kolego

*koleg/o

  1. ĉiu el tiuj, kiuj plenumas unu saman oficon aŭ profesion, rigardata rilate al la aliaj: kuracisto ŝatata de siaj kolegoj; la dekano kun siaj kolegoj; la kolegoj en la ministerio; rigardu viajn koleginojn el la laborejo de sinjorino S. (Z); (f) ne estas piediranto kolego al rajdanto (Z).
  1. ĉiu el la anoj de unu sama societo, rilate al la alia: mia kolego en la Akademio; kolego de klubo.
  1. (ark.) Kunulo, kamarado: kolego de vojo (Z); kiaj kolegoj, tiaj kutimoj (Z); viaj estroj estas perfiduloj kaj kolegoj de ŝtelistoj (X); post ŝi estas kondukataj knabinoj, ŝiaj koleginoj (X).
  • kolega
    Rilata al kolego (j): kolega rondeto (Z).
  • kolegaro
    1. Aro da samprofesiuloj, samtitolanoj: sciencista kolegaro, medicina kolegaro.
      kompanio, kolegio.
    1. Kunularo: nia diligenta kolegaro (Z).
  • kolegara
    Konsistanta el, rilata al kolegaro: kolegara regado.
  • kolegeco
    Kuniga rilato inter kolegoj.
    kamaradeco.

    kolegx


    Iel rilatitaj:

    amx kun