Plaĉa k plezuriga: esti agrabla al, por iu (Z); agrabla vizaĝo, vizito; tio estas la juveloj kiuj estas agrablaj al la koro de kantanto (Z); pli bona estas vorto afabla, ol kuko agrabla (Z); agrabla estas gasto, se ne longe li restas (Z).

  • neagrabla
    Ne konforma al ies gustoj: la uzado de 'vi' (anst. 'ci') ŝajnas neagrabla nur en la unua tempo (Z).
  • *agrable
    En agrabla maniero: ŝi kantis agrable, sed ne ĉiam ĝuste; estas al mi tre agrable, ke mi havas nun la okazon saluti vin (Z); estus al mi agrable, se vi volus komuniki mian leteron al s-ro S. (Z).
  • agrablaĵo
    Ago, afero agrabla: fari al iu agrablaĵon (Z).
  • agrableco
    Eco de iu, io agrabla: mi ĝuis la agrablecon de lia konversacio; sento de agrableco (Z).
  • agrabligi
    Fari agrabla: kiel oni distriĝu, k vivon al si agrabligu! (G).
  • *malagrabla
    Ne kontentiganta ies ĝuston aŭ emojn; ĝene impresanta: malagrabla odoro, voĉo; malagrabla renkonto, surprizo; ne uzu la vorton 'majstro', kiu estas al mi tre malagrabla (Z); la grandan malutilon k diversajn malagrablaĵojn, kiujn donus mia neveturado (ĝenevon) mi vidas tro bone (Z); la malagrablecon de via ĉeesto mi devas tamen elporti.

  • absorba. adorinda. afabla. akordiĝema. alloga. altiro. aminda. amuza. apetitveka. avantaĝa. cedema. ĉarmo. delektinda. delica. delicumi. delikata. ebriiga. ekzalta. entuziasmiga. favoro. frandaĵo. frandi. gaja. gracia. ĝui. interesa. interesega. koketa. komforta. kompleza. kontentiga. konvena. magio. oportuna. plaĉas al mi. plezura. plezuriga. praktika. priatentida. profitdona. rava. regalaĵo. simpatia. sorĉa. tenta. utila. vigliga.
    bona..

    Iel rilatitaj:

    -aĉ absorbx adorx afablx agacx akordx amuzx amx bonx delektx delicx delikatx ekzaltx entuziasmx favorx feliĉx flatx florx frandx gajx gracix gustx interesx koketx komfortx komplezx kontentx konvenx plaĉx plezurx profitx ravx regalx simpatix sorchx sorĉx tentx utilx varmx vizaĝx voĉx ĉarmx ĝux