rigardi

*rigard/i (tr)

  1. Uzi sian vidsenson en iu direkto: viaj okuloj rigardu rekte (X); ne rigardu malantaŭen (X); rigardu de la loko, sur kiu vi nun estas, norden kaj suden (X); mi rigardis tra fenestro de mia domo (X); li rigardis trans la lagon al la monteto kontraŭe (Z); ŝi rigardis eksteren, supren al la brilanta stelo (Z); li longe rigardis al ŝi en la vizaĝon; ni rigardis sur la maron, sur la multajn ŝipojn kaj transen al la sveda bordo (Z); rigardu en la pasporto! (Z); (f) tra la pordo rigardis internen la stelplena ĉielo (B).
  1. Fiksi la okulojn al iu objekto: kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon (Z); mi longe rigardis la vojon, sed mi vidis neniun, ĉar estis tro mallume (B); per senmovaj okuloj ŝi rigardis la tremetantan brilon de la flamo (Z); turniĝu, Sulamit, ke ni rigardu vin! (X); per la vitrecaj okuloj (la kadavro) rigardis la stelplenan ĉielon (Z).
  1. Elmontri al iu per siaj okuloj ian senton: Marta rigardis la parolantinon kun miro (Z); malŝate rigardi iun de alte (Z); (abs) bluaj okuloj, kiuj rigardis serene (Z); rigardi malafable (Z).
  1. Esplori per la vidsenso, por informiĝi: mi rigardu, ĉu la vinbertrunko jam burĝonis (X); rigardu mem, ĉu ĝi ne estas via portreto (Z); kiam vi disiĝos, por manĝi kun reganto, rigardu bone, kio estas antaŭ vi (X); rigardu, pro kio estas la bruo (Z); komercisto estas ĉasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas (Z); (f) unu generalo volis rigardi, kiel oni nutras la soldatojn; rigardu, ke vi iom rapidu! (Z); (abs) rigardi per ambaŭ okuloj (Z) (tre atente).
  1. Konsideri 1: ĉion rigardi tra sia persona vitro (Z); ni rigardas la vivon kaj la aferojn de supre (Z) (senpartie); ĵaluza edzo rigardas nenian kompenson (X).
  1. Atribui enmense ian econ al iu aŭ io: mi tiam mem rigardis lin kiel frenezulon (Z); liaj bofiloj rigardis lin kiel ŝercanton (X); ili rigardas sin kiel plej kompetentajn en la afero (Z); ili rigardas la ideon de lingvo internacia kiel sensencan infanan fantazion (Z); eĉ malsaĝulo, se li silentas, estas rigardata kiel saĝulo (Z); la teoria vidpunkto en E. neniam povas esti rigardata kiel erara (Z); rigardu ĝiajn fruktojn kvazaŭ ne cirkumciditaj (X); oni ne povas rigardi neekzistantaj tiujn faktojn.
    konsideri, preni, trovi.
  1. Esti turnita en iu direkto: la vilaĝo trans la lagon rigardas al la mondvojo (Z); fenestro rigardanta al la korto (Z); tien el ĉiu el la du domoj rigardis fenestro (Z).
  • rigardo
    1. Ago de tiu, kiu rigardas: ĵeti rigardon al iu (Z), sur iun (Z), al io (Z); ŝi akompanis ilin per sia rigardo (Z); en la daŭro de unu rigardo.
    1. Maniero, kiel iu rigardas: lia rigardo estis tiel penetranta (Z); ili ĵetis kaŝitajn rigardojn sur la junajn cikoniojn (Z); kiel multeparola estis lia rigardo! (Z); ŝi fiksis scivolan rigardon sur la vizaĝo de M. (Z); ŝi iris, kun rigardo direktita al la tero (Z); li sidis kun senpensa rigardo (Z); la senparola rigardo mia ĉiam estis akra riproĉo por ŝi (Z); (f) de rigardo tro alta malsaniĝas okulo (Z).
    1. Esploro per la okuloj: (f) ĉe la rigardo, kiom fari restas (Z).
  • rigardaĉi
    Stulte rigardi: ho, kiel ĉiuj min rigardaĉas! (Z); rigardaĉi kiel bovino (Z).
  • rigardadi
    Longe, daŭre rigardi: per (Z), kun malsekaj okuloj ŝi rigardadis [...] (Z); ili reciproke rigardadis sin kun miro (Z); la rajto rigardadi E-on nur de ĝia flanko praktika (Z).
  • rigardado
    1. Ago de tiu, kiu longe rigardas.
      kontempli.
    1. Skopofilio (AZ).
  • rigardanto
    Spektanto.
  • rigardejo
    Alta loko, de kiu oni povas rigardi vastan belan pejzaĝon.
  • rigardema
    Inklina rigardi pro scivolo: rigardema maljuna vidvino.
  • rigardilo
    1. [ARKITEKTURO] Aperturo, aranĝita en kondukilo por ebligi ĝian esploron.
    1. [TEKNIKOJ] Metala peceto, borita de truo, tra kiu oni rigardas por vidi aŭ celi.
    1. [GEODEZIO] Metala peceto kun mallarĝa fendo, ofte provizita per streĉita fadeno, kaj muntita sur alidado, por ebligi precizan celadon de linioj en la tereno.
  • rigardulo (AZ)
    Homo, kiu voluptocele ŝatas rigardi erotikajn vidaĵojn aŭ agojn.
    skopofilio.
  • ĉirkaŭrigardi
    Rigardi al ĉiu flanko: ĉirkaŭrigardi ĉevalon, antaŭ ol ĝin aĉeti; iru ĉirkaŭ ĉion kaj ĉirkaŭrigardu ĝin (X).
  • ekrigardi
    Turni la okulojn al: ili bezonis nur mafermi la okulojn kaj ekrigardi! (Z); ŝi ekrigardis supren, kaj apud ŝi staris homo (Z); unu ekrigardo el ŝiaj okuloj ilin forpelis (Z).
  • elrigardi
    1. Rigardi el iu loko: malantaŭ la fenestroj malaperis la homaj kapoj, kiuj ĝis nun scivole elrigardis sur la korton (Z); el ĉiu faldo de ŝia jupo elrigardis bufo (Z); de monta pinto la aglo elrigardas por si manĝaĵon (X).
    1. (ntr) (ark.) Aspekti: kiel belege la vestoj elrigardis! (Z).
  • enrigardi
    Rigardi internen de: ili enrigardis tra la fenestroj en la preĝejon (Z); malriĉa knabo enrigardis tra la fendo (Z); mi enrigardadis en pladojn kaj potojn (Z).
  • interrigardi (ntr)
    Rigardi unu la alian.
  • pririgardi
    1. Atente, detale rigardi: la pasantoj povis bone pririgardi la elmetitajn komercaĵojn (Z); ni pririgardis la malnovajn surskribojn (Z); ŝi klinis unu el la branĉoj, por povi bone pririgardi la floraĵojn (Z); kun li ni pririgardis la preĝejon kun la tombo de Absalon (Z).
    1. (f) Zorge kontroli la staton, iradon de la aferoj: la admiralo estis sendita, por pririgardi la novan ŝipon (Z); la herbotero (gazono) estis tiel pura, kvazaŭ matene kaj vespere oni pririgardus ĉiun apartan herbeton (Z); la bierfarejo ĝuste en tiu tago estis pririgardata de la avino (Z).
      inspekti, revizoro.
  • rerigardi
    1. Duafoje, denove rigardi.
    1. Retrorigardi.
  • retrorigardi
    Rigardi malantaŭ si: retrorigarda tempo (la tempo kiam la lumo, nun observata sur Tero, estis emisiita).
  • subrigardi
    Ruze, hipokrite rigardi: subrigardas malvirtulo virtulon kaj celas mortigi lin (Z).
  • superrigardi
    Kontroli (ekz. laboron) sendetale.
  • trarigardi
    Rigardi de la komenco ĝis la fino: trarigardi libron (B); (f) la turmentata animo trarigardis spirite ĉiujn agojn de sia tera vivo (Z).
  • esplorrigardi
    Atente rigardi por informiĝi aŭ informi aliajn: li serioze esplorrigardis la uringlason (Z); ili venis al la valo Eŝkol kaj esplorrigardis ĝin (X).
  • flankrigardo
    Rigardo oblikva, ofte malŝata: ĝi ĵetis flankrigardon al trunketo de brasiko, kiu kuŝis apude (Z).
  • flugrigarde
    Rapide preterpase rigardante.
  • kaŝrigardi
    Sin kaŝante, ŝtele rigardi.
  • mondrigardo
    Psika bildo, kiun individuo faras al si pri la universo: la nombro de la homoj, kiuj en la maljuneco sincere ŝanĝas sian mondrigardon [...] (Z).
  • suprenrigardi
    Levi la rigardon al: ŝi suprenrigardis al la ĉielo (Z).

    rigardi


    Esprimoj

    Alforĝi al si la rigardojn.
    Deturni de iu la rigardon.
    Haltigi sian rigardon sur ies vizaĝo.
    Havi panoraman vidon de la regiono, ĝis vidlimo, ĝis kie la rigardo atingas, povas atingi ; pli malproksime ol oni povas atingi per la rigardo.
    Kroĉi sian rigardon sur iun.
    Laŭ la unua rigardo, tio ŝajnas al mi ĝusta.
    Malŝate rigardi iun de alte.
    Mezuri per unu rigardo.
    Rigardi ĉion tra persona vitro.
    Sendi al iu akran rigardon.
    Sinforgese glui la rigardon sur iun.
    Ĵeti la rigardon ĉirkaŭen.
    Ĵeti supraĵan rigardon sur ion.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    ekrigardi,elrigardi,enrigardi,esplorrigardi,flankrigardo,flugrigarde,interrigardi,kaŝrigardi,mondrigardo,pririgardi,rerigardi,retrorigardi,rigardadi,rigardado,rigardanto,rigardaĉi,rigardejo,rigardema,rigardi,rigardilo,rigardo,rigardsorĉi,rigardulo,subrigardi,superrigardi,suprenrigardi,trarigardi,ĉirkaŭrigardi

    El la malnova greka: σκοπεω (mi rigardas), σκεπτομαι (rigardi)

    aspekti, aŭspicio, baroskopo, ekspekto, episkopo, inspekti, inspektoro, mikroskopo, periskopo, perspektivo, prospektivo, prospekto, prospektoro, respektiva, respekto, skeptika, skopo(sufikso), skopofilio, speciala, specifi, specimeno, speco, spegulo, spektaklo, spektatoro, spekti, spektogramo, spektro, spekulacii, spekulario, spekulativa, spekuli, spico, spiono, spite, suspekti, teleskopo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    rigardo
    aperi
    atente rigardi
    binoklo
    blinda
    diskrete rigardi
    okulvitroj
    strabi
    vidi

    okulo
    optiko.
    teleskopo

    Ankaŭ vidu:


    Iel rilatitaj:

    -skop admirx afablx aglx akrx altanx amx aperx aspektx atentx aŭspicix baziliskx binoklx blindx dankx diskretx ekspektx elokventx episkopx flugx fulmx hipokritx indignx inspektorx inspektx karesx klarx kolorx konsiderx korx mikroskopx oblikvx okulx optikx parolx penetrx pensx periskopx personx perspektivx preter proksimx prospektivx prospektorx prospektx regionx respektivx respektx riproĉx scix signifx skeptikx skopofilix skopx specialx specifx specimenx specx spegulx spektaklx spektatorx spektrx spektx spekulacix spekularix spekulativx spekulx spicx spionx spitx strabx suspektx teleskopx vakx varmx vidpunktx vidx