gaja

*gaj/a

  1. (iu) Estanta en viva, facilanima kaj bonhumora stato, kaj montranta sian kontentecon per eksteraj signoj, gestoj, rido, rideto ks: ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa (Z); homoj spritaj, gajaj, komplezemaj (Z); la opereto 'La gaja Vidvino'; (analoge) kiam pereas malpiuloj, la urbo estas gaja (X); gaja societo; en gaja stato (Z) (ebrieta).
  1. Estanta en akordo kun, aŭ inspirata de tia animstato: levinte la pokalon kun gaja saluto (Z); gajaj okuloj; suna gaja ĉirkaŭaĵo (Z); gaja festeno, pejzaĝo, konversacio, historio, sceno; terure gajaj ŝajnis al ili iliaj propraj ŝercoj (Z); gajaj koloroj, kantoj; sur la kameno brulis gaja fajro (Z); melankolie gaja estas la karaktero de tiu vespera soleno (Z); en amaso eĉ morto estas pli gaja (Z); la gaja scienco ( [HISTORIO] la poezio de la trobadoroj).
    ĝoja, petola.
  • gaje
    En gaja maniero: iru gaje kun la reĝo al la festeno (X); oni saltis, tute gaje, ĝis plena tagiĝo (Z); faru lume, varme kaj gaje! (Z).
  • gaj (ec)o
    Stato de iu, io gaja: seriozeco anstataŭis ĉe ŝi la momentan gajecon (Z); ami gajecon (X); li estis videble homo de eterna gajeco (Z); facila (Z), infekta (Z), falsa, nesubpremebla gajeco; viaj fulmoj de gajeco (Z).
  • gaji (ntr)
    Esti gaja: tiam virgulino gajos en la dancrondo (X).
    plezuri, amuziĝi.
  • gajeta
    Iom gaja.
  • gajigi
    Fari iun aŭ ion gaja: liaj ŝercoj gajigis ĉiujn; la vino gajigas la koron de l' homo (X); mi gajigos ilin post ilia aflikto (X); floroj gajigis la ĉambreton.
  • gajiga
    Kaŭzanta gajecon: gajiga spektaklo, sciigo.
    burleska, distra, drola, komika.
  • gajigisto
    Homo, kies kutimo estas provi amuzi kaj ridigi la aliajn: kun krakanta tono de gajigisto (Z); la komike grimaca gajigista vizaĝo de Jekel-Malsaĝulo (Z).
    pajaco.
  • gajulo
    Homo gaja: se mi al gajuloj iras [...] (Z).
  • malgaja
    1. (iu) Estanta en stato de psika sufero: ĉiu, kiu estas malgaja, venu kaj partoprenu en nia Paska ĝojol (Z); malgaja pro malsukceso, pro ies malsaniĝo aŭ morto; malgaja spirito (X); morte malgaja (Z).
      deprimi, malĝoja, melankolia, trista.
    1. (io) Estanta en akordo kun, aŭ inspirata de tiu animstato: malgaja mieno, frunto (Z); malgaja karaktero; malgajaj okuloj, vortoj; malgaja adiaŭo; malgaja meditado (Z); malgaja kadro (Z) (de vivo), vestaĵo; mirinde malgaja lando (B).
  • malgaje
    En malgaja maniero: al ŝi mem estas tiel malgaje (Z); ŝi malgaje marŝis tra la amasoj (Z).
  • malgaji (Z)
    Esti malgaja.
  • malgaj (ec)o
    Stato de iu, io malgaja: en tiaj okuloj malgajeco videble ne povis longe teniĝi (Z); la malgajeco de sia situacio.
    aflikto, ĉagreno, malĝojo.
  • malgajigi
    Fari iun, ion malgaja: la patrina malpermeso tuj malgajigis la infanon.


    Amiko en malgajaj tagoj, en ĝojo kaj en ploro. Dom(et)o kampara, gaje aspektanta. Frunto ombrata de malgajaj pensoj. gajmieni. Kun mieno gaja, kontenta. La vino gajigas ia koron de homo. malgaja, trista. Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon.
    absurda. aflikti. agrabla. aprila trompo. artifiko. bonhumora. bufono. burleska. burleskaĵo. ĉagreni. ĉarmo. deliri. diboĉi. diboĉo. distri. ebria. farso. festema. fola. frenezo. funebro. gaijigisto. gaja kunulo. gajpetola. goja. ĝojelmontro. ĝojradii. ĝuo. halelujo. humoro. joviala. komika. kontenta. kvodlibeto. ludi. melankolio. moki. moroza. petolo. plaĉi. plezuro. prestidigitaĵo. rabeleza. ravo. rideksplodo. ridi. satiĝo. satisfakcio. senbremsa, neretenebla, nebridebla rido. sensulkigi, senfaldigi. senzorgulo. sorĉado. sorĉotruko. sprita. strangaĵo. trista. trompi. truko. vivĝojulo.
    agrabla. amiko. ami. amuzi. feliĉa. ĝoji. kontenta. ludi. . mieno. plezuro. plori. ŝerci. vino.

    Eble rilatitaj:

    alegrx, kanzonx, komikx, penx,