knabo

*knab/o

  1. Virseksa infano , ankoraŭ ne atinginta seksmaturecon: kiam la knabo estos demamigita (X); en la oka faro de sia regado, estante ankoraŭ knabo (.:.) (X); ne malvolu puni knabon (X); knaboj, kiuj portis por la plenaĝuloj la preĝolibrojn (Z); mi montras al la instruisto mian knabon (Z); malbonkonduta knabo (Z).
  1. Virseksa infano jam kapabla plenumi diversajn oficojn: ĥorknabo (helpanta la pastron ĉe la Diservo), kurknabo, kurierknabo (por fari irkomisiojn;
    lernoknabo); ŝipknabo ktp.
  1. Fm nomo por plenkreskuloj: knaboj, ni devas batali kiel pafvunditaj aproj! (Z); 'vi estas brava knabo!' diris la soldato (Z) (al la hundo).
  • knaba
    Rilata al knabo: ĝi estis knaba revo (Z).
  • knabaĉo
    Malbonkonduta knabo.
    bubo.
  • knabaĵo
    Ago karakteriza de knabo.
  • knabeco
    Aĝo, karaktero de knabo.
  • knabego
    Plenkreskulo, havanta la petolemon de knabo: tia knabego kiel vi, kiu per la spado pli gratis sur vizaĝoj, ol [...] (Z); tio estas vergoj, mi amas tiajn, ĉar mi estas stranga knabego (Z); gaja knabego.
  • knabeto
    Juna knabo: ĝi estis knabeto, kiu ploris (X).
  • *knabino
    1. Inseksa infano, ankoraŭ ne atinginta seksmaturecon: lia edzino restis hejme kun sia malgranda knabino (Z); junaj knabinoj saltas el la domoj renkonte al siaj gepatroj (Z); li aspergis per la ruĝa vino la plej junajn knabinojn (Z); plenkreska knabino (Z).
    1. Inseksa infano jam kapabla plenumi diversajn oficojn: anserknabino (Z) (paŝtistino), farmoknabino, servoknabino, verŝknabino (ĉe bufedo) ktp.
    1. Juna, needziniĝinta virino, ofte kun aminduma nuanco: tie mi ĉiam trovis la knabinojn la plej belaj (Z); la violonoj ludis kaj la knabinoj dancis (Z); kiel rozo inter la dornoj, tiel estas mia amatino inter la knabinoj (X); filo kaj patro iras al unu knabino (X) (hierodulino); ŝi estas knabino, kiu valoras monon, kaj mi ŝin amas per mia tuta koro (Z); resti maljuna knabino (Z) (ne edziniĝi).
  • knabina
    Rilata al knabino: knabina krono (Z); floranta knabina kapo (Z); knabina vizaĝo (Z).
  • knabinejo (Z)
    Servistinara ĉambro. [VIDU] gineceo.
  • knabineto
    1. Malgranda knabino: du ĉarmaj knabinetoj balancas sin (Z); se ŝi naskos knabineton [...] (X).
    1. (fm) Amatino: alia urbeto, alia knabineto.
  • njo-knabo
    Knabo aŭ adoleskanto, amorata de plenkreska viro. [VIDU] pederasto.
  • lernoknabo
    Knabo, kiu lernas metion ĉe mastro, kaj faras la irkomisiojn ktp: al la lernoknabo de la peltisto estis ordonite alporti botelon (Z).

    knabo


    Esprimoj


    Bele tornita knabino
    La knabo provis paŝteni kun mi.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    knaba, knabaĉo, knabaĵo, knabeco, knabego, knabeto, knabina, knabinejo, knabineto, knabino, lernoknabo, njo-knabo, anserknabino, farmoknabino, servoknabino, verŝknabino

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    amatino
    ami
    aĝo
    bubo
    edzinĝmatura knabino
    edziĝopova
    edzo
    gineceo
    hierodulino
    homo
    infano
    juna
    lernanto
    lerni
    lernoknabo
    malbonkonduta
    pederasto
    petoli
    plenkreskulo
    seksmatura
    sekso
    viro

    Iel rilatitaj:

    amx aĝx bubx edzx fraŭlx ginecex hierodulx homx infanx junx jupx kondutx kreskx lernx mantelx maturx pantalonx pederastx petolx plenkreskulx seksx virx