aparta

  • Ne ligita al io alia; disigita de aliaj: tial apartaj personoj kuniĝas en grupojn k societojn (Z); mi sendas la cirkuleron sub aparta koverto; mendi du apartajn ĉambrojn en hotelo; ni protestas nur kontraŭ tio, se apartaj personoj (k ne kongreso) volas ŝanĝi E-on (Z); la Bulonja Deklaracio ligas ne la tutan esperantistaron, sed nur la apartajn esperantistojn (Z).
    unuopa, izoli.
  • Ne komuna al diversaj situacioj; distingiĝanta je la ceteraj: por ĉiu horo de la tago li havis apartan surtuton (Z); al ĉiu sanktulo apartan kandelon! (Z); tiu malsanulo estas aparta kazo; por novaj malfaciloj ni devas serĉi apartajn rimedojn.
    propra.
  • Ne ordinara, sola en sia speco: mi legis vian leteron kun aparta intereso; aparta ĝojo (Z), donaco (Z); esprimo uzata en aparta senco; oni faris al mi turmentan proceson, k per aparta favoro oni elpelis min el la limoj de la lando (Z).
    unika, rara.
  • aparte
  • Sen kuniĝo aŭ ligiteco kun la aliaj; mal·kune: mi ne loĝas ĉe mia frato, mi loĝas aparte (Z); amikeco aparte, ofico aparte (Z); en E. la vortoj estas pli naturaj k pli bonsonaj, se ili estas ne kunmetitaj, sed uzataj aparte (Z); aparte de tio.
  • Speciale, precipe: en la Adresaro mankas ankoraŭ la nomoj de multaj niaj amikoj (aparte ekster Rusujo) (Z); Ne malbona estis la sorto de tiuj sistemoj, kiuj naskiĝis post Volapük (Z).
  • apartaĵo
  • Rezervita aparta afero: teologio ne estas la apartaĵo de la solaj pastroj.
  • Rezervita aparta loko: ŝi venis supren en la apartaĵon de la virinoj (Z); la malsupran apartaĵon, la tiel nomatan viran preĝejon (Z).
    fako.
  • Karakteriza propraĵo, specialaĵo: tio estas apartaĵo de la slavaj lingvoj; altrudi siajn familiajn apartaĵojn al aliaj familioj (Z).
  • aparteco
    Karaktero de io, iu aparta: ĉiu enmigrinto, se aparta religio ne subtenas lian apartecon [...] (Z).
  • apartigi
  • Meti en apartan lokon: pelu ilin, kiel ŝafojn al la buĉo, k apartigu ilin por la tago de mortigo (X); apartigu vin de la aligentaj edzinoj (X); (f) se ni apartigos (flanken metos) la cirkonstancojn de tempo, loko k religio [...] (Z).
  • Disigi, mal·konfuzi: oni kemie apartigas du tavolojn de likvo en apartiga funelo; la maro apartigas Anglujon disde la kontinento; apartigi la diversajn sencojn de unu vorto; apartigi tuberkulozon disde similaj malsanoj; la miksaĵo estas apartigebla en du komponantojn; neapartigeblaj ecoj de substanco.
  • rasapartigo
    Izoligo de la neblankuloj en apartaj urboj aŭ kvartaloj, kun malsupereca statuso.
  • apartiĝi
    Veni en apartan lokon: precipitato apartiĝas el la likvo; ili volis apartiĝi de la paganaj medioj; apartiĝu de ĉi tiu anaro (X).
  • apartismo
    [politiko] Politika sistemo de apartigado de homaj grupoj, bazita sur genta diskriminacio: la iama apartismo en Sud-Afriko.
  • deapartiĝi
    Disiĝi per apartiĝo: la tuta dorso de la statuo deapartiĝis kiel unu peco (Z).

    aparta


    Esprimoj

    Al ĉiu sanktulo apartan kandelon.
    Apartigitaj de tro granda diferenco de situacioj.
    Apartismo. Du substancoj povas montri apartan afinecon.
    Kial enbrakigi (enbrakumi) virinon ne apartenan al vi ?.
    La ora nombro (responda al aparte harmonia proporcio).
    Mi legis vian leteron kun aparta intereso.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    aparta ekscito, apartaĵo, aparte, aparteco, apartigebla apartigi, apartismo, apartiĝi, deapartiĝi, neapartigebla rasapartigo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    disigita
    diskriminacio
    distingiĝanta
    faka
    izolita
    ne komuna
    ne ordinara
    originala
    rara
    rezervita
    separebla
    sola
    speciala
    unika
    unuopa

    Ankaŭ vidu:


    Iel rilatitaj:

    admirx alix amx aŭdx diferencx dis diskriminacix diskriminx distingx fakx flankx grandx izolx komunx konfuzx kun ligx montrx ordinarx originalx personx precipx proprx rarx rasx rezervx samx sanktx separx situacix solx specialx tenx tranĉx unikx unu zenanx ĝeneralx