gusto

*gust/o

  1. Specifa sensaĵo, kiu estiĝas post ekscito de specifaj organoj de la buŝo per la kontakto de likvaj aŭ solveblaj substancoj: li ne povas toleri la guston de bulboj; ĉu havas guston la albumeno de ovo? (X); kion vi pensas pri la gusto de ĉi tiu supo?; la butero hodiaŭ havas rancan guston; akvo kun freŝa, sala, putra gusto; gusto el la grundo (pp vino); havi guston de barelo, de avelo; havi brulan guston; (f) fremda manĝo havas bonan guston (Z) ( [VIDU] envio).
    saporo [VIDU] gustoburĝonoj.
  1. Eco de la karaktero, kiu kaŭzas, ke homo trovas plaĉon aŭ malplaĉon en iu aŭ io; karakterizata ŝatmaniero: knaba gusto kun forto daŭras ĝis la morto (Z); kiom da homoj, tiom da gustoj (Z); ĉiu havas sian propran guston (Z); pri gustoj oni disputi ne devas (Z); gustoj naciaj (Z), personaj (Z); tio estas demando de gusto (Z); afero de gusto (Z); tute ĝuste laŭ lia gusto (Z); Kristino al li plaĉis kaj ŝi ĝin trovis laŭ sia gusto (Z).
    emo, inklino.
  1. Sagaca kaj ĝusta senco pri la kvalitoj kaj mankoj de arta verko: pentraĵoj, kiujn povis elekti nur homo kun gusto (Z); por tio (juvelarto) oni bezonas bonan guston (Z); ŝi vestas sin kun gusto; tio estas eraro de gusto; oni povas distingi la guston naturan kaj la guston akiritan; aĉgusta ĉapelo; rimarko de duba gusto.
  1. Maniero, stilo de artverko: peco en la gusto de Vermeer, de Watteau; pentraĵo en la gusto de la 18a jc.
  • gusti (ntr)
    1. (io) Kaŭzi agrablan aŭ malagrablan sensaĵon sur la lango kaj palato: tiu manĝaĵo bone, brule, acide gustas; tiu vino gustas je korko, korkon; (f) tio gustas pri iom pli (tiel plaĉas, ke oni dezirus pli).
    1. (io) (f) Esti agrabla aŭ malagrabla, kaŭzi plaĉon aŭ malplaĉon: post longa laboro bone gustas la dormo.
  • gustigi
    1. [KUIRARTO] Havigi guston al io: kuirado kun tre malmulte da akvo pligustigas la legomojn; saŭco gustigas fiŝon; malsato plej bone gustigas la manĝon (Z).
      spici.
    1. (f) Fari agrabla: tiu provo gustigis al li la sportojn.
  • gustigaĵo
    Substanco, kiu, aldonita en malgranda kvanto, havigas specialan guston.
    ingredienco.
  • *gustumi (tr)
    1. Percepti per la gustosenso: ĉe forta nazkataro oni nenion plu gustumas; englutu ne gustumante!
    1. Ekpreni malgrandan kvanton da io, por sperti ties guston: mi gustumis per la pinto de la bastono iom da mielo (X); li gustumis ĝin kaj ne volis trinki (N); gustumi saŭcon (por eventuale aldoni ion); la frato gustumadis ĉion, kio troviĝis en la plado (Z) (por certigi, ke ne enestas veneno).
    1. ŝati, ĝui, sperti la guston de io: la homoj kaj la brutoj, la bovoj kaj la ŝafoj gustumu nenion, ili ne paŝtiĝu kaj ne trinku akvon (X); neniu el tiuj invititoj gustumos mian vespermanĝon (N); malpaco estas ĉe tiuj, kiuj venas por gustumi aroman trinkaĵon (X); kiam ŝi unu fojon gustumis inkon, ŝi fariĝis soifa je ĝi (Z); (f) gustumi la plezuron aŭdi dolĉajn vortojn (Z); vi volis gustumi nobelecon (Z); inter la ĉi tie starantaj estas tiuj, kiuj neniel gustumos morton (N).
  • gustumo
    Unuopa ago de tiu, kiu gustumas.
  • gustumado
    1. Tiu el la kvin klasikaj sensoj, per kiu ni perceptas la gustojn: havi delikatan, mishardigitan gustumadon. SIN. gustosenso.
    1. Agado de tiu, kiu gustumas: aparta tablo por la gustumado de la vinspecoj.
  • gustumisto
    Spertulo, komisiita por ekprovi la guston kaj kvaliton de gastronomiaĵoj: vingustumisto.
  • gustohava
    (io) Havanta apartan guston.
  • gustoplena
    1. (io) Konforma al la bona gusto: kiaj gustoplenaj ringoj! (Z); vestoj kudritaj gustoplene (Z).
    1. (iu) Posedanta bonan guston: gustoplena domaranĝisto, kritikisto.
  • gustosena
    Ne posedanta bonan guston (f).
  • gustosenso
    Gustumado.
  • antaŭgusto
    Unua impreso, bona aŭ malbona, kiun donas la ideo de estontaĵo: donu al mi antaŭguston de tiu feliĉo! (Z).
  • misgusta
    1. Montranta malbonan guston 3.
    1. Havanta malbonan guston 4.
  • postgusto
    Malagrabla gusto, kiun lasas manĝo aŭ trinko; tiu kuracilo havas terebintan postguston.
  • sengusta
    1. (io) Indiferenta por la lango kaj la palato: sengusta pano; nitrogeno estas senodora kaj sengusta gaso; ĉu oni manĝas sengustaĵon sen salo? (X).
    1. (io) Ne interesanta la spiriton; senkaraktera: sengusta ludo de marionetoj (Z); sengusta ŝerco, anekdoto, epigramo.
    1. (iu) Ne posedanta estetikan guston: sengusta farbisto, sinjorinoj vestitaj senguste (Z).
  • sengustigi
    (io) Perdi sian guston.
  • barelgusti
    (pp vino) Havi guston de ligno.
  • *bongusta
    1. Agrabla por la lango kaj la palato: ĉu bongusta? (Z); bongusta peco longe ne atendas (Z); frukto malpermesita estas plej bongusta (Z); bongusta pano (Z), brando (Z), ovaĵo (Z); plej bonguste vaporis rostita ansero (Z).
    1. Gustoplena 1: subteniloj tre bonguste aranĝitaj (Z); bonguste aranĝita saloneto (Z); sinjorinoj vestitaj bonguste (Z).
  • bongusto
    1. (de io) Agrabla gusto.
    1. (de iu) Bona gusto: inter la objektoj, el kiuj ĉiu estis majstraĵo de industrio kaj de bongusto (Z).
  • bongustigi
    Havigi al io bonan guston: por kapti ezokon, bongustigu la hokon (Z).
  • brulgusta
    Havanta la guston de io, kio estis tro forte elmetita al la fajro.
  • malbongusta
    Havanta malbonan guston (pf): sanigaĵo malbongusta, sed efiko plej ĝusta (Z); sprit' en tempo malĝusta estas tre malbongusta (Z).
  • marĉogusta
    Havanta iom la guston de ŝlimo, pp fiŝo.
  • subtilgusta
    ĝuanta delikatan guston: subtilgustaj legantoj (Z).
  • vingustumisto
    Profesia spertulo, komisiita elprovi la guston kaj valoron de la vinoj: bona vingustumisto rekonas la regionon je la unua gustumo, la grundon je la dua kaj la rikoltjaron je la tria.

    gusto


    Iel rilatitaj:

    adstringx agrablx ajlx ambrozix amx antaŭ burĝonx flarx fruktx gustumx kuirx langx legomx likvx manĝx plenx restoracix sensx spicaĵx spicx vestx viandx vinx