suferi

*sufer/i

  • I- (ntr)
    1. Senti, elporti fizikan doloron: kapo pekas, piedoj suferas (Z); eĉ muŝon li ne povas vidi suferi; mi suferas juste (Z); mi per vi nun duoble suferas (Z); respondi pli frue mi ne povis, ĉar mi estis iom suferanta (Z); (speciale, pp la Pasiono) Jesuo ekster la pordego suferis (N); Kristo ankaŭ suferis pro ni (N).
    1. Troviĝi en malagrabla, ĝena, turmenta stato pro ia kaŭzo: suferi de la varmo (Z), de la suno (Z); la popolo suferis pro manko de akvo; suferi de la malpureco de la loĝejo; li multe suferis pro siaj opinioj; multe ni devis suferi de tiu malvasta pseŭdo-patriotismo (Z); kiu el vi iom suferas de tio, ke mi faras tradukojn por la Revuo? (Z); (analoge) suferi de soifo (Z), je ftizo; (f) junuloj ofte tro suferas je absoluta manko de singardo (Z); ni estas nur homoj kaj suferas je homaj difektoj.
    1. Esti trafita de difekto, damaĝo; malprosperi: nia komerco tre suferas de tia situacio; suferi de krizo; la internaciaj interrilatoj suferas pro la multeco de lingvoj; la E-a literaturo longatempe suferis pro la praktikismo de la gvidantoj de la movado; de tio via reputacio povas suferi.
  • II- (tr)
  • 4 Elporti, dolore sperti: suferi mil turmentojn; suferi malsaton (Z); ni ambaŭ suferas la saman malsanon (Z); vidu, kion mi suferas de miaj malamikoj (Z); suferi grandajn perdojn (Z), atakojn (Z), malestimon (Z), ĉiujn kapricojn de la sorto (Z), tiranecon; la popolo suferas grandan mizeron, pezan premadon; ankaŭ diablo tondron suferos (Z); (f) kion suferas la E-a afero de mia pure persona kontrakto? (Z); la lingvo mem nenion de tio suferus (Z).
    1. Ricevi la efikon de ago, esti trafita de okazaĵo: post verboj havantaj sencon aktivan la akuzativo montras la suferanton de la faro (Z); tiu regulo ne suferas esceptojn; la konferenco suferis interrompon (estis interrompita).
  • sufero
    Sento de tiu, kiu suferas: mieno lia montris pli suferon, sed ne koleron (Z); pro tio venis sur nin ĉi tiu sufero (X); propra sufero, plej granda sur tero (Z); kiu diras la veron, havas suferon (Z); elporti tiom da feliĉoj kaj tiom da suferoj mi ne povas (Z); transiro de suferoj al ĝojo (Z); li sentis suferon je spirado.
  • suferado
    Stato de iu suferanta: ŝi diris en dolora suferado (Z); ni vidis la suferadon de lia animo, sed ni ne aŭskultis (X); se estus metita en la pesilon mia suferado (X); en mia koro loĝas pli da suferado pro vi, ol kiom mi mem povus pensi (Z).
  • suferego
    Tre granda sufero: suferego atakis lin, kiel ĉe naskantino (Z).
  • sufereti (ntr)
    Iom suferi: ŝi restis daŭre suferetanta (Z).
  • suferigi
    1. Fari, ke iu suferu: tranĉi al si la piedojn kaj sin suferigi (Z); la varmego lin tre suferigis (Z); (f) tertremo multe suferigis la insulon.
    1. Fari, ke iu, io spertu ion malbonan: li suferigis grandajn perdojn al siaj samsocietanoj; tiu malfruiĝo suferigis al la ŝipo la aŭtunajn ŝtormojn.
  • suferiga
    Tia, ke de ĝi oni suferas: tio estis malfacila, suferiga tago (Z).
  • suferinto
    Tiu, kiu suferis: nur suferinto ŝatas feliĉon (Z); suferinto pli valoras ol lerninto (Z).
    viktimo.
  • sensufera
    Tia, ke ĝi ne sentigas suferon: sensufera operacio.
  • trasuferi (tr)
    Suferi de la komenco ĝis la fino: granda ŝipo, kiu dum la nokto trasuferis la malbonan veteron (Z).


    aflikti. agaci. agonii. bedaŭri. cikatro. ĉagreni. deliri. dolori. domaĝo. enui. funebro. ĝemi. ĝibo. infekti. juki. kalo. kompati. konsoli. konsterni. kontuzi. kripla. lamenti. lami. larmo. plendi. plori. raŭka. singulti. stertoro. suferi. sufoki. sveni. ŝveli tedi. tikli. turmenti. vomi. vundi.
    epidemio. farmakopeo. koleri. kuraci. malfeliĉa. malsana. malsata medicino. plezuro. psikologio. riĉa. sata. suferi. ŝerci. timo

    Iel rilatitaj:

    -it afliktx agonix amx bedaŭrx bezonx bonx danĝerx deprimx domaĝx eltenx epidemix facilx farmakopex feliĉx karakterx kolerx kompatx kondutx korx kuracx larmx malfeliĉx malsanx mankx manĝx medicinx pagx plendx plezurx psikologix ricevx riĉx sanx satx suferx timx venĝx vundx ŝercx