kontenta

*kontent/a

Deziranta nenion alian ol tion, kion oni jam havas: kontenta per (Z), pro, pri sia sorto; esti kontenta, tio estas nenio alia, ol ripozi en sia deziro kaj eviti deziri superfluaĵojn; pli valoras kontenta spirito, ol granda profito (Z); kontenta koro estas festenado (X); eĉ mia edzino estas kontenta je sia vestaro (Z); ni pri ĉio estas kontentaj, via moŝto (Z); li forlasis la inferon, kontenta, ke li tiel bone sukcesis (B).
feliĉa, ĝoja, sata.
  • kontenteco
    Stato de iu kontenta: kontenteco estas pli bona ol riĉeco (Z); nobla kontenteco pri si mem (Z).
  • kontentigi
    1. Fari iun kontenta: kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas (Z); kontentigi la katon kaj kune la raton (Z) (pp neeblaĵo); provoj kontentigi siajn kontraŭparolantojn (Z); ne kontentigeblaj postuloj.
    1. (f) Konformiĝi al io abstrakta, obei al iu regulo, bezono ks: E. prudente kontentigas tiun principon (Z); ĉion vi forgesu, ĝis vi sopiron mian kontentigos (Z); kontentigi deziron, bezonon, sian malsaton (Z), ies scivolon.
      komplezi, plenumi, satigi. [VIDU] ŝuo.
  • kontentigo
    Ago de iu, io kontentiganta: la kontentigo de sia malsato (Z); mi postulas de vi kontentigon por la honto, kiu estas farita al mi (Z); postuli kontentigon pri iu afero (Z); doni kontentigon al la sinjoro (Z); kontentiga respondo; kontentige solvi malfacilaĵon.
  • kontentigi sin, kontentiĝi
    Trovi en io motivon, por ne postuli pli, por ne zorgi plu: la kongreso ne devas kontentigi sin per teoria rezonado (Z); li kun tia rimarko kontentigis sin (Z) (ne faris ion alian); ili kontentigis sin trankvile eliri el la ĉambro (Z); la besto devas kontentiĝi kun fojno (Z); kontentiĝi per vantaj paroloj (Z); mi forkuris de ili kaj ili kontentiĝis per mia arĝento kaj oro (Z), tiuj provoj kontentiĝis je plej natura simpligo de la gramatiko (Z); gazetoj kontentiĝas per tio, ke ili havas la eblon [...] (Z); ne kontentiĝante je tio, ke ili mem ellernis la lingvon, ili penu fari por tiu ĉi ideo, kiom ĉiu povas (Z).
  • kontentiĝema
    Tia, ke li/ŝi facile kontentiĝas.
    ne postulema.
  • kontentulo
    Homo kontenta: kontentulo estas pli feliĉa ol homo plej riĉa (Z).
  • malkontenta, nekontenta
    Deziranta io alian ol tion, kion oni havas: ŝi estis malkontenta de si mem, de sia interparolo kun Mario (Z); demandis la bela virino per iom nekontenta voĉo (Z); kaj se iu estas nekontenta mi donos al li poste tian nekontentecon! (Z); sinjoro, li diris kun nuanco de nekontenteco (Z); havi nekontentecon kontraŭ iu (Z).
  • memkontenta
    Kontenta pri siaj propraj bonaj ecoj: bona virino memkontente metis sur la apogilon sian manon, kiu efektive estis ankoraŭ bela (Z).
    vanta.


    Esti kontenta je, per, pro, pri sia sorto. kontentigo. Kun mieno gaja, kontenta. Li estas malkontenta pri si mem.
    ami. feliĉa. humoro. koro. mieno.

    Iel rilatitaj:

    agrablx amx bonx desapontx facilx feliĉx gajx humorx jam korx limx mankx mienx plezurx satx soifx sufiĉx volontx ĝustx