paco
*pac/o
- Stato de regno, nacio aŭ alia homgrupo, kiu ne estas militanta kontraŭ alia: se vi volas pacon, preparu pacon; se paco ĉiam ambaŭ la popolojn ligu plej trankvile [...] (Z); li sukcesis do akiri la pacon por la Samosanoj (K); Mi donos pacon al via lando (X); li havis pacon kun ĉiuj ĉirkaŭaj landoj (X); en tempo de paco; rompi la pacon; armita paco (dum kiu ĉiu sin pretigas por milito); packondiĉoj, packontrakto.
- Stato de anaro (nacio, gento, familio, societo ks), inter kies anoj ekzistas nenia malakordo aŭ malkonsento: por interna paco en ia lando [...] (Z); ni kreis pacon kaj unuecon (Z); geedzoj en paco vivas en reĝa palaco (Z); paco estu inter viaj muroj! (X); mi venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon (N); ili foriris de li en paco (X); iru en paco! (Z); (f) paco estu en la arbaro! (Z).
akordo, harmonio, konkordo, konsento.
- Stato de psiko, kiu ne estas maltrankviligata de zorgoj, timoj ks: miaj instruoj [...] akirigos al vi jarojn de vivo kaj paco (X); mia animo estis forpuŝita for de paco, bonstaton mi forgesis (X); kiam la paco de la dormo kuŝis super la denove feliĉa domo (Z); paco estis sur la vizaĝo de la mortinto (Z); (f) paco al lia cindro! (Z) (li ripozu trankvile!).
paca - Estanta en paco 1 aŭ 2: ili estas pacaj kun ni (Z); pacaj kunvenoj, diskutoj; kiuj parolas pace kun siaj proksimuloj (X).
- Celanta pacon: nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝos (Z); pacaj paroloj.
- Ne maltrankviliganta la animon: lasu min en vivo paca! (K); paca silento, ke ne blovas eĉ vento (Z); ŝi ankaŭ iam estis en tia paca, fora, ombra kampejo (Z); Paca Oceano (Pacifiko).
kvieta, serena.
pace
En paca maniero: pace ripozi; estis pace kaj trankvile en la buduareto; ĉiujn dubajn demandojn [...] solvu ĉiam pace per regula interkonsiliĝo (Z). pacema
Inklina esti paca: neincitiĝema, pacema karaktero. pacigi - Fari iu (j)n paca(j): federaciismo estas la sola rimedo por pacigi Eŭropon; kiam al la Eternulo plaĉas homo, Li eĉ liajn malamikojn pacigas kun li (X); feliĉaj estas la pacigantoj! (N); (f) pacigi la logikon kun la tradicio (Z), la prudenton kun la rimo.
- ĉesigi ion, kio kontraŭstaras la pacon: pacigi malpacon (Z), kverelon, ribelon.
paciga
Tia, ke li, ŝi, ĝi starigas pacon: paciga juĝisto; pacigaj admonoj. paciĝi
Iĝi paca: Di' kaj pekulo paciĝas en sincero (Z); unue paciĝu kun via frato kaj poste venu kaj prezentu vian oferon (N); (f) li forflugis, kaj la malgranda Ido paciĝis kun tio, ĉar ŝi devis paciĝi (Z); mi ne povas paciĝi kun tia ideo! . paciĝo
Aranĝo paca, interkonsento: venas paciĝo post malpaco (Z); juĝo komencita paciĝon ne malhelpas (Z). pacismo
Pacifismo. pacisto
Pacifisto. *paculo
Homo, kiu vivas en paco aŭ ŝatas, deziras pacon. interpaco
Provizora paco inter du militoj, konfliktoj ks. interpacigi
Pacigi reciproke: religia unuiĝo, kiu interpacigus ĉiujn ekzistantajn religiojn (Z). malpaco
Rilato inter du aŭ pluraj personoj aŭ homgrupoj, karakterizata de malamikaj agoj, paroloj aŭ intencoj: la reciproka malpaco inter la homoj neniam ĉesos, ĝis la homoj alkutimiĝos starigi la nomon 'homo' pli alte ol la nomon de gento (Z); demando, kiu vekis tiom multe da disputoj kaj malpaco inter la E-istoj (Z); fari savantan oferdonon al la dio de malpaco (Z); ili ne plu semos inter vi malpacon (Z); ia malpaco inter mi kaj la organizantoj (Z); mi ne volas komenci malpacon pro tio (Z); malpaco pro limo fariĝas kutimo, malpaco pro kredo fariĝas heredo (Z); konsento konstruas, malpaco detruas (Z); neniam okazis inter ili ia malpaceto (Z).
milito, malkonsento, malkonkordo. malpaci (ntr)
Esti en stato de malpaco: pli bone estas havon fordoni, ol kun homoj malpaci (X); pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj (Z); malpacinte kun sia edzino, li eksedziĝis je ŝi (Z); (abs) estintaj amikoj plej kruele malpacas (Z); ne eterne Mi malpacas (X); se silentas draŝejo, malpacas loĝejo (Z) (pro malsato). malpacema
Inklina al malpaco: malpacema virino estas kiel konstanta gutado (X). malpacigi
Fari malpaca (j): la tro nepreciza vorto 'popolo' [...] ofte malpacigas inter si la filojn de la sama lando (Z). malpaciĝi
Komenci malpacon kun iu (j): pro tio ili malpaciĝis (Z); malpaciĝinta frato (X). repacigi
Meti denove en pacan staton: repacigi la koleran Dion (K); malsaĝulo malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas (Z); ni estas repacigitaj kun Dio per la morto de Lia filo (N); timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan (Z); ĉu eblos repacigi la popolojn de eksa Jugoslavio? (M); nerepacigebla opoziciulo.
paĉini/a [ANATOMIO] Nomepiteto de la ovoidaj korpuskloj en la subderma konektivo, aparte multaj ĉe la fingroj.
Agnoski rajton de popolo al memdispono.Al la mond' eterne militanta Ĝi promesas sanktan harmonion.Armita paco.Bufroŝtato.Demarkacio.Eduki siajn infanojn en pacema kaj tuthomara spirito.En la mondon venis nova sento.Enterigi tomahokon.Fari pacon.Firme starigi, konservi, rompi pacon.Ĝenerala konferenco por malarmado.Ili forĝos el siaj glavoj plugilojn.Inokuli en ies animo abomenon al la milito.Kiu kaptas glavon pereos per ĝlavo.Kiu nacio konsentos malarmi sen ia garantio ?. Konkurado de armado (vetarmado).Kontrakti traktaton.La absurdeco de la milito ĉiam pli kaj pli evidentiĝas.La kolombo de paco.La paca kunekzistado de kapitalismo kaj komunismo.La problemo pri malarmado, pri internacia limigo de la armadoj.Mi venis por enkonduki ne pacon sed glavon.Neperforto.Ni ne devas malesperi pri la homaro.Paca kontrakto.Pacifismo.Post la fino de milito kunvenas la diplomatoj.Provi ekstermi la radikojn, de la milito.Sur la tero se azenoj ne amasus, la milit' ne okazus (Kalocsay).Tiu ĉi kondiĉo ne estis vortigita en la kontrakto.Venos la tempo, kiam la homoj ĉesos esti lupoj unuj kontraŭ la aliaj.
militi
Iel rilatitaj:
Pacifikx
amx
armx
atakx
bonx
diplomatx
ekzistx
fingrx
komunx
konsentx
militaferx
militx
nacix
servx
trankvilx
ŝtatx