vero

*ver/o

Tio, kio estas konforma al la ekzistantaj faktoj, al la realaĵo: mi diras al vi nenion alian krom plej pura vero (Z); diri al iu nudan veron (Z); malsaĝulo kaj infano parolas la veron (Z); kun vero severa komercaĵo forvelkos (Z); amiko estas kara, sed vero pli kara (Z); la tempo ĉiam malkaŝas la veron (Z); la vero ĉiam venkas (B); Pilato diris al li: Kio estas la vero? (N); (kun konceda nuanco) se diri la veron, mi estas ne tute senkulpa; estas vero, ke nun estas malfrue en la nokto, mi tamen tre forte dezirus vidi la reĝidinon (Z).
  • vera
    1. Konforma al tio, kio efektive estas: ne ĉiu raporto estas vera vorto (Z); vidu, tio estis vera historio (Z); ha, se tio estus vera!; vera kiel vorto de profeto (Z).
    1. Ne ŝajna, ne falsita, ne imitita, aŭtentika: vera opinio montriĝas en ebrio (Z); mi transiras al la vera temo de mia hodiaŭa parolado (Z); pli saĝa ol sep veraj saĝuloj (X); la soldato ne povis sin deteni kaj kisis ŝin, ĉar li estis vera soldato (Z); tiu estas la vera Dio (N); vera amiko; li estas vera hidrargo (Z) (tre moviĝema); vera diamanto; [ASTRONOMIO] vera alto de astro; [ŜIPOJ] vera direkto, kapuso (kontraste kun la ŝajnaj); vera tagmezo, horo (tiu de la meridiano de la loko, kontraste kun la horzona).
  • vere
    1. En vera maniero; konforme al la vero: se mi demandos, ĉu vi respondos vere?; vere mi diras al vi: vi ne trairos la urbojn de Izrael, antaŭ ol venos la Filo de homo (N).
    1. Efektive, konforme al la realaĵo: kion ni vere bezonas, Dio ĝin donas (Z); estis tia vento, ke vere oni povis antaŭenigi nur rampante (Z); vere la Eternulo estas en ĉi tiu loko kaj mi ne sciis (X); mi kredas, ke li estas vere malsana; ŝi estis vere tre bela; ĉu vere?
    1. Konfesinde (kun konceda nuanco): vere la vojon baras diversaj malhelpaĵoj, sed niaj progresoj estas certaj; en la nuna minuto, E., vere, aperas kiel sola kandidato por lingvo internacia, sed tre povas esti [...] (Z).
  • veraĵo
    Konkreta esprimo de io vera: la fundamentaj veraĵoj de la religio, de la scienco; sed tio ankaŭ estis la solo veraĵo, kiu en la daŭro de ŝia vivo eliris el ŝiaj lipoj (Z).
  • vereco
    Eco de tio, kio estas vera, konata kiel vera: pruvi la verecon de propono; kontesti la verecon de aserto; vi ne havas la rajton dubi pri la vereco de miaj vortoj (B); ili kredis tre malmulte pri la vereco de la famo (Z).
  • verema
    Inklina diri ĉiam la veron.
  • verigi
    Agi tiamaniere, ke io igu vera: li meritus, ke ŝi verigu tion, kion li diris [...] kaj vi devus nun, por lin puni, amindumi mian mastrinon! (Z).
    kontroli, pravigi.
  • veriĝi
    Iĝi vera: lia profetaĵo ne veriĝis.
  • verismo
    [BELARTOJ] [BELETRO] Itala naturalisma skolo.
  • verama
    Amanta la veron kaj ĉiam ĝin diranta: verama amiko.
  • kontraŭveraĵo (X)
    Io, kio estas kontraŭa al la vero.
    mensogo, preteksto.
  • malvera
    1. Mensoga: ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston (X); vorton malveran virtulo malamas (X); malvera kiel epitafo; (analoge) malveraj pesiloj (X); malveraj atestantoj (N).
    1. Ne efektiva, nur ŝajna: ŝi elmontris sian tutan malveran aristokratecon (Z); malvirtulo akiras profiton malveran (X).
      falsa.
  • malver (aĵ)o
    Mensogo: viaj profetoj profetis al vi malveraĵon (X).
  • vivovera
    Tiel vera, kiel la vivo mem: vivovera pentraĵo, priskribo.
    verdira, verŝajna.

    vero


    Esprimoj

    Absoluta certeco.
    Alporti la pruvon de io.
    Amasigi erarojn.
    Aplombe, senhonte aserti malveraĵon.
    Aserto ne estas pruvo.
    Batali por la triumfo de la vero.
    Ce tro ĝentila ekstero mankas sincereco.
    Certe kiel duoble du estas kvar.
    Citi aŭtoritatulojn por apogi siajn dirojn.
    Defendi sin kontraŭ malamiko.
    Diri puran veron.
    Diri, kulpi mensogojn.
    Diro de vero estas ofte danĝero.
    Disporti kalumnion inter la popolo.
    Distingi la veron disde malvero.
    Dronigi ion en silenton.
    Dubi pri la vereco de liaj vortoj.
    Eksenti dubon kontraŭ aserto.
    Erara prezento de io.
    Esti alarmita de kalumnia kampanjo.
    Esti malproksime de la vero.
    Falsistoj de vero.
    Fari krudan, dikan eraron.
    Folulo (malsaĝulo) kaj infano eldiras la veron.
    Formi al si juĝon pri io, pri iu.
    Gluti blagon.
    Havi ion kaŝindan.
    Ho! se tio estus vera.
    Ili akordiĝas por vin trompi.
    Ili certiĝis, ĉu.
    Implikiĝi, embarasiĝi en mensogojn.
    Instruado estas por ŝi vera apostoleco.
    Jen por unu fojo ŝi diris la veron.
    Juĝisto celanta justecon, akcelanta la veron.
    Kapti iun ĉe mensogo.
    Kategorie aserti.
    Kaŝado de la vero estas mensogo.
    Kia blago!.
    Kio vera, tio vera.
    Kiu mensogas per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto.
    Kiu stranga muŝo vin pikas?.
    Kiu volas mensogi, devas bone memori.
    Kontesti la verecon de aserto.
    Kroni eraron per eraro.
    Kuracilo efika, senefika, vere aktiva.
    La serĉantoj de la vero.
    La tempo malkaŝas la veron.
    La tero min englutu se mi mensogas.
    La tero min eriglutu, se mi ne diras veron.
    La vero estas multfaceta kristalo.
    La vero ĉiam venkas.
    Li absolute ne volas kredi, ke.
    Li maŝine, senhonte mensogas, kiel kalendaro, kiel gazeto.
    Li mensogas tiel, ke la muroj krakas.
    Li sentis veran kulton por sia edzino.
    Malveraj akuzoj.
    Matematika certeco.
    Mensoganto devas havi bonan memoron.
    Mensogo senhonta, impertinenta, malnobla.
    Mi cedas, ke vi pravas.
    Mi devas kun konfuzo konfesi, ke.
    Mi diras al vi nenion alian, ol plej puran veron, krom plej pura vero.
    Mi estas certa, ke.
    Mi estas preta preni, rompi la lancon por la vero.
    Mi ne estas certa, ĉu.
    Mi volonte kredas.
    Mieni mielon al iu.
    Mortsilentigi ion.
    Ne kredu al li eĉ unu silabon.
    Ne restas loko por iu dubo.
    Ne tro streĉu la pafarkon.
    Oni ne havas absolutan certecon, ĉu.
    Pli ol certe.
    Se diri la veron.
    Sen ia ajn ombro da dubo.
    Sen troigo oni povas aserti, diri, ke.
    Senbaza, nekontrolebla, tre diskutebla aserto.
    Senti kulton por la vereco.
    Sidi en vera kaĉo, ĝiskole en la peĉo.
    Sincere, mi devas diri, ke.
    Skui senkrede la kapon.
    Svarmi de eraroj.
    Tio estas eksterduba, ekster dubo.
    Tio estas la vero en sia nudeco.
    Tio estas mensogo.
    Tio estas tro bela por esti vera.
    Tio konfirmas mian supozon.
    Tiu devaluto estigis veran asfiksion de la ekonomio.
    Tiu edzo estas vera perlo.
    Venis la horo diri la tutan veron.
    Vera opinio montriĝas en ebrio (En ebrio estas vero).
    Vero banala, kristala, pura, nuda, sankta.
    Vero kiel la sankta skribo, kiel vorto de profeto.
    Via hezito mem atestas, ke vi mensogas.
    Ĉe li oni neniam povas esti certa pri io.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    kontraŭveraĵo,malver(aĵ)o,malvera,vera,vera cinamomo,vera direkto,vera horizonto,vera ilicio,vera jalapo,vera kamomilo,vera kapusangulo,vera pistacio,vera senao,verama,veraĵo,verdira,verdire,vere,vereco,verema,verigi,verismo,veriĝi,vero,versigno,verŝajna,verŝajne,vivovera

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    absoluta
    aŭtenta
    aŭtentika
    aŭtoritata
    certa
    diskutebla
    duba
    efektiva
    ekzakta
    erariga
    falsa
    ĝusta
    imita
    kategoria
    konfesinda
    konforma
    konfuza
    kulpa
    nekontrolebla
    prava
    preciza
    probabla
    pruvita
    reala
    sankta
    senbaza
    sincera
    triumfa
    trompa
    valida
    ŝajna

    afekti
    akuzi
    aserti
    diri

    fortordi
    hipokriti
    juĝi
    kalumnii
    kaŝi
    konfesi
    konfirmi
    kontroli
    korekti
    kredi
    maski
    mensogi
    opinii
    pravigi
    serĉi
    trompi

    ĝemeloj veraj, falsaj

    dupo
    eraro
    fakto
    fikcio
    kalumnio
    kruda eraro
    mensogo
    praveco
    preteksto
    troigo

    Ankaŭ vidu:

    aperi, atenta, atingi, bazo, bona, celo, demandi, dubi, fabelo, fiziko, gazeto, geometrio, humoro, informi, instrui, juro, justico, karaktero, katolikismo, komerco, komputi, kuraci, legi, lerni, letero, libro, lingvo, matematiko, memori, mensogi, okulo, opinii, pardoni, paroli, pensi, politiko, pruvi, religio, skribi, ŝerci, vizaĝo

    Iel rilatitaj:

    -ebl absolutx afektx akuzx amen amx antitezx aperx asertx atentx atestx atingx aŭtentikx aŭtentx aŭtoritatx aŭtorx bazx bonx celx certx demandx dirx diskutx dubx dupx efektivx ekzaktx erarx evidentx fabelx faktx falsx fikcix fizikx gazetx geometrix hipokritx humorx imitx informx instrux jes jurx justicx justx juĝx kalumnix karakterx kategorix katolikismx kaŝx komercx komputx kondamnx konfesix konfesx konfirmx konformx konfuzx kontrolx konx korektx kredx krudx kulpx kultx kuracx legx lernx leterx librx lingvx maskx matematikx memorx mensogx montrx noblx okulx opinix pardonx parolx pensx politikx pravecx pravx precizx pretekstx prezentx probablx proksimx pruvx realx rektx religix rezonx sanktx saĝx se serĉx sincerx skribx supozx tordx triumfx tro trompx trovx uzx validx venkx vizaĝx vortx ĝentilx ĝustx ŝajnx ŝercx