komplezo

*komplez/o

Ago, per kiu oni penas plaĉi al iu, helpante, farante servon aŭ havigante profiton: la gazetoj faros al mi grandan komplezon, se ili publikigos mian dankon (Z); ĉu vi ne volos fari al ni grandan komplezon kaj preni sur vin [...] (Z); faru al ni la komplezon, prenu ankaŭ la pleteton (Z); la decido [...] estis de mia flanko ne ia morala ŝuldo, sed simpla, de nenio devigita komplezo (Z); por amiko komplezo neniam estas tro peza (Z).
  • kompleza
    Faranta komplezon: kompleza homo (B), ago (B); per tiu kompleza invito vi tre ĝojigis min (Z).
  • komplezi (al aŭ tr)
    Montri sin kompleza: komplezu al li per via protektado (Z); mi komplezos al vi ankaŭ en ĉi tiu afero (X); ĉu vi tiel komplezus kaj tradukus tien ĉi artikoleton por mi? (Z) Ho, komplezu lin, la blindulon, eĉ se li ne vidas vin (ŝ).
    bonvoli, volonte.
  • komplezema
    Inklina al komplezoj: tre komplezema vireto, kiu pri ĉio diras, ke vi estas prava (Z); komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko (Z).
    indulga, servema.

    komplezo


    Iel rilatitaj:

    afablx agrablx amx bonx bravx degnx flatx teatrx