logi

*log/i¹ (tr)

  1. (iu) Peni altiri al si per karesa voko, per prezento de io bongusta, agrabla ks: logi muson per lardo (B); logi knabeton per kuko, knabinon per dolĉa rigardo (B); se pekuloj vin logos, ne sekvu ilin (X).
  1. (io) Prezenti tian intereson, plaĉon, ke oni ĝin deziras: la tapiŝo estis dika, ĉio logis al dormeto (Z); la promeso de tiel franda titolo logis multajn en la arbaron (Z); en juneco logas, en maljuneco tedas (Z); beleco logas, virto apogas (Z) (ĉe edziĝo); espero logas, espero mensogas (Z); teatro tute ne logas min.
    tiri, tenti.
  • logo
    Altirforto de tio, kio logas: kiel rezisti ŝiajn logojn?; cedi al la logoj de l' aventuro; ili ne plu sekvos la logojn de sia malbona koro (X); la hom' sekvinte ebrie logon de pasa ombro (K); la ĉefa logo de la kongreso estis la teatraĵo. [VIDU] logbirdo.
  • logaĵo
    Peco bongusta, por logi 1: ili provizas la fiŝhokojn per logaĵo (Z).
  • logiĝi
    Iĝi logata: la hundo logiĝis de la viandopeco.
  • alloga
    Kapabla allogi: ŝi estas riĉornama, alloga belulino (K); alloga spektaklo; nur por fari allogan impreson eksteran (Z).
  • allogi
    Logi al iu, al io: sed se li vin allogos al la maro? (Z); eĉ per dolĉa kuko vi min ne allogos (Z); jen Mi allogos ŝin, kondukos ŝin en dezerton (X); (f) pli allogas kulero da mielo, ol da vinagro barelo (Z); famo kredon allogas (Z); propra supo brogas, fremda allogas (Z).
  • allogo
    Altirforto de tio, kio allogas: al tiu allogo la flegistino ne povis kontraŭstari (Z).
  • *delogi
    Logi al faro, rigardata kiel malaprobinda: kiu demono tiel vin delogis? (Z); nedelogebla gardanto (
    korupti); delogigi per vino (X); pli speciale, logi al seksaj rilatoj: delogi ies edzinon (B); delogi knabinon (Z); delogado de neplenaĝuloj.
  • ellogi
    Eltiri, elirigi, logante: trompanto ellogas ŝin el fidelaj brakoj de edzo (Z); (f) ellogi ies konfidon (Z); jam multe da scioj mi ellogis de l' gardistoj (Z).
  • forlogi
    Logante, deturni, deflankigi: forlogi virtulojn al vojo malbona (X); oni penas forlogi vin per lertaj frazoj (Z); vi lasos forlogi vin kaj vi adorkliniĝos al aliaj dioj (X); la plimultoj da ili estis forlogitaj de la ideo (Z); se mia koro forlogiĝis al virino [...] (X); tio estas [...] forlogiĝoj de juna persono, kiu ankoraŭ nenion vidis (Z) (kiu estas naiva).
  • mallogi
    Naski malplaĉon, maldeziron, malinklinon: li ĉiam mallogis min per siaj krudaj manieroj; ekzistas arboj, same kiel homoj, kiuj mallogas de l' unua rigardo (Z).
    abomeni, naŭzi.
  • sekslogo
    Allogo, devenanta de aparte elvokivaj sekskarakteroj.
  • tromplogi
    Trompi, logante: la serpento tromplogis min (X).

    logo


    Iel rilatitaj:

    admirx amx arbx arestx aĉetx flatx librx parolx plantx seksx sorĉx subaĉetx ŝatx