glori

*glor/i (tr)

  1. Honori iun, disfamigante ties admirindajn meritojn: glori heroan agon, la bonfarojn de malriĉa virino; ni gloru la saĝulojn, ne la perfortulojn; virino, kiu timas la Eternulon, estos glorata (X); mi ĝojus, se min glorus la popolo, ke tion ĝuas aliaj pli ol mi (Z); sin glori (
    fieri, fanfaroni, vanta); kiu nenion valoras, plej multe sin gloras (Z); se mi gloros min mem, mia gloro estas nenio (N).
  1. [BIBLIO] Danki per laŭdoj: mi gloras la Reĝon de la ĉielo (X); glorata estu la Eternulo! (X).
  1. (io) (f) Diri ies laŭdojn: la famo multe gloris vin pro tio (Z); se eĉ falas li, la kanto lin gloras (Z); ŝiaj faroj ŝin gloros (X).
  • gloro
    1. La plej alta opinio kaj admiro de la plimulto pri ies genio, meritoj, virtoj: meriti (Z), akiri (Z) gloron; pensi pri la postmorta gloro (Z); gloro, ho suno de l' mortintoj!; flugi al la templo de la senmorta gloro (Z); la brilo de gloro (Z); prikanti ies gloron; oni ne pagas per gloro al sia tajloro (Z); glor' al vi! (Z); malpurigi la gloron de grandaj faroj (Z).

    RIM. Z. foje uzis 'gloro' en la simpla signifo de 'famo': bona gloro pli valoras ol oro (evi).
    1. [BIBLIO] Brilego de la Dia majesto: la gloro de la Eternulo aperis en nubo (X); ni ĝoju pro espero de la gloro de Dio (N); matene mi vidos la gloron de la Eternulo (X).
    1. Persono aŭ afero, kaŭzo de gloro: longe ho restu vi, gloro de la naci'! (Z); liaj kantoj estas la gloro de la lando (Z).
  • glora
    1. Posedanta gloron: glora poeto, sciencisto; la glora kaj mirinda mond' antikva (Z); tago glora en la kronikoj de Danujo (Z).
    1. Donanta gloron: glora venko, okazo, kanto, verko.
  • glore
    En glora maniero: glore morti; ne glore estas serĉi sian gloron (Z).
  • glorado
    Ago de gloranto: la glorado de la falintaj patriotoj.
  • gloraĵo
    Faro glora.
  • glorigi
    Esti la kaŭzo de la granda fameco, ĉiekonateco de iu aŭ io: la grandaj scienculoj glorigas sian naskiĝlandon; lia verko glorigas lin pli ol la laŭdoj.
  • gloriĝi
    Iĝi glora: mi gloriĝos per Faraono (X).
  • glorinda
    Inda je grandaj laŭdoj: la Eternulo estas granda kaj tre glorinda (X).
  • glorama
    Amanta kaj deziranta gloron por si.
  • gloramo
    Amo kaj deziro al gloro por si: tio montras mizeran gloramon de la aktoro (Z).
  • malglori
    Misfamigi; diskonigi la malbonan famon de iu aŭ io: malglori friponon; malvirtulo malhonoras kaj malgloras (Z).
  • malgloro
    La plej malalta opinio de la plimulto pri ies morala aŭ intelekta valoro: meriti malgloron; disanonci ies malgloron.
    homo, malhonoro.
  • senglora
    Sena je gloro: senglora morto.

    glorx


    Iel rilatitaj:

    amx apoteozx laŭdx modestx ĝojx