plaĉi

*plaĉ/i (ntr)

  1. (iu) Veki en iu senton de plezuro kaj simpatian inklinon: ŝi plaĉis al mi tuj (Z); al mi pli plaĉas la junuloj! (Z); ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu (Z); kiu flatas al ĉiu plaĉas al neniu (Z); la filino de Herodias dancis kaj plaĉis al Herodo (N); eĉ kaprino plaĉas, se la doto sufiĉas (Z); al Dio plaĉu, sed sur diablo ne kraĉu (Z); virino, kiu volas plaĉi nur al sia edzo (Z).
  1. (io) Estigi en iu senton de kontenteco aŭ aprobadon: tre plaĉas al mi la blueta fumo de l' cigaro (Z); mi eltrinkis tutan botelon da vino, kvankam ĝi ne tre plaĉis al mi (Z); al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto (Z); al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo (Z); kion leĝo malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas (Z); se plaĉos al vi doni al mi respondon (Z); al mia reĝa koro vere plaĉis, ke tiel amas min la modestuloj (K); ne plaĉos al li, se vi tion faros; ne plaĉus al ŝi, se mi rifuzus; (ironie) tio al mi plaĉas, ke ili volas ke oni vivu nur por ili! (Z); (sensubjekte) kiel plaĉas al Vi! (B); tre plaĉas al mi ĉi tie.
  • plaĉa
    Tia, ke li, ŝi, ĝi plaĉas: plaĉa vizaĝo, junulo; plaĉa akcepto, spektaklo, pejzaĝo: (ironie) jen plaĉa rezonmaniero!
    agrabla, ĉarma, alloga.
  • plaĉo
    Allogeco de tio, kio kontentigas ies deziron aŭ guston: li akiris plaĉon en la okuloj de la reĝo; la korvo, por akiri plaĉon per sia voĉo, grakis vante (K); per forto plaĉo ne venas (Z); faru laŭ via plaĉo (Z); trovi plaĉon ĉe, en io; renkonti plaĉon ĉe, en io; renkonti plaĉon ĉe la legantoj.
    favoro.
  • plaĉema, plaĉivola (Z)
    Deziranta, penanta plaĉi.
    afabla, galanta, koketa.
  • laŭplaĉe
    Konforme al sia deziro, kaprico, emo: la ĉeval' laŭplaĉe kuradis en la kampo (K); oni povas uzi laŭplaĉe 'monarĥo' aŭ 'monarko'.
  • malplaĉi
    1. (iu) Kaŭzi al iu ĉagrenon, veki en iu malsimpation: evitu ligi la E-ismon kun ia ideo, ĉar [...] ni malplaĉos al diversaj personoj, kiuj ne amas tiun ideon (Z).
    1. (io) Estigi en iu mallogon, abomeneton: malplaĉas nenio, se taksas pasio (Z); al la granda publiko malplaĉas la tro sciencaj artikoloj; malplaĉas al mi, ke li tiel diboĉas.
  • malplaĉa
    Tia, ke li, ŝi aŭ ĝi malplaĉas: malplaĉa memkontentulo; la tasko ne estas malplaĉa al mi.
  • malplaĉo
    Ago de iu, io malplaĉanta: tio kaŭzis al la reĝo grandan malplaĉon.
    malfavoro.
  • dioplaĉa
    Tia, kia estas laŭ la ordonoj de Dio: modelo de dioplaĉa vivado estis la tiea rabeno (Z).
  • fotoplaĉa
    Faranta belan efekton en fotografio.


    Al dio plaĉu, sed sur la diablon ne kraĉu. Kiom mi memoras (la peco ne plaĉis al mi). La korvo por akiri plaĉon per sia voĉo grakis vante (fablo Kalocsay). Ne estas novaĵo, ke nova aĵo plaĉas. plaĉa. Renkonti plaĉon ĉe la legantoj. Se la koro tiras vin (se tio plaĉas al vi). Tre plaĉas al mi la blueta fumo de cigaro (kiu spiralas).
    ami. bela. bona. koro. opinii. ŝati. valoro.

    Iel rilatitaj:

    -aĉ abomenx afablx agrablx amx aspirx belx bonx flatx korx novx opinix valorx volontx ĉarmx ŝatx