profiti

*profit/i (tr)

  1. Ricevi utilon, gajnon superecon el io: se vi volas profiti de tiu ĉi malgranda historio [...] (Z); se mi ne povis profiti de via boneco, tio estas jam mia kulpo (Z); nur la kapitalistoj efektive profitas de la altiĝo de la akcioj; sed mi, kion mi profitis? (Z); profiti la lecionojn de la historio (B); (abs) du militas, tria profitas (Z); se la gasto meritas, eĉ lia hundo profitas (Z); ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj sin perdus? (N).
  1. Fari uzon de oportuna cirkonstanco: mi aŭskultu kaj mi profitu de la mallumo (Z); profiti de la tajdo por ekveli; profiti la okazon por [...] ; ni do hodiaŭ ataku ilin, profitante ilian malordon (B).
    utiligi.
  • profito
    1. Utilo, supereco ricevita de io: de ĉiu laboro estas profito (X); paroli tiamaniere pri afero (nobela edziĝo), el kiu vi eltiris tiajn grandajn profitojn! (Z); legi tiun libron alportos al vi multe da profito; tiri profiton el ies konsiloj.
      avantaĝo, frukto.
    1. Diferenco, per kiu la enspezoj de homo, negocisto, firmo ks superas la elspezojn: la kompanio havis 100 000 frankojn da profito (B); ĉiu ekzemplero alportas al mi 10-15 centimojn da pura profito (Z); la profito, kiun donas al mi la Adresaro (Z); pli valoras kontenta spirito, ol granda profito (Z); malhonestaj profitoj; la profito estas la bazo de la kapitalisma civilizacio.
      rento. [VIDU] profitkvoto, profitmanko.
  • profita
    Rilata al profito: peke akirita ne estas profita (Z); servi ĉe li estas afero honora kaj profita (Z).
  • profite
    En profita maniero aŭ cirkonstanco: estus pli profite por la maljuna paro vendi la ĉevalon (Z); kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite (Z).
  • profitema
    Amanta, serĉanta nur la profiton.
  • profitigi
    1. Esti kaŭzo, pro kiu iu profitis: la milito profitigas nur la kapitalismon; lia senzorgeco ne profitigas lin.
    1. Ebligi, ke iu profitu de io: profitigi sian sperton al iu; profitigi iun de sia sperto.
  • profitilo
    Tio, per kio oni povas profiti: tiuj, kiuj vidas en E. nur malvarman provizoran komprenilon kaj profitilon (Z).
  • profitama
    Zorganta nur la profiton: ĉu li estas plej pura idealisto aŭ plej profitama egoisto (Z).
  • profitodona
    Tia, ke ĝi donas profiton.
    lukra.
  • malprofito
    Diferenco, per kiu la elspezoj de homo, negocisto, firmo ks superas la enspezojn: magazeno, kiu iam provis anstataŭigi ilin (la virojn) per virinoj, havis grandan malprofiton (Z); karteloj ordinare stariĝas nur je la malprofito de la konsumantoj.
    deficito.
  • malprofita
    Rilata al malprofito: malprofita negoco.
  • malprofite
    En malprofita maniero aŭ cirkonstanco: vendi varon malprofite.
  • neprofitema
    Ne zorgema pri sia profito.
    abnegacio, sindonema.
  • senprofite
    Ne celante aŭ farante profiton: kooperativoj vendas senprofite.
  • superprofito
    Profito, kiu superas la leĝe permesatan.

    profiti


    Iel rilatitaj:

    aferx agrablx akcix al amx avantaĝx aĝix beneficx bonifikx bonx buĝetx egoistx egox ekspluatx fruktx honestx interesx mankx pagx por riĉx vendx