beni

  1. [ RELIGIO] Solene alvoki dian favoron sur (iun, ion): Isaak alvokis Jakobon k benis lin (X); la patro, mortante, benis siajn infanojn; pastro benis la ŝipon; ne malbenu la popolon (hebrean), ĉar ĝi estas benita (X); benita estu la frukto de via ventro! (N); kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita (Z).
  1. (pp Dio ks) Aparte favoradi: kiu sian langon katenas, Dio lin benas (Z); Dio donis k benis, sed diablo forprenis (Z); Dio benis la sepan tagon (Z) (faris ĝin bonaŭgura); Dio benis vin per lerteco (Z); viaj benantoj estu benataj! (Z); venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon! (X); (f) milda lando, benata de la naturo.
  1. (f) Respekte danksenti al (iu, io): la nepoj nin benos, se ni pacience eltenos (Z); la posteuloj benos nian memoron (Z); (poeto), kies trezorojn benas la mondo (Z).
  • beno
    1. Ago aŭ vortoj de benanto: beno de iu al iu; donaci benon (Z); okulo de mastro pli ol beno de pastro (Z).
    1. Favoro de Dio: bona infano estas beno de Dio (Z); la Plejpotenculo benos vin per benoj (fekundigo) de la mamoj k de la utero! (X).
    1. (f) Io, kio feliĉigas, sukcesigas: el peno iĝas beno; ili sentis la benon de paco; ordo estas beno por ĉiu entrepreno (Z).
  • ben (plen)a
    Alportanta benojn: bena krono (Z); horo matena estas horo bena (Z); ŝi, kiel la plenbena feino de la domo, ame ridetadis al la edzo (Z).
  • forbeni
    Forigi per la efiko de beno: forbeni al iu la pekojn (X).
  • malbeni
    1. [RELIGIO] Alvoki la dian malfavoron sur iun aŭ ion: vi volas, ke mi malbenu mian filon? (X); potenculojn ne malbenu (X); rabeno, jen forvelkis la figarbo, kiun vi malbenis (N); malbenita estu, kiu kuŝas kun sia bopatrino! (X); estu malbenitaj, ke vi festenas ĉe luksaj tabloj! (X).
    1. (pp Dio) Destini al senfina damno: Mi ne plu malbenos la teron pro la homo (X); pendigito estas malbenita antaŭ Dio (X); for de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron! (N).
    1. (f) Solene deklari malbonaŭgura, malfeliĉiga: Ijob malfermis sian buŝon k malbenis sian tagon (X) (de naskiĝo); malbenita lando (B); malbenita estu la intergenta malamo! (Z).
  • malbeno
    1. Ago aŭ vortoj de malbenanto: doni malbenon al iu (Z); ĵeti malbenon sur ion; sur vin falos la malbeno (Z); vi deŝarĝos la malbenon de lia kapo (Z); du mastrinoj ĉe unu kameno neniam vivas sen reciproka malbeno (Z).
    1. Malfeliĉo rezultanta el tiuj vortoj: malbeno al ili! (B); pro tio malbeno konsumis la teron (X); kaŝu malbenon k faru bonan mienon (Z) (fari el neceseco virton).

    benx

    benx


    Eble rilatitaj:

    adiaŭ, akvx, amx, anatemx, helpx, preĝx,