inklina

*inklin/a

Daŭre aŭ nedaŭre impulsata al io de natura movo de la animo: inklina al petolado, al diskreteco, al kontraŭdiro, al matematiko, al ĉiaj malvirtoj; mi estas inklina ne fari tion (Z); inklina por la plenumado de bonaj faroj (Z).
ema.
  • inklini (ntr)
    Esti inklina, havi, senti inklinon al: mi inklinas akcepti; oni tro inklinas forgesi; mi inklinas al la opinio, ke [...] .
  • inklino
    Natura, daŭra aŭ ne, celado de la animo al io aŭ iu: infaninklino restas ĝis la fino (Z); deziro kaj inklino ordonon ne obeas (Z); eĉ ĉe kokino troviĝas propra inklino (Z); senti inklinon por iu (Z); edziĝo pro inklino; vi certe havas la inklinon freneziĝi! (Z); havi la inklinon entuziasmiĝi (Z).
    emo, instinkto, tendenco, volonte.
  • inklinigi
    Fari inklina: vian koron vi inklinigos al komprenado (Z); ĉiu vivo kaj virino, kiun inklinigis ilia koro alporti oferon (X); estis neeble inklinigi lin preni en somero banon ĉe la marbordo (Z); ĉio inklinigis la penson al komparado kaj divenado (Z); tio anstataŭ inklinigi ilin al nia afero, ankoraŭ pli ilin malproksimigas de ni (Z).
    favorigi, gajni, tiri.
  • inkliniĝi
    Iĝi inklina: ŝi inkliniĝis al mallaboremo.
  • malinklina
    Sentanta naturan movon de la animo, forpuŝantan de io: li estas malinklina al, kontraŭ ĉiaj oficialaj ceremonioj; malinklina por plenumado de kompatema j faroj (Z); mi ne estas malinklina ekscii ion de la misteroj de supra mondo (Z).
    abomeni, antipatia.
  • malinklino
    Sento de iu malinklina: havi, senti malinklinon al io, iu.
  • korinklino
    Ama inklino: sekvi la impulsojn de siaj korinklinoj (Z); ili baldaŭ korinkliniĝis unu al la alia (Z).

    inklina


    Iel rilatitaj:

    amikx amx volx