kolombo

*kolomb/o

[ZOOLOGIO] G. (Columba) de birdoj kun poŝo en la gorĝo, kiu servas al ili por moligi la manĝaĵojn, kaj el kiu ili eligas fromaĝosimilan grajnokaĉon, per kiu ili nutras la idojn; domkolombo tenata kiel kortbirdo: kolombo kveras, rukulas; supre en ĝia verda kapo havis siajn nestojn la sovaĝaj kolomboj (Z); Noa [...] ellasis la kolombon, kaj ĉi tiu jam ne plu revenis al li (X); Jesuo [...] vidis la Spiriton de Dio malsuprenirantan kiel kolombo (N); estu do prudentaj kiel serpentoj, kaj simplaj kiel kolomboj (N); la kolombo de la paco.
  • kolomba
    Rilata al kolombo: la maljunaj kolombaj patrinoj (Z); viaj okuloj estas kolombaj malantaŭ via vualo (X); kolombaj kisoj.
  • kolombedoj
    [ZOOLOGIO] Fam. (Columbidae) de birdoj, al kiu apartenas i.a. kolombo kaj turto.
  • kolombejo
    Dometo, kie oni tenas kolombojn: malnova ruiniĝinta kolombejo (Z).
  • kolombeto
    1. Malgranda kolombo: rostita kolombeto ne flugas al buŝeto (Z).
    1. Karesa vorto: miaj kolombetoj! (Z).
  • kolombido
    Juna kolombo: post la elkovo de la kolombidoj (Z).
  • kolombino
    1. Ino de kolombo.
    1. Karesa vorto por virinoj: malfermu al mi, mia amatino, mia kolombino! (X).
  • kolombumi (ntr)
    1. Amindume interparoli kaj interkaresi.
    1. Kveri.
  • kolomboformaj
    [ZOOLOGIO] Ordo de birdoj, al kiu apartenas la kolombedoj kaj kelkaj ekstermitaj specoj (Columbiformes).
  • kolombokolora
    Havanta koloron inter viola kaj griza.
  • virkolombo
    Virseksa kolombo.
  • arbokolombo
    [ZOOLOGIO] Enado.
  • domkolombo
    Domigita formo de sp. de kolombo (Columba, livia 'domestica').
    livio.
  • kurierkolombo, leterkolombo
    Kolombo, dresita reflugi hejmen, kaj tiel uzata por porti leterojn.
  • ringokolombo
    [ZOOLOGIO] Palumbo.
  • rokkolombo
    [ZOOLOGIO] Livio.
  • Kolomb/o
    ĉefurbo de Srilanko (79°50'E, 6°54'N).

    kolombo


    Eble rilatitaj:

    amx, arbx, domx, poŝx,