zorgi

*zorg/i

  1. Serioze direkti sian atenton kaj agadon al ies bono:

a) (pri) mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem, sed ŝi mem tute ne zorgas pri si, kaj tute sin ne gardas (Z); pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino (Z); zorgu pri vi kaj nenion pli (Z);
b) (tr) ni eniris en la hotelon, por rigardi, ĉu la traveturantoj estas bone zorgataj (Z); se nur pri ili estas zorgite, ĉion ceteran oni ne bezonas timi (Z); pri ni estas kompreneble pli bone zorgite, ol pri ceteraj kreitaĵoj (Z).
flegi, prigardi, varti.
  1. (ntr) Apliki sian atenton, ke ago estu bone plenumita: la celo de nia gazeto estas zorgi pri la vastigado de la lingvo (Z); Dio, kiu zorgas pri justeco por orfo kaj vidvino (X); pri bona digesto ĉiuj videble tre zorgis (Z); por sia vivteno li povas jam mem zorgi (Z); mi zorgis pri tio, ke la neĝo ilin kovru (Z); zorgu, ke la reĝo ricevu la leterojn (Z); zorgi, ke la elektitoj estu homoj prudentaj (Z).
    okupiĝi.
  1. (ntr) Maltrankviliĝi pro necerteco aŭ dubeco de io, kion oni opinias grava: havu la bonecon ne zorgi, li atendos! (Z); la malsato, pri kiu vi zorgas, persekutos vin (X); riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano (Z); arbo, plantita ĉe akvo, en tempo de sekeco ne zorgas (X); lingvo natura tute ne bezonas zorgi pri facileco (Z).
  1. (tr) Konscience fari, plenumi (taskon ktp): antaŭ ĉio zorgu oficon, plezuro atendos sian vicon (Z); zorgu vian metion, kaj ne miksu vin en alian (Z); zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian (Z); faro vian aferon, Dio zorgos ceteron (Z).
  • zorgo
    1. Atenta penado certigi ies bonon aŭ feliĉon: nenio povas anstataŭi la patrinajn zorgojn (B); akcepti infanon sub sian zorgon (B); kaj zorgon pri la plu kaj pli ni lasas jam al Dio (Z).
    1. Maltrankviliĝo pro okazaj malbonoj aŭ kontraŭaĵoj: tio kaŭzis al ŝi zorgojn kaj afliktojn (Z); finon de ĉiuj zorgoj! (Z); ho pezaj zorgoj premas mian bruston (Z); de zorgoj, ne de jaroj blankiĝas la haroj (Z); rusto manĝas la feron kaj zorgo la homon (Z); ĉiu morgaŭ havas sian zorgon (Z); malpli da havo, malpli da zorgoj (Z); manĝu vian panon kun tremo, trinku vian akvon kun ĉagreno kaj zorgoj (X); se oni ne havas zorgojn pro pano, oni tiam faras al si zorgojn de amo.
      klopodo 1.
  • zorga
    Karakterizata de zorgo: morojn li plenumadis kun tre zorga konscienco (Z); zorga esploro (B); sub la zorga okulo de pastroj (B); zorge korekti la preserarojn; li estis ĉiam tre zorge vestita; zorge de iu (petante tiun zorgi pri); letero adresita al s-ro N. zorge de s-ro Z.
  • zorgado
    Konstanta aŭ ripetata zorgo: zorgado de iu pri iu aŭ io; homoj, kiuj prenos sur sin la tutan zorgadon kaj respondecon pri la kongreso (Z); kulpigi malbonan zorgadon (Z).
  • *zorganto
    Persono, kiu zorgas pri iu, precipe pri neplenaĝa orfo.
  • *zorgato
    Persono, pri kiu oni zorgas, precipe neplenaĝa infano: la zorgataro de paroĥestro.
  • zorgema
    Inklina, kutima zorgadi: zorgema servistino; per bonordo kaj zorgemeco ni meritu la atenton de la supra estraro (Z).
  • zorgigi
    Fari, ke iu zorgu: kiuj estas la viroj, kiuj tiom vin zorgigas? (Z); tio ĉi estas zorgiga simptomo.
  • zorgilo
    [KOMPUTIKO] Komputila programo, kiu peras inter la mastruma sistemo kaj flankaparato ks: munti presilzorgilon.
  • antaŭzorgi (tr)
    Zorgi, por anticipe eviti malbonon aŭ damaĝon: por antaŭzorgi, oni devas antaŭvidi; vi devas antaŭzorgi malsanon aŭ morton kaj asekuri vin por viaj infanoj.
  • malzorgi (tr)
    Malatenti aferon aŭ personon, pri kun oni devus zorgi: malzorgi sian sanon, profesion, devon, siajn aferojn, amikojn; mi ne malzorgos atente ekzameni tiun proponon.
    neglekti, preterlasi.
  • prizorgi (tr)
    Flegi: prizorgi malsanulon, ĝardenon.
  • prizorgado
    Tuto de ies zorgoj pri iu: la knabo estis donita por prizorgado al taglaboristino (Z); ŝi benis sian adoptintan patrinon pro ŝia tuta prizorgado (Z); la infano povas resaniĝi, sed precipe hodiaŭ ĝi bezonas apartan prizorgadon (Z).
    flegi, varti.
  • senzorga
    Ne maltrankvila pro zorgoj: senzorga vivo, ofico; kiu estas senzorga en sia laborado, tiu estas frato de pereiganto (X).
  • senzorge
    En senzorga maniero: la rajdmantelo enkovris lin ŝajne senzorge, kaj tamen montris plej zorgan drapiradon (Z).
  • senzorgeco
    Eco de iu senzorga aŭ de io, pri kio oni ne zorgas: la senzorgeco de la senorduloj ilin pereigas (X).
  • senzorgejo
    Fantazia nomo de kampara domo aŭ kasteleto: la Senzorgejo de Frederiko la Dua.
  • medizorgo
    [EKOLOGIO] Medizorga sistemo en entrepreno, celanta malpliigi la poluajn ellasojn kaj plibonigi la kvaliton de produktoj laŭ primedia vidpunkto.


    Ame rigardi, flegi, prizorgi. Fino de ĉiuj zorgoj. Havi multe da zorgoj. Hommortigo pro malzorgemo. La zorgo manĝas la homojn. Letero adresita al X zorge de S-ro Y. Malzorgi sian sanon. Neglekti, malzorgi, perfidi amikon. patrinaj zorgoj, karesoj, indulgoj. Pezaj zorgoj premas mian bruston. Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj por unu patrino. prizorgema. Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano. Sanitara zorgado. senzorgema. Tio estas zorgiga simptomo. Tio kaŭzis al ŝi zorgojn kaj afliktojn. Vizaĝo osta, nesimetria, dikhaŭta (el ledo), velkebla, zorgoplena, morte pala, nepenetrebla, nelegebla, nedeĉifrebla, pokera, senesprima ; surverŝita, humida, banita de larmoj, larma ridetanta ; absorbita, agrabla, afabla ; delikata. zorgato. zorge ekzameni. zorge. zorgi pri. zorgoplena mieno.
    admoni. amiko. atenta. bona. danĝero. dolori. ekzameni. farmakopeo. fidi. infano. karaktero. kaŭzo. konduti. kuraci. malfeliĉa. morti. patrino. pensi. riĉa. riproĉi.

    Iel rilatitaj:

    administrx admonx aferx alienx amikx amx antaŭ atentx avertx ba! bonx danĝerx dolorx edukx egoistx egox ekzamenx farmakopex fidx flegx forgesx fuŝx infanx ka?zx karakterx karesx kondutx kulturx kuracx malfeli?x mastrumx mortx palx patrinx pensx penx plenx ri?x ripro?x sindonx timx vizaĝx ŝatx