flamo

*flam/o

  1. Hela brilo, produktata de gasoj eliĝantaj el brulanta materialo: flamo de ligno, karbo; malgranda estas la flamo, tamen ne mankas la fumo (Z); la ĉambreto lumata de la pala flamo de la lampeto (Z); ŝia profilo sur la ruĝeta fono de la flamo (Z).
  1. Tiu brilo, kiel signo de detrua fajro: la tuta kastelo estas en flamoj (Z); ĵeti en la flamojn; la varmega sulfura flamo de la infero (Z); fandi oron ĉe malgrandaj flamoj (Z); (f) el flamo sin eltiris, en fajron eniris (Z) (falis en ankoraŭ pli malbonan staton).
  1. Eksciteco de la sentoj: tiu granda flamo de kolero (Z); kun flamo en la brusto mi petas vian manon (Z); ho dolĉaj flamoj rozkoloraj de studentkora am' naiva! (K).
    ardo, entuziasmo, ekzaltiĝo, fajro, fervoro.
  • flama
    1. Brulanta kun flamo: la kerubon kaj la turniĝantan flaman glavon (X); flama lumo; (f) la flama Kolĥido (Z).
    1. Lumanta kvazaŭ de flamo: flamaj okuloj (Z).
    1. Varma, kiel de flamo: flamaj vangoj (Z).
    1. Arda, pasia: flama kolero (Z); ho tiam ĉasto de juneco flama disfluidiĝu! (Z); flama amiko de E. (Z).
  • flami (ntr)
    1. Eligi flamojn: flamis nur momente la alumeto; flamanta lignoj (B); ne estingiĝos la flamanta fajro (X).
    1. Havi tian brilon, kiel flamo: la flamanta glavo de la kerubo (Z); ŝi fiksis sur ĝi la silente flamantajn okulojn (Z).
    1. Havi tian varmon, kiel ĉe flamoj: ŝia kapo tiel flamis kaj la brusto tiel doloris (Z) ( [VIDU] febro); larmoj amase fluis sur ŝiaj flamantaj vangoj (Z).
    1. Ekscitiĝi de viva sento: flami per kolero (Z), per honto (Z), de amo, por virino (B); (f) edziĝi pro amo flamanta al la sako sonanta (Z).
  • flameco
    Eksciteco de la sentoj: en flameco mi faris tion aŭ alion (X); paroli kun flameco (Z).
  • flamema
    Tia ke ĝi facile ekflamiĝas: flamema substanco (B).
  • flamigi
    1. Fari ion brulantan flamanta: flamigi fajron per blovado (B).
    1. Forte eksciti: flamigi iun kontraŭ iu (Z); nova plano lin flamigis (Z).
  • flamiĝi
    1. Komenci eligi flamojn: de subita vento flamiĝis la karboj; ligno fendita facile flamiĝas (Z).
    1. Ekscitiĝi: la urbestro kaj aliaj tremas de timo, ĥ. flamiĝas pli forte (Z); S. levas sin, flamiĝe (Z) (scen-indikoj); li estas flamiĝulo.
  • flamiĝema
    1. Flamema.
    1. Tia, ke li/ŝi facile flamiĝas: li estas flamiĝema kiel rezina ligno (Z); ne amikiĝu kun homo flamiĝema (X).
  • flamingo
    Ekstremaĵo de tubeto, ĉe kiu flamas gaso. SIN. gasbeko.
  • flamumi (tr)
    [KUIRARTO] Verŝi alkoholaĵon (brandon, konjakon, rumon ks) sur manĝaĵon kaj flamigi tion: flamumi bifstekon; flamumi ĉetable.
    punĉo.
  • flamumita
    [HERALDIKO] Havanta siajn randojn en formo de flamlangoj, kunigitaj en la malsupro.
  • ekflami
    Iĝi flamanta; estiĝi en flaman staton: li rigardis la fajron, kiu ekflamis en la kontraŭa domo (Z); karboj ekflamis de lia (Dia) buŝo (X); (f) la vizaĝo de M. ekflamis per honto (Z); ekflami per ofendita fiereco (Z); ekflamis la interno pro lia frato kaj li volis plori (X); ribelo subite ekflamis. [VIDU] ekflama punkto.
  • ekflamigi
    Fari, ke io komencu flami: ekflamigi alumeton (Z), lampon; (f) ekflamigi ies deziron, ribelemon en la koroj.
  • ekflamigilo
    [TEKNIKOJ] Mekanismo, servanta por ekflamigi lampon, bombon k.a..
    prajmo.
  • blovoflamo
    Flamo alblovata per aero aŭ oksigeno.
  • gasflamigilo
    Poŝ- aŭ tablo-flamigilo kun rezervujeto da gaso, por ekbruligi gasbekon, cigaredon ks.
  • oferflamo (Z)
    La flamo de la oferaltaro.
  • sagoflamo
    Flamo, kiu en la formo de sago, venas el brulilo.

    flamo


    Iel rilatitaj:

    alumetx amx arbx ardx bolx braĝx brilx brulx celuloidx delonikx fajrx fulmx gasx korx varmx vizaĝx