volupto

*volupt/o

La plej arda plezuro de la sensoj, precipe de la seksa: ĉu kiam mi (Sara) kadukiĝis, mi havus ankoraŭ volupton? (X); venu, ni ĝuu sufiĉe volupton ĝis la mateno, ĉar mia edzo ne estas hejme (X); tiu ĉi kontraŭbatalado spicos al mi la volupton (Z).
  • volupta
    Rilata al volupto: la filoj de Asirio, al kiuj ŝi havis voluptan pasion (X); en la baraktoj de l' volupta sven' (K).
  • volupte
    En volupta maniero: Ohola [...] volupte amis siajn amistojn, siajn najbarojn (X).
  • volupti (ntr)
    Sperti volupton: ŝi scias, kiel kaj kial virino voluptas (SE); kun du samnomaj amantoj ŝi voluptas (SB).
    amori, orgasmi.
  • voluptaĵo
    Ago, kiu havigas volupton: ŝia fratino Oholiba [...] en siaj voluptaĵoj [...] agis ankoraŭ pli malbone ol ŝi (X).
  • volupteco
    Eco de io volupta: la volupteco de ĉiuj ŝiaj gestoj estis ebriiga.
  • voluptema
    Inklina al volupto: ili fariĝis kiel voluptemaj pasiaj ĉevaloj (X); ŝi nun estis vulkanece voluptema (SE).
  • voluptigi
    Havigi volupton: min voluptigos vice inar' senstrika (SB).
  • voluptama, voluptavida
    Amanta la volupton: voluptama temperamento; via voluptavida brusto (Z).

    volupto


    Iel rilatitaj:

    amx feliĉx seksx