kapti

*kapt/i (tr)

  1. Subite preni per rapida movo: la hundoj ĵetis sin sur la juĝistojn kaj kaptis unu je la piedoj, alian je la nazo (Z); li kaptis la mastron je la brusto (Z); kapti iun per (sia), je (lia/ŝia) mano; voli kapti oleon per mano (Z); subite aperis viro, kiu kaptis ŝin ĉirkaŭ la korpo kaj volis ŝin kisi (Z); li volis frakasi la statuon, sed lia amiko kaptis lian brakon (Z); ĝi kaptis per mallertaj manoj la pezan stangon (Z); ŝi kaptis lian manon kaj almetis ĝin al sia buŝo (Z); kapti la penikon por pentri (Z); dronanto eĉ herbeton kaptas avide (Z); ŝi malfermis la lipojn por kapti aeron, kiu videble mankis al ŝia brusto (Z); kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte (Z); kapti al io (fari kaptan movon, sed mistrafi); (f) amikoj, kiujn la morto kaptis dum la pasinta jaro (Z).
    hoki, rabi, ekposedi, forpreni.
  1. Sukcesi atingi kaj firme teni iun, kiu provas forkuri: ili postkuris lin kaj kaptis lin (X); kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun (Z); en tio ĉi estas kaptilo, por kapti nin vivaj (Z); pasero kaptita estas pli bona ol aglo kaptota (Z); lupo dormanta ŝafon ne kaptas (Z); kapti birdon en reton (Z) vulpon per kaptilo; (abs) la hoketo kaptis (Z); kiam Li kaptas, kiu malpermesus al Li? (X); (f) kapti per fotilo saltantan ĉevalon; ŝi, penetrema kaj vigla, tuj kaptis la momenton de embarasiĝo kaj hezito de la kolegino (Z); kapti la okazon (Z).
    trafi.
  1. Sukcesi havigi al si ion nematerian: mi ne povas kapti en ĝi la sencon; tiu parolado kaptis ĉiujn korojn; mian atenton kaptis speciale tiu fakto; kapti la rigardojn; li lasis sin kapti de la ĝenerala fluo (B) (de ideoj).
    preni, rabi, tiri.
  1. (pp malsanoj, sentoj ks) Ekposedi, ekinfekti iun: timo, kolero, teruro, rido kaptis lin; min kaptis ia dubo; malespero min kaptas, kiam mi rigardas [...] (Z); oni povus diri, ke ĝin kaptis forta malvarmo (Z); kaptis min tagoj de mizero (Z); agonio kaptis la malsanulon (Z); ŝi sentis, ke ŝin kaptas inspiro (Z).
    ataki, fali 4, invadi.
  1. (pp konkretaĵoj) Neatendite trafi, surprize ekbati: kaptis nin pluvo neatendita (B); ŝipo kaptita de ventego.
  1. Deloge trompi, akiri per logado: mi lasis min kapti de tiuj trompuloj (Z); lasi sin kapti per lertaj vortoj (Z), per flatoj (Z); virina rideto pli kaptas ol reto (Z); virino en ornamo de publikulino, kaptanta la koron (Z); kia diabla kaptanto de koroj! (Z).
  • Kaptu!
    Krio, por haltigi ŝteliston: sur la strato laŭte eksonis la vorto: kaptu! (Z).
  • kapto
    1. Ago, movo, per kiu oni kaptas: lia unua kapto estis sukcesa.
    1. Rezulto de tiu ago: li faros tie tian kapton, ke ni ĉiuj devos honti (Z).
  • kaptadi
    Plurfoje, ĉiam denove kapti: tiam certe ofte ni kaptadis la glavon! (Z); Helgan ofte kaptadis la fantazio sidiĝi sur la rando de la puto (Z).
  • kaptado
    Agoj, per kiuj oni provas kapti: vana kaptado de ne kapteblaj sunaj radioj (Z); longa kaj fruktodona fiŝkaptado.
  • kaptaĵo
    Io kaptita: tio estas originala kaptaĵo! (Z); leonido lernis diŝiri kaptaĵon (X); ili fariĝos kaptaĵo por siaj malamikoj (X); el liaj dentoj mi elŝiris la kaptitaĵon (X).
    akiro, ĉasaĵo.
  • kaptema
    Avida kaptadi.
  • kaptiĝi
    Iĝi kaptita: li kaptiĝis en iliajn kavojn (X); ilia piedo kaptiĝis en la reto, kiun ili metis (Z); ili enretiĝu kaj kaptiĝu! (X); (f) ili kaptiĝu per sia malhumileco (X); ne kaptiĝu per ŝiaj palpebroj! (X); kaptiĝi per sia vorto (Z) (esti devigata plenumi tion, kion oni diris).
  • *kaptilo
    1. Aparato por inside kapti bestojn aŭ homojn: kaptilo (por birdoj) el ĉevalharoj (Z); eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas (Z); kaptiloj kontraŭ li estas sur la vojo (X); lupkaptilo, muskaptilo, muŝkaptilo ktp.
      klapo, naso, reto, falilo, birdogluo.
    1. [TEKNIKOJ] (pp piano-mekaniko) Peco garnita per malmola felto, kiu kaptas la martelon post frapo ĉe kordo.
    1. (f) Artifiko, ruzo, per kiu oni provas trompi, senpovigi iun: se vi servos iliajn diojn, tio fariĝos kaptilo por vi (X); kiam mi min vidis subite en kaptilo, mia kapo baldaŭ trovis la rimedon (Z).
  • kaptilisto
    Homo, kiu kaptadas bestojn per kaptilo.
  • kaptisto
    Policisto, komisiita fari arestojn.
  • kaptito
    Homo kaptita, aŭ milite, aŭ pune: ĉu oni povas liberigi la kaptitojn de venkinto? (X); oni ĵetis la kaptiton en profundan karceron; kaptitinoj (X).
    enkarcerigi, malliberulo.
  • kaptiteco
    Stato de kaptito: ŝi deprenu siajn vestojn de kaptiteco (X); esti en kaptiteco (X); iri, konduki en kaptitecon (X); revenigi el la kaptiteco (X).
  • kaptitejo
    Loko, barakaro, kie oni gardadas kaptitojn, precipe militajn.
  • ekkapti
    Rapide kapti: li ekkaptas per la barbo kaj diras: Ha, vi, tataro! (Z); (f) persono, kiu ekkaptis la vorton 'digestebla' [...] (Z).
  • elkapti
    Ruze akiri ion de iu: ni intencis de li elkapti ion pri la kaŭzo? (de lia freneziĝo); se mi nun elkaptus de li benon? (Z).
  • enkapti
    1. Kapti per kaptilo: en la reto enkaptiĝis lia piedo (X); (f) liaj propraj malbonfaroj enkaptos la malpiulon (X).
    1. Kapti en sin: iru, enkaptu (en kiso) lian balzaman spiron! (Z); da sciencoj li enkaptis senmezuran amasegon (Z).
  • forkapti
    1. Perforte kapti for de la posedanto: mi elrampis, forkaptis la paketon, kiun ili kun si portis (Z); la ŝafoj estos forkaptitaj el la ŝafejo (X); mia frato forkaptis ŝin (vian amatinon) de vi (Z); (f) fremda edzino forkaptas la animon (X) (de adulto).
    1. Malproksimen konduki, kiel militkaptiton: ĝi ankaŭ estas elpatrujigita kaj forkaptita (X); revenigu niajn forkaptitojn! (X); la Judoj, kiuj restis el la forkaptitaro (X); ilia reĝo iros en forkaptitecon (X); en la dekdua jaro de nia forkaptiteco (X).
      deporti.
  • kunkaptito
    Kunulo de kaptiteco.
  • nekaptebla
    Tia, kian oni ne povas kapti: nekaptebla ŝtelisto; (f) nekaptebla nuanco, ton-intervalo.
  • rekapti
    1. Denove kapti iun, kiu elfuĝis: rekapti forkurintan malliberulon, eskapintan panteron.
    1. Kapti ion, kion oni lasis forgliti: li rekaptis sian falantan ganton; (f) per forto de la volo ŝi rekaptis la forglitantan memkonscion (Z).
  • sinkaptado
    Provado kapti sin reciproke: papilioj ludis unu kun la alia sinkaptadon (Z).
  • fiŝkapti (ntr)
    Okupiĝi pri fiŝado. SIN. fiŝi.
  • fiŝkaptilo
    ĉia ilo, por fiŝkapti.
  • fiŝkaptisto
    Tiu, kiu fiŝkaptas.
  • maŝkaptilo
    Kaptilo, konsistanta el dratmaŝo, por kapti kuniklojn kaj aliajn malgrandajn bestojn.
  • muŝkaptulo
    1. [ZOOLOGIO] G. (Muscicapa) de birdoj el la ordo de paseroformaj, kun kilforma beksupro, manĝantaj precipe musojn, kulojn ks.
    1. [BOTANIKO] Dioneo.


    Diabla ruzo, kaptilo, malico. Dronanto eĉ herbeton kaptas avide. Eĉ plej ruza vulpo falas en kaptilon. sciuron, mungoton. En akvo malklara oni fiŝon kaptas facile (profiti el senorda situacio). Esti kaptita en adulto. Fali en kaptilon. fiŝkapti, fiŝi. Havi kapturnon. Havi, ricevi, senti kapturnon. kapti iun je la gorĝo. kapti la atenton de iu. kapti la atenton. kapturniĝo. kapturno, vertiĝo. kapturno. Kiu ĉasas du leporo fiŝojn kaptas neniun. Kiu kaptas glavon pereos per ĝlavo. La atingo de mia brako ne estis sufiĉa por kapti la libron el la breto. La policisto iom taŭzis la kaptiton. Lasi sin kapti per lertaj vortoj. Leviĝi ĝis kapturna alto. Militkaptito. Preni, kapti iun ĉe la brako, ĉirkau la korpo. Preni, teni, kapti iun je (ĉe) la brako. Rigardi en kapturnan profundon (vertiĝo). Si falis kaj ekkaptis min per la manoj (= siaj), je la piedoj (= miaj).
    ami. animalo. atenta. batali. dolori. facila. . justico. kapo. kuri. leporo. mano. militaferoj. militi. paroli. preni.

    Iel rilatitaj:

    amx animalx atakx atentx batalx bestx dolorx facilx fiŝx gardx justicx justx kapx kroĉx kurx leporx manx militaferx militx muŝx parolx policx prenx retx sciurx tenx ĉasx ĉisterx