bileto

  1. Folieto el papero, kartono ks kun surskribo, rajtiganta la posedanton ricevi ion:fervoja, tramvoja bileto; trui la biletojn; aĉeti, bileton por iro k reveno; teatra bileto; bileto de loterio; enira bileto por ekspozicio.
    karto./ol>
    1. Paperfolio kun surskribo k bildoj, ofte kun filigrano, emisiita de banko, havanta difinitan valoron en difinita valuto:ne ĉiu papereto estas banka bileto (Z); centfranka, kvindolara, dekeŭra bileto.
      bilo.
    1. Senkoverta, kunfaldita letero:kiel ĝentile ĉio estas esprimita en tiu ĉi bileto! (Z); ama bileto (Z).
  2. biletejo
    Loko en stacidomo ks, kie oni vendas biletojn.
  3. biletisto
    Tiu, kiu kontrolas la biletojn, en trajno, tramo, buso ks.
  4. biletujo
    Ujo el ledo, plasto ks, por teni biletojn.
  5. bankbileto, monbileto (Z)
    Bileto 2.
  6. ŝanĝbileto
    Speciala bileto, rajtiganta la aĉetinton uzi, post ŝanĝo de trafiklinio, la novan linion je rabatita prezo, aŭ eĉ sen· page.
    bileto

    bileto


    Esprimoj

    Aĉeti bileton por iro kaj reveno.
    La bileto estas nepre persona kaj ekskluzivas la transdonon al alia persono.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    bankbileto, biletejo, biletisto, bileto, biletujo, monbileto, ŝanĝbileto

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    (atendo) vico
    Ama bileto
    Teatra bileto.
    antaŭvendi
    banka
    bilo
    folieto
    giĉeto
    karto
    kontramarko
    kupono
    paperfolio
    papero
    valoro

    Ankaŭ vidu:

    teatro
    veturi

    Iel rilatitaj:

    -ej -et -ist -uj amx aĉetx bankx bilx filigranx folix giĉetx kartx kontramarkx kuponx leterx monx pagx paperx prezx rilatx stacix teatrx vagonx valorx valutx vendx veturx vicx ŝanĝx