konfidi

*konfid/i (tr)

  1. (ark.) = fidi: senlime konfidi iun (Z); plene konfidante al la direktanto de la Komitato (Z); estas ankoraŭ demando, ĉu oni konfidos al viaj vizaĝoj! (Z); konfidi al tio, kion la praktiko montras (Z); konfidi al ies promesoj; en mia tuta domo li estas konfidato (Z); (abs) konfidu, sed vidu (Z); kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras.
  1. Plenkrede transdoni ion al ies fidela prizorgo: forveturante, la gepatroj konfidis la infanon al la vartistino (B); vi la gajnon de la veto konfidis ne al ĝusta mano (Z); konfidi leteron al vojaĝanto; konfidi al iu la regadon de provinco; konfidi semojn al la tero; la al mi konfiditan havon mi bone administris; se iu pekos, neante konfiditaĵon [...] (X).
    komisii.
  1. Lasi al ies diskreteco ion sekrete gardindan: konfidi sekreton al iu (Z); ŝi al neniu povis konfidi sian malĝojon (Z); konfidi al amiko siajn projektojn, esperojn, timojn; mi, la konfidatino de viaj junecaj revoj (Z); (analoge) se estus permesite al ŝi sin konfidi al li! (Z).
    konfidenco.
  • konfida
    Montranta konfidon: konfida sinteno, propono; akcepti lin amike kaj konfide (Z); tiam ni povos konfide transdoni la sorton de nia afero al (Z) [...] .
  • konfido
    Sento de tiu, kiu konfidas: akiri, ĝui, perdi ies konfidon; konfido naskas konfidon (Z); tro da konfido kondukas al perfido (Z); havi plenan konfidon al iu (Z); havi estimon kaj konfidon por iu (Z); kun konfido neniam rapidu (Z); de vi konfidon mi esperis (Z); mi en plena konfido nomis lin mia reprezentanto (Z); ĝi subfosus la tutan konfidon de la registaroj al nia afero (Z); oni ne devas havi tro multe da konfido al si mem (Z); postuli la konfidon de la parlamento.
  • konfidema
    Inklina al konfido.
  • konfidiga
    Vekanta konfidon: lia vizaĝo estis severa, sed tamen konfidiga (Z).
  • malkonfidi
    Ne esti certa pri ies honesteco aŭ kompetenteco.
  • malkonfido
    Sento de iu, kiu malkonfidas: kun bedaŭro mi vidas, ke la malkonfido kontraŭ la C.O. kreskas (Z); la nun proponatan broŝuron la leganto kredeble prenos en la manojn kun malkonfido (Z).

    konfidi


    Iel rilatitaj:

    amx deponx esperx kredx