plezuro

*plezur/o

  1. Kontentiga sento, estigata de libera aktiveco de niaj sensoj: estis plezuro tion aŭdi (Z); ŝi kantis por sia propra plezuro (Z); se oni trovas min bela, tio faras al mi plezuron (Z); gustumi la plezuron aŭdi dolĉajn vortojn (Z); kial vi volas serĉi plezuron ĉe fremda virino? (X); por plezuro oni aranĝas festenojn (X); por ĉiu plezuro devas esti mezuro (Z); oni ja por tio vivas, ke oni deŝiru por si la florojn de la plezuro (Z); li pensis nur pri la ĉasplezuro (Z).
    distro, ĝuo, volupto. [VIDU] doloro.
  1. Agrabla, kontentiga sento, estigata de libera aktiveco de nia psiko: tiam ni ekĝuis grandan plezuron, kiam oni malfermis al ni la pordon (Z); mia vizito faris al li plezuron (Z); ni ambaŭ havis grandan plezuron unu de la alia (Z); la plezuro revidi vin sana; certe ne estis granda plezuro en tiaj promenadoj (Z); malhumileco estas kara plezuro (Z); inter miaj muroj estu miaj plezuroj (Z); donu ĝin al mi prunte.-Certe... kun granda plezuro (Z); iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro (Z).
    favoro, kaprico.
  • plezura
    1. Plena, akompanata de plezuro: vere plezura renkonto; aĝo tro matura ne estas plezura (Z).
      ĉarma.
    1. Celanta nur plezuron: plezura vojaĝo, plezuraj artoj.
  • plezuri (ntr)
    Senti plezuron: la infanoj plezuras ĉe la mirrakontoj.
  • plezurigi
    Havigi al iu plezuron: plezurigi mian korpon per vino (X); li plezurigis min per senhezita konsento; plezuriga vidaĵo, spektaklo.
  • plezuriĝi
    Eksenti plezuron: venu, ni plezuriĝu per la amo! (X); ĉe la malfeliĉo de via malamiko ne plezuriĝu (Z).
  • malplezuro
    Malagrablaĵo, ĉagreno: pro la multaj malplezuroj li tute griziĝis (Z). [VIDU] dorno.
  • plezurama
    Amanta la plezurojn.


    Al malamiko en kuro faru ponton kun plezuro. Deŝiri por si la floron de la plezuro. havi plezuron. La kaliko de l'plezuroj. La plezuroj de la sensoj. La plezuroj de la tablo. Memori pri mezuro en laboro kaj plezuro. Pensi nur pri ĝojoj kaj plezuroj. plezuri. Serĉi plezuron ĉe fremda virino. Vojaĝi por plezuro.
    amuzo. ĉarmi. delico. distri. ebrio. epikurano. festi. ĝoji. karna. lasciva. petoli. plaĉi. ravi. satiĝo. satisfakcio. sibarito. spritaĵo. ŝerco. volupto.
    agrabla. ami. amoro. feliĉa. gaja. karaktero. konduti. kontenta.

    Iel rilatitaj:

    agrablx amorx amuzx amx delektx egoistx egox feliĉx gajx karakterx karx kondutx kontentx suferx volontx ĉagrenx ĝojx ŝatx