trovi akordon: neakordigebla konflikto.

  • Iel rilatitaj:

    agrablx amx arpeĝx bonx koncertx konsentx opinix