filo

*fil/o

Virseksa homido, rigardata rilate al la gepatroj: sentencoj de Salomono, filo de David (X); ho filo de mia ventro! (Z); ĉu ĉi tiu ne estas la filo de la ĉarpentisto? (N); (la parabolo pri) la erarinta (Z), la perdita filo (Z) (Luko, XV); la filo de homo (Z) (alnomo de la Mesio); kiu ŝparas sian vergon, tiu malamas sian filon (X); filo konfesis, patro forgesis (Z); baptofilo ( [VIDU] bapto).
  • fila
    Rilata al filo: fila amo, devo, respekto, heredaĵo.
  • fileto
    Karesa nomo de filo.
  • filigi
    Adopti kiel filon leĝe aŭ ne.
  • *filino
    Inseksa homido, rigardata rilate al la gepatroj: unu vidvino havis du filinojn (Z); se filino de pastro senhonoriĝis per malĉastado, oni forbruligu ŝin (X); kiam mortis ŝiaj gepatroj, Mordehaj prenis ŝin al si kiel filinon (X); kia patrino, tia filino (Z).
  • filineto
    Karesa nomo de filino.
  • *bofilo
    Nomo, per kiu gepatroj nomas la edzon de sia filino: ne valoras bofilo, kiam mortis filino (Z).
  • bofilino
    Nomo, per kiu gepatroj nomas la edzinon de sia filo: ĉar mi venis por kontraŭmeti bofilinon kontraŭ ŝian bopatrinon (N).
  • duonfilo
    Nomo, per kiu unu el la gepatroj nomas la filon naskitan al la alia en antaŭa edz (in)eco: Karolo estas mia duonfilo, ĉar mi estas la dua edzo de lia patrino (Z).
  • gefiloj
    La filo (j) kaj la filino(j).
  • prafilo
    La filo de la nepo, aŭ unu el ties posteularo.
  • senfilulo
    Viro ne havanta filon.
  • solfil (in)o
    Solinfano: ili ploros pri li kiel oni ploras pri solfilo (Z).
  • *baptofil (in)o
    [KRISTANISMO] La baptit (in)o rilate al sia baptopatro.

    filo


    Esprimoj


    Edzigi sian filon al riĉa fraŭlino.
    Homo, kiu havas la honoron esti mia filo.
    Kia patro, tia filo.
    La honorindeco de lia filo estis difektita de tiu akuzo. La patrino
    La sola filo, ilia espero por la estonteco.
    Neleĝa, eksteredzeca filo (= bastardo).
    Nia priplorinda filo.
    Pro la kulpoj de la patroj suferas (pagas) la filoj.
    Senheredigi maldankan, hontindan filon.
    Ŝi donis du filojn al la edzo.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    baptofil(in)o, bofilino, bofilo, duonfilo, fila, fileto, filigi, filineto, filino, gefiloj, prafilo, senfilulo, solfil(in)o

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    fila
    amo
    devo
    heredaĵo
    respekto

    adopti
    edzo
    familio
    filo de la ĉielo
    fraŭlo
    gepatroj
    heredi
    homido
    infano
    inseksa
    naski
    patr(in)o
    viro
    virseksa

    homo


    Iel rilatitaj:

    -id -in adoptx amx devx edzx familix fraŭlx heredx homx infanx kuzx naskx nepx nevx onklx patrinx patrx posteulx respektx seksx virx ĉielx