talento
*talent/o
- Aparta, rimarkinda kapablo mensa, aŭ denaska, aŭ akirita per laboro: mi neniam havis talenton por muziko (Z); povosciado teknika, ne vivigata de talento, ne povas krei veran artaĵon (Z); talento eĉ la plej alta (Z); li povas (vivtenon) akiri nur tiam, se li posedas talenton ne sole naturan, sed ankaŭ klerigitan (Z).
- = talanto.
talenta
Posedanta talenton: talenta kaj energia prezidanto (Z); la lerta kaj inspirita mano de talenta desegnisto (Z); (f) mizero havas talentan kapon (Z). talentulo
Homo, karakterizata de sia talento.
talentx
Iel rilatitaj:
amx
artx
aŭtorx
genix
herox