koro¹

*kor/o¹

  1. [ANATOMIO] (cor) Muskola kava organo, kiu per siaj kontrahiĝoj pumpas la sangon tra la korpo, kaj kiu estas la centra organo de la sangocirkuliga sistemo: la homa koro estas dividita en du parojn da kavoj: atrioj kaj ventrikloj; senti batojn ĉe l' koro; la sango alfluas al la koro; eĉ pinglo povas koron trapiki (Z); tio premas la koron (pro fizika aŭ morala angoro); li havis la senton, kvazaŭ pro malĝojo tuj krevos al li la koro (Z).
    angino, kardio, diastolo, sistolo, palpitacio, valvo.
  1. (f) Tiu sama organo, rigardata kiel sidejo de la sentoj (deziro, ĝojo, sufero): havi, kiom la koro deziras (Z); frakasi, rompi (Z), ŝiri (Z), trabori (Z), fendi (Z), mueli ies koron (Z); kio iras el koro, venas al koro (Z) (konfido naskas konfidon); se okulo ne vidas, koro ne avidas (Z); malŝarĝi la koron (Z); malkovri antaŭ iu, al iu sian koron (Z); se la koro tiras vin (Z) (se tio plaĉas al vi); alpreni ion al la koro (Z) (tutkore interesiĝi pri io); ami (Z), ĝoji, ridi (Z), labori el (per (Z)) la tuta koro (Z); koro aroganta, ĝoja, kontenta, malica, malmola, milda, prudenta, saĝa, suferanta (X); mia koro neniel emas al rido (Z); peza ŝarĝo falis al mi sur la koron (Z); havi koron (kuraĝon aŭ kompatemon); ĉu vi havas iomete da koro kaj konscienco? (Z); homoj sen koro (Z); havi bonan koron (Z) (kompatemon), puran koron (Z); koro el oro (Z); koramato (Z); korinklinoj (Z); korĝojiga (Z), korŝira, korkreviga spektaklo.
    Y, kapti. [VIDU] korpremi, kortuŝi.
  1. (f) Tiu sama organo, rigardata kiel sidejo de amo, de pasio: belecon taksas ne okulo, sed koro (Z); edziĝi laŭ koro (Z); doto koron ne varmigas (Z); for de l' okuloj, for de la koro (Z).
  1. (f) Karesa nomo de amata persono: mia koro, iru paroli kun via filino (Z); mia plej kara koro (Z); frata koro, mi vin sekvos! (Z).
  1. (f) La plej interna parto de io: la koro de la tero, de pomo; li loĝas ĉe la koro de la urbo; penetri ĝis la koro de la temo (Z); Parizo estas la koro de Francujo (B).
    kerno.
  1. [BOTANIKO] Plej interna parto de planto, ekz. la plej juna parto de ŝoso (korŝoso), medolo de trunko: korputro (putro de ekz. korŝoso aŭ de la meza parto de tubero).
  • kora
    1. [ANATOMIO] [MEDICINO] Apartenanta al la koro: koraj valvoj, kora blokado.
    1. [MEDICINO] Efikanta sur la koron: kora medikamento.
    1. (f) Venanta el la koro: per kora movo etendi la manon por manpremo (Z); koran dankon! (Z); amo pli kora, disiĝo pli dolora (Z); kora akcepto (Z); preĝu kore kaj laboru fervore (Z); ami plej kore (Z).
  • koreco
    El koro venanta bonvolo, afablo: neniam mi premis al iu la manon kun pli sincera estimo kaj koreco (Z).
  • antaŭkora
    [ANATOMIO] Troviĝanta antaŭe de la koro: antaŭkora regiono de la torako.
  • elkora
    Kora 3, sincera: elkora saluto.
  • senkora
    1. [ANATOMIO] Ne posedanta koron.
    1. Senkompata, nesentema: ho senkora pastro! (Z); senkoraj rabistoj (B); vi paroladas kiel senkorulo (Z).
  • tutkore
    El la tuta koro: ŝi pentis tutkore pri sia peko (Z); mi estas tutkore via (Z).
  • bonkora
    Kompatema, sentema: ili agis kun mi kiel bonkoraj friponoj (Z); bonkoraj penoj (Z); bonkora, varmiga rigardo (Z); la dioj donu al vi rekompencon pro via bonkoreco! (Z).
  • favorkora
    Indulga, inklina favori: kun favorkorulo vi estas favorkora (X); tiel same favorkore kiel mi agis kun vi, vi agos kun mi (X); kiamaniere vi havas la eksteraĵon de besto kaj tamen estas plena de favorkoreco? (Z); mi favorkoros tiun (X).
    korfavori.
  • leporkoro
    (f) Malkuraĝulo.
  • molkora
    Facile emociita, influebla.
  • plenkora
    Tute sincera, ne havanta ian retenon: liaj okuloj brilis per plenkora gajeco (Z); plenkore petadi Dion (Z).
  • kor/o² (Z) (en L.B.: kor'o)
    [BIBLIO] Mezurunuo de kapacito (ĉ. 364 l): tridek kor'oj da delikata faruno (X).

    koro


    Esprimoj

    Alpreni ion al la koro (tutkore interesiĝi pri io).
    Atrioj kaj ventrikloj.
    El la fundo, el la plejprofundo de lia koro.
    El la tuta koro : ami, ĝoji, ridi, labori.
    Elaŭdi la voĉon de sia koro.
    Enskribita en la koro.
    Faru kion (kiel) diktas al vi la koro.
    Frakasi, rompi, gardi ion en la koro.
    Gravuri ion en la koro.
    Havi koron el ŝtono, plenplena de sentoj.
    Havi la koron libera.
    Io lasas profundan sulkon en lia koro.
    Io ĝojigas la koron.
    Koron fendi, malpezigi, malŝarĝi.
    Malkovri antaŭ, al iu sian koron.
    Paroli al la koro de iu.
    Se la koro tiras vin (se tio plaĉas al vi).
    Senkore konduti.
    Sin adresi al ies koro.
    Tio fariĝis tre kara al lia koro.
    Vi parolas kiel senkorulo.
    Vivi en ies koro.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    elkora, favorkora, kora, koreco, korekscita, korfavori, korinklino, korklapoj, korprema, korpremi, kortuŝa, kortuŝi, korŝiri, leporkoro, molkora, plenkora, senkora, tutkore

    El la malnova greka κηρ, καρδια (koro)

    anakardiacoj anakardio bradikardio elektrokardiografio elektrokardiografo endokardio kardimiopatio kardio kardiografo kardiogramo kardioido kardiologio kardiologo kardiopatio kardiotomio miokardio muskardino okcidenta anakardio perikardiito perikardio takikardio

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    afabla
    aroganta
    bonkora
    bonvolema
    dura
    indulga
    interna
    kontenta
    kruda
    malica
    milda
    nobla
    prudenta
    saĝa
    senkompata
    sensenta
    sentema
    sincera
    suferanta
    ĝoja

    ami
    kompati
    kuraĝi
    trabori
    ŝiri

    angino
    animo
    arterio
    atrio
    deziro
    diastolo
    kardio
    kerno
    korpo
    muskolo
    organo
    palpitacio
    pasio
    sango
    sinus atrio
    sistolo
    sistolo
    valvo
    vaskulo
    ventriklo
    vejno
    ĝojo

    lia koro
    ardas
    batas
    fendiĝas
    flamas
    jubilas
    krevas
    kunpremiĝas
    malpeziĝas
    mildiĝas
    moliĝas
    sangas
    senŝarĝiĝas
    tremas

    Iel rilatitaj:

    -aĉ afablx afliktx amx anakardix anginx animx antaŭ aortx ardx arogantx arterix asistolix atrix aŭriklx batx bonx borx bradikardix bravx centrx dekstrx dezirx diastolx durx edzx fendx flamx folix indulgx internx jubilx kardix karx kavx kernx kompatx kontentx korpx korx krevx krudx kuraĝx malicx mildx miokardix molx muskardinx muskolx noblx opinix organx orx palpitacix pasix perikardix pezx plaĉx plenx premx prudentx rigardx sangx saĝx sensx sentx sincerx sinusx sistolx suferx teatrx tremx valvx varmx vaskulx vejnx ventriklx volx ĝojx ŝarĝx ŝirx ŝtonx