forta
*fort/a
I- Fizike: - (pp korpo aŭ korpoparto) havanta grandan kapablon puŝi, tiri, rezisti, levi ks: forta luktisto (B), knabo; leono estas forta (Z); mi batalos kontraŭ vi per forta brako (X); liaj femuroj estas malpli fortaj, ol ĉe lamulo (X); sklavo kun forta mano estas plej granda tirano (Z); havi fortajn pulmojn (por krii); (analoge) tra la mondo iras forta voko (Z);
- (pp materiaj aferoj) kapabla produkti grandajn efikojn aŭ rezisti grandajn kontraŭpenojn: forta vento, ondo, maro, tertremo, skuo; forta tondro (Z), pluvo (Z); kolono ne sufiĉe forta, por teni la ŝarĝon; forta fortikaĵo (X); la hebrea kvartalo estis provizita per fortaj muregoj (Z).
fortika, potenca;
- intensa, posedanta en alta grado siajn karakterizajn ecojn: forta lumo, varmo; forta febro, tuso, odoro; forta tero (tre grasa); forta alkoholo; forta teo, kafo (Z), vino (Z), cigaro; ju pli longe la reĝo kirlos, des pli forta fariĝos la supo (Z); (analoge) forta diferenco; en plej forta grado (Z); forta konsonanto, silabo (pli intense prononcataj); forta taktero (en ritmo).
II- Psike: - energia, kapabla je grandaj efikoj: forta volo (B), kolero (Z), digno (Z), decido; amo estas forta, sed mono pli forta (Z); bezono estas plej forta ordono (Z); forta intereso, inteligento; ju disputo pli forta, des pli multaj la vortoj (Z); (analoge) fortaj argumentoj, pruvoj; fari fortan impreson;
- lerta, kapabla je sukceso: li estas la plej forta en sia klaso; li en ĉio estas forta (Z).
III- Socie: - (pp persono, grupo da personoj) havanta la rimedojn, por trudi sian volon, sian regadon: forta registaro, armeo; en sia korto ĉiu kok' estas forta (Z).
potenca.
forte - En forta maniero: forte staras muroj de miljaroj (Z); forte ni staru, fratoj! (Z); forte bati (Z); tenu vin forte! (Z); forte pluvis (Z); frenezo forte sidas en lia koro (Z); forte voli (Z).
- Multe, tre: forte malpurigi (Z), dubi (Z), deziri (Z), amuzi (Z); mi forte pekis pri tio (X); mi forte volus sciigi, kiel [...] (Z); la bluiĝintaj lipoj forte kunpremitaj (Z).
- [MUZIKO] Indiko, ke oni intensigu la sonon (simb.: f).
forto - Kapablo de korpo aŭ korpoparto produkti grandajn efikojn: sia mano kun preskaŭ konvulsia forto premis la manon de la kudristino (Z); vestu vin per forto, ho brako de la Eternulo! (X); apenaŭ havanta sufiĉe da forto, por levi sian piedon (Z); ne donu al la virinoj vian forton (X); hodiaŭ forto, morgaŭ morto (Z); por malsanulo forto, por kokido la morto (Z); deziro tre granda, sed mankas la forto (Z); la koro de la infano batadis per forto spasma (Z); ĉu vi donas forton al la ĉevalo? (X); vidu la hipopotamon, ĝia forto estas en ĝiaj lumboj (X); (rilate al la tuta individuo, ofte uzata plurale): streĉi la fortojn; peni per ĉiuj fortoj (Z); labori per propraj fortoj (Z); Dio punas laŭ la fortoj (Z); perdi la fortojn (Z); liaj fortoj videble revenis (Z).
- Kapablo de fizikaj agantoj produkti grandajn efikojn aŭ rezisti grandajn kontraŭpenojn: la forto de la uragano; li havis potencon super la fortoj de la naturo (Z); moderigi la forton de la lumo; (analoge) larmoj kun neeltenebla forto verŝiĝis sur ŝiajn vangojn (Z); la forto de la E-a movado; pasioj difektas la forton de la vivo (Z); eksterrespondeca forto ( [JURO] = superforto, kiu neebligas la plenumon de kontrakto).
- Kapablo de la spirito elteni kaj agadi: surdigante en si ĉian analizemecon per la tuta forto de sia spirito kaj volo (Z).
- Lerteco, kapablo atingi iajn rezultojn: ĉu tiu juna virino posedis ian forton de akirado? (Z); la sorĉa arto ne havis forton sur ĝi (Z); ĉu la preĝo ne posedas forton averti krimon? (Z); la forto (magia povo) troviĝas nur en la vosto de la reĝo (Z).
- Kapablo de individuoj aŭ homaj grupoj trudi sian volon al aliaj: kiu havas la forton, havas la rajton (Z); kiam forto ordonas, leĝo pardonas (Z); la forto de regno kuŝas en la klereco de ĝia loĝantaro; nia tuta forto konsistas en nia konstanteco (Z); tiam ankoraŭ restos en sia plena forto (valideco) la dialekto malnova (Z); (analoge) la militaj, maraj, aeraj fortoj (armeoj).
- [FIZIKO] ĉia kaŭzo kapabla deformi korpon k/aŭ modifi ties movstaton: fortoj povas kunagi aŭ kontraŭagi unu la alian, aŭ neniigi unu la alian; streĉaj fortoj (kiuj kaŭzas streĉojn 2); fortkampo.
alcentra forto
[FIZIKO] Forto en la direkto de la centro de nerekta moviĝo: la gravita altiro de Suno provizas la alcentran forton, kiu tenas Teron en sia orbito. SIN. centripeta forto. centripeta forto
[FIZIKO] Alcentra forto. centrifuga forto
Decentra forto. decentra forto
Forto en la direkto for de la centro de nerekta moviĝo. SIN. centrifuga forto. elektromova forto
Fizika grando, karakterizanta la kaŭzon aŭ procedon, kiel subteni elektrajn potencialdiferencojn inter du punktoj de nefermita cirkvito aŭ generi kurenton en fermita cirkvito; mll: EMF; simbolo: E.
volto. fikcia forto
Forto aperanta pro la apliko de la Neŭtona mekaniko al neinerciumaj (ekz. rotaciantaj) referencsistemoj: la centrofuga forto estas fikcia forto. inercia forto
Produto de maso kaj akcelo. konserva forto
Forto, kiu estas la negativa gradiento de iu potencialfunkcio. kontraŭelektromova forto
elektromova forto, kiu klopodas kontraŭi la trapason de kurento. magnetomova forto
Fizika grando, egala al laŭlinia integraĵo de magneta kampvektoro laŭlonge de fermita kurbo; simbolo: [RELIGIO] (pr. teta).
ampervolvo. radiala forto
Laŭradiusa forto.
alcentra forto. fortaĵo - Io forta.
- La forta flanko de io, iu.
forteco
Intenseco: la forteco de febro; unueco donas fortecon (Z). fortega
Ekstreme forta: fortega vento, tempesto, bato; la fortego de Dio. fortegulo
Homo eksterordinare forta: la Filistoj vidis, ke ilia fortegulo mortis (X). fortigi
Fari iun aŭ ion forta: ekzercado fortigas la muskolojn; fortigu la senfortigintajn manojn (X); tiu pruvo fortigas lian rezonon; (abs) laboro fortigas, ripozo putrigas (Z). fortiga
Tia, ke ĝi fortigas: fermi la okulojn por fortiga dormo (Z); fortiga dieto (B). fortiĝi
Iĝi forta: lia voĉo fortiĝas; la popolo multiĝis kaj tre fortiĝis (X); ju pli ni batalos kontraŭ ili, des pli ili fortiĝos (Z). fortulo
Iu forta: en propra angulo ĉiu estas fortulo (Z); tio estis la fortuloj, tre famaj de plej antikva tempo (X). fortodona (Z)
Fortiga: fortodona manĝo (Z). fortoplena
Plena je forto: rivero fortoplena (Z). fortuzo
Penado, streĉado de la fortoj: la faciligo de la gramatiko estas nenia merito, ĉar ĝi postulis nenian fortuzon de la kapo (Z); la ĉevalo komencis iri paŝe, malgraŭ ĉiuj fortuzoj de la malfeliĉa Vladimiro. *malforta
I- Fizike: - (pp korpo aŭ korpoparto) malmulte aŭ ne kapabla je granda peno: mia brako estas malforta (Z); havi malfortan lumbon (X); la patrino fariĝadis kun ĉiu tago pli malforta (Z); la infano estas malforta kaj kadukiĝinta (Z); la malfortajn vi ne flegas (X); kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta (Z); (analoge) malforta sano, voĉo;
- (pp fizikaj agantoj) malmulte aŭ ne kapabla produkti grandajn efikojn aŭ rezisti grandajn kontraŭpenojn: tiu ŝnuro estas tro malforta por porti vin; malforta vento, pluvo; li ricevis nur malfortan puŝon;
- ne intensa, ne altgrade impresanta la sensojn: malforta lumo, bruo, varmo; malforta febro; malforta vino, biero (Z) (kun malmulte da alkoholo); malforta kafo (kun multe da akvo); la acideco de tiu ĉi vinagro estas tre malforta (Z); (analoge) en tre malforta grado (Z); (por priskribi tion) ĉiuj vortoj estas malfortaj (Z).
delikata, mallaŭta.
II- Psike: - ne aŭ malmulte kapabla je grandaj efikoj: malforta inteligento, volo; malforta karaktero; la spirito estas ja fervora sed la karno estas malforta (X) (pekema);
- ne aŭ malmulte lerta: en la muziko mi estas ankoraŭ dekoble pli malforta, ol en la franca lingvo (Z); li estas, ili diras, malforta en la kalkulado (Z); tio estas lia malforta flanko.
III- Socie: - ne aŭ malmulte kapabla trudi sian volon, siajn decidojn al aliaj: mi estas malforta, sekve mi devas esti humila (Z); malforta registaro, regno, armeo; malforta kontraŭulo; E. estis ankoraŭ tro malforta, por iun venki (Z).
malforte
En malforta maniero: la akvo (mara) leviĝadis malforte (Z); ŝiaj lipoj malforte moviĝadis (Z); varmigu la solvaĵon nur malforte. malforto
Plena manko de forto: malforto, via nom' estas virino! (Z). malfortaĵo
La malforta flanko de io aŭ iu. malforteco
Eco de iu, io malforta: li havis la strangan malfortecon, ke li ne povis toleri la aspekton de sakristiano (Z); la malforteco de argumento. malfortigi
Fari iun, ion malforta: malsato malfortigas (Z); fremdaj elementoj malfortigis la unuecon de la socio (B); malfortigi la malamon inter la homaj gentoj (Z). malfortiĝi
Iĝi malforta: se via frato malriĉiĝos kaj lia brako malfortiĝos (X); malfortiĝis de malĝojo mia okulo (X); brulas la flamo en via koro, neniam malfortiĝante? (Z). malfortulo
Malforta persono: la malfortuloj zoniĝas per forto (X). neforta
Havanta malmulte da forto: neforta ruĝo de ĝenateco; neforta frapo sur ies ŝultro. neperforto
Ahimso, nenocismo, malrezistismo. perforta
Trudata per forto: perforta morto; perforta amo estas plej forta malamo (Z); akiri perforte la regadon; altrudi perforte sian opinion; ŝi perforte sin kvietigis kaj aperigis rideton sur siaj lipoj (Z); kion sorto ne donis, tion perforte ne serĉu (Z); perforte akirita ĉirkaŭprenado (Z) (brakumo); ne tiel perforte, Hermano! (Z).
violenta. perfort (aĵ)o
Uzo de fizika forto, kiel rimedo trudi sian volon: nur al perforto cedas perforto; fari perforton al virino (Z). perforti (tr)
Per forto devigi, trudi, akiri: perforti virinon (Z), infanon.
seksperforto. plifortigi
[FIZIKO] Amplifi. refortiĝi
Iĝi denove forta: tiam la knabo refortiĝis, ricevis ruĝajn vangojn (Z). senforta
Havanta nenian forton: knabon senfortan ĉiuj batoj atingas (Z); la hirakoj, popolo senforta (X); ĝi (birdo) estis vivanta, sed tiel senforta, ke ĝi nur por mallonga tempo povis malfermi siajn okulojn (Z); senforte ĝi malsuprenŝoviĝis de la litaĵo (Z); ŝi senforte klinis la pezan kapeton sur la brakon de la patrino (Z). senforteco
Plena manka de fortoj. senfortigi
Senigi je forto (j): tiuj mordantaj sentoj, kies kruela atako ŝin senfortigis kaj duone ŝvenintan ĵetis sur ĉi tiun lokon (Z); senfortigitaj manoj (X). senfortiĝi
Iĝi senforta: miaj genuoj senfortiĝis de fastado (X); li lasis aljungi lin al la plugilo, peladi per vipado, ĝis li tute senfortiĝis (Z); senfortiĝas kaj velkas la mondo (X). superforti (tr)
Superi per sia forto: la vorto de la reĝo superfortis Joabon kaj la militestrojn (X). superforto - Supereco per forto: superforto de unu gento super aliaj (Z).
- [JURO] Evento, rezultanta de naturfortoj, sen homa interveno, neantaŭvidebla kaj neevitebla.
akvoforto
Mekanika forto tirita de fluanta akvo taŭge utiligata en turbinoj ktp. ĉevalforto
ĉevalpovo. egalforta
Havanta egalan forton: malordo venas nur tiam, se batalas du egalfortaj partioj (Z); fonto, kiu ĉiam freŝe kaj egalforte, neniam sekiĝante (Z) [...] . flosforto
[FIZIKO] Vertikala forto, efikanta sur korpo tute aŭ parte mergita en likvo, kaj egala al la pezo de la delokita likvo. kernforto
[FIZIKO] Forto, reganta inter la nukleonoj de la atomkerno. laborforto
La forto, produktata de la homlaborado: la merkato pri laborforto. levoforto
[AVIADO] Portanco. ligforto
Kohero. pezoforto
[FIZIKO] Reciproka altiro de du ajnaj korpoj. [VIDU] gravito. portoforto
[AVIADO] Portanco. suprenforto
Forto, kiu suprenigas korpon malpli densan ol la ĉirkaŭanta medio. seksperforti (tr)
Devigi perforte al seksa rilato. seksperforto
Ago seksperforti.
Esprimoj
Afabla vorto pli efikas ol forto.
Akiri perforte la regadon.ma
Armeo forta, konstanta, profesia, volontula.
Bonaj ekzemploj pli forte influas ol admonoj.
Eluzi siajn fortojn por vanaj penoj.
Febro forta, intensa, intermita, kontinua.
Havi fortikan sanon.
Havi forton por fari ion.
Humile fleksiĝi sub malamika potenco, el la forto de la cirkonstancoj.
Kiu havas la forton, havas la rajton.
Kontraŭ forta mano la leĝo estas vana.
La amo estas tiel forta kiel la morto.
La forto agas sur la pezcentron.
La impulso estis pli forta ol lia volo.
La karno estas malforta.
La malforteco de argumento senhava.
La merkato pri laborforto.
La pruvoj ne estas sufiĉe fortaj.
Labori ĝis elĉerpiĝo de sia forto.
Laŭte kaj forte.
Malforta flanko de argumento.
Ne taksu vian malamikon tro malforta.
Peni per ĉiuj fortoj.
Perdi la fortojn.
Politiko de forta mano.
Por efektivigi la planon, oni jungis ciujn fortojn de la lando.
Tio estas super ĉiuj homaj fortoj.
Unueco donas forton.
Unuigi la fortojn.
Vitro kaj feliĉo ne estas fortikaj.
Kelkaj kunmetaĵoj
alcentra forto,centrifuga forto,centripeta forto,decentra forto,egalforta,elektromova forto,fikcia forto,flosforto,forta,fortaĵo,forte,forteco,fortega,fortegulo,fortiga,fortigi,fortiĝi,fortmuskola,forto,fortodona,fortoplena,fortulo,fortuzo,inercia forto,kernforto,kilogramforto,konserva forto,kontraŭelektromova forto,laborforto,levoforto,leĝoforta,ligforto,magnetomova forto,malforta,malforte,malforteco,malfortigi,malfortiĝi,malforto,malfortulo,neforta,neperforto,perfort(aĵ)o,perforta,perforti,pezoforto,plifortigi,portoforto,radiala forto,refortiĝi,seksperforti,senforta,senforteco,senfortigi,senfortiĝi,superforti,superforto,suprenforto,vaporforta,ĉevalforto
Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto
akvaforto
altrudi perforte
efika
elektromova forto
energio
forta pulso
forta taktero
fortepiano
fortika
fortreso
inercia forto
inercio (inertoforto)
intensa
kafo forta
kapabla
karaktero fortika
lerta
malforta
malforta volo (kiu rompiĝas sur la cirkonstancoj)
malforte konverĝa
malfortika
multe
piano (= fortepiano)
potenca
sukcesa
teraj, aeraj, maraj fortoj
tre
Ankaŭ vidu:
agi, armeo, danĝero, fiziko, kvalito, labori, militaferoj, militi, solida, venki
Iel rilatitaj:
abundx
agx
ahimsx
akutx
akvafortx
amx
armex
astenix
atletx
atonix
aŭgmentativx
bonx
brakx
brutalx
danĝerx
debilx
dikx
donx
efikx
energix
estx
ferx
fizikx
fortepianx
fortikx
fortresx
grandx
inercix
intensx
kafx
kapablx
karakterx
konstantx
konverĝx
kvalitx
laborx
laŭtx
lertx
militaferx
militx
movx
multx
opinix
penx
pezx
pianx
plenx
portx
potencx
povx
pulsx
solidx
sukcesx
super
suprx
taktx
tre
trudx
venkx
virx
volx
ŝtofx