opinii

*opini/i (tr)

Kredi, ke iu aŭ io estas ia; sen objektiva pruvo rigardi iun aŭ ion kiel havantan ian econ: ĉiu opiniis siajn idojn la plej belaj (Z); ĉu vi opinias min kapabla por tiu malbonaĵo? (Z); ne opiniu vin saĝa (Z); ŝi opiniis sin ankoraŭ pli nobla (Z); ŝi opiniis nekonvena respondi pri tio (Z); la princo opiniis, ke tute ne povas esti alie (Z); figuroj, el kiuj kelkajn, kiel ŝi opiniis, ŝi rekonis (Z); ŝi estis opiniata brava kaj honesta (Z); ili estis opiniataj fidindaj (X); la publiko kutimas opiniadi ĉiun atakanton bravulo kaj ĉiun atakaton kulpulo (Z).
  • opinio
    1. Maniero pensi aŭ juĝi, bazita ne sur scienca aŭ filozofia rezonado, sed sur propraj personaj konsideroj: en ĉiu kranio regas aparta opinio (Z); mia opinio estas: Prenu mem akvon! (Z); propra opinio ne estas leĝo por alia (Z); tiu opinio tamen post pli atenta pripenso montriĝas al ĉiu kiel bela sofismo (Z); ŝanĝi sian opinion pri iu; laŭ mia opinio (Z) (ŝajnas al mi); mi restas nun ĉe tiu sama opinio, kiun mi esprimis (Z); mia persona opinio estas, ke nia respondo devas esti la plej kategoria (Z); arte fabrikita opinio (Z).
    1. Vidpunkto aŭ pritakso, kiun esprimas konsultita persono aŭ organizo kiel kontribuon al justica, leĝodona aŭ administra proceduro: opinio de ekspertizisto, de arbitracianto; opinio de parlamenta komisiono; motivita opinio; la Internacia Kortumo donas konsultajn opiniojn responde al demandoj de la organoj de UN.
  • opiniamo
    Alteniĝo al siaj opinioj: se ĉiu aparte volus ĝin el pura persona opiniamo ŝiri laŭ sia plaĉo [...] (Z).
  • jesopinia
    Havanta jesan opinion: krom escepto de unu, ili ĉiuj estis jesopiniaj pri tio (Z).
  • popolopinio, publikopinio
    Opinio, ĝenerale kredata de la publiko, de la popolamaso: fronti, malŝati, gvidi, manovri la popolopinion; la gazetaro estas supozata esprimi la publikopinion. [VIDU] opinisondo.
  • samopinii (ntr)
    Havi saman opinion: li samopinias kiel mi en ĉiuj aferoj.

    opinii


    Esprimoj

    Adopti opinion.
    Aŭdi plej diversajn opinioj.
    Diri libere sian opinion.
    Diskonigi sian opinion per la kanalo de la revuo.
    Diversaj fluoj de opinioj.
    En ĉiu kranio estas sia opinio.
    Entute konsenti kun.
    Estas abismo inter tiuj du opinioj.
    Estis konvenite ke.
    Ili akordas kiel akvo kaj fajro.
    Kolekti la opiniojn de la amikoj.
    Konfirmiĝis la opinio, ke...
    La fluktuado, la diverseco de la opinioj.
    La opinio de la publiko estas indiferenta por multaj artistoj.
    La opinioj ŝajnas kristaliĝi al unueca solvo de la problemo.
    La publiko, kutimanta opiniadi ĉiun atakanton bravulo kaj ĉiun atakaton kulpulo.
    Laŭ mia opinio vi estas malprava.
    Li multe suferis pro siaj opinioj.
    Lia opinio ne multe pezas en la pesilo.
    Mi havas alian opinion, sed ne volas enŝovi min kun mia opinio.
    Mi opinias tute same kiel vi, tute malsame (alie) ol vi.
    Mi pensas, do mi estas.
    Mia opinio baziĝas sur 19-jara sperto.
    Opinio persona, komuna, populara, tre prudenta, ortodoksa, ne konforma, rekte kontraŭa al, arte fabrikita, bazita sur, fundamentita.
    Opinion formuli, gardi, konservi, ŝanĝi, revizii, bazi sur (realaĵo).
    Opona opinio.
    Post la diskuto, la opinioj ankoraŭ pli diverĝis.
    Pri tio, ĉies opinioj konsentas.
    Sanĝi sian opinion, sub la influo de antaŭkongresa agitado.
    Sin apogi sur ies opinio.
    Tiu artikolo ne spegulas la opinion de la redakcio.
    Tiu propono estas laŭ mia opinio tre prudenta.
    Vera opinio montriĝas en ebrio (En ebrio estas vero).
    Ĉu vi opinias min kapabla por tia malnobla ago ?
    Ŝi estas virino pli malfeliĉa, ol kiom mi opiniis.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    , , , , , , (ad)o, , malliberulo, , opinio, opinii,opinio,

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    certa
    diversaj
    esti partia
    evidenta
    kontraŭa
    kvazaŭa
    naiva
    pseŭda
    supoza

    altrudi perforte
    jesi silente
    kredi je
    adopti
    agnoski
    akrediti
    aliĝi
    alkalkuli inter
    alpreni
    ampleksi
    antaŭmeti
    apogi
    aprezi
    aprobi
    aserti
    cedi
    certigi
    deci
    decidi
    decidiĝi pri
    defendi
    deklari
    diskuti
    disputi
    dubi
    elekti
    enbrakigi
    enteni
    esprimi
    estimi
    favori
    firmigi
    fondi sur
    forĵuri
    havi
    heziti
    insisti
    interkonsenti
    kapjesi
    konfesi
    konsideri
    konveni
    konvinki
    laŭliniiĝi
    laŭviciĝi
    malkonfesi
    mistrakti iun
    modifi
    necesi
    partianiĝi kun iu
    perfidi sian partion
    plaĉi
    plene subteni
    plifortigi
    pravi
    pruvi
    rajtigi
    refuti
    rezignacii
    rezigni
    sin dediĉi al
    subteni
    varii
    viciĝi inter
    ŝajni
    ŝanĝi

    akordo
    amsento
    antaŭjuĝo
    argumento
    arlekeno
    averto
    avizo
    bonkoreco
    decido
    deirpunkto
    estimo
    favorkoreco
    ideo
    impreso
    kameleono
    kaŭzo
    kialo
    konjekto
    konvinko
    kredo
    kredokonfeso
    laŭ liaj asertoj
    motivo
    obĵeto
    pensmaniero
    plena de antaŭjuĝoj
    prognozo
    proo
    rekomendo
    rezono
    senco
    sento
    startpunkto
    taksado
    tezo
    ventomontrilo
    verdikto
    vidpunkto
    ĵuraliĝo
    ŝangemulo

    Ankaŭ vidu:

    agnoski aserti. atenta. bazo. blufi diskuti. dubi. elekti. gazeto. hipokriti. informi. juĝi. kongreso. konsideri. kredi. konkludi mensogi. motivo pensi. politiko. pruvi. sincera. sociologio. tezo vero.

    Iel rilatitaj:

    adoptx agnoskx akordx akreditx al ampleksx amx aplaŭdx apogx aprezx aprobx argumentx arlekenx artikolx asertx atentx avertx avizx bazx blufx bonx brakx cedx certx decidx decx dediĉx defendx deklarx dirx diskutx disputx diversx dubx elektx enketx esprimx estimx evidentx famx favorx fidx firmx fondx fortx gazetx havx hezitx hipokritx idex impresx influx informx insistx jes juĝx kalkulx kameleonx kapablx kaŭzx kial klarx komunx konfesix konfesx kongresx konjektx konkludx konsentx konsiderx kontraŭ konvenx konvinkx konx korx kredx kulpx kutimx kvazaŭ linix manierx mensogx metx modifx montrx motivx naivx necesx noblx obĵetx partix pensx perfidx personx plaĉx politikx popolx popularx pravx prenx pro problemx prognozx proponx prudentx pruvx pseŭdx publikx punktx rajtx refutx rekomendx rezignacix rezignx rezonx rilatx samx sencx sentx sincerx sociologix socix spegulx spertx starpunktx starx subtenx supozx taksx tenx teorix tezx traktx trovx trudx varix ventx verdiktx verx vicx vidx voĉdonx ĝentilx ĵurx ŝajnx ŝanĝx