volonte

*volont/e

Konsente kaj kontente, laŭ volo kaj plaĉo: mi volonte plenumis vian deziron (Z); volonte mi akceptas vian proponon (B); mi volonte ĝin faros por vi; ju pli volonte, des pli lerte (Z).
  • volonteco
    Bonvolo; eco de tio, kion oni faras laŭ sia plaĉo: ĉiuj ellernadus tiun internacian lingvon kun la plej granda volonteco kaj fervoreco (Z); kongresoj, en kiuj kun plena volonteco kaj plena sincereco partoprenus ĉiuj popoloj de la ruslanda regno (Z).
  • volontulo
    Iu, kiu sin proponas por iu tasko: mi estas volontulo por tiu tasko.
  • nevolonte
    Malplaĉe, malbonvole: ili sekvados mian ekzemplon nur tre nevolonte (Z); li scias ja tre bone, kiel nevolonte mi subskribis la kontrakton (Z).


    bonvoli. inklini. komplezo. kontrauvole. malvolonte. sendevige.
    deziri. konsenti. kontenta. placxi. plezuro. voli.

    Iel rilatitaj:

    amx bonx dezirx konsentx kontentx kredx plaĉx plezurx volx