abomeni


  1. Mal amegi pro fizike naŭzaj ecoj: abomeni odoron, ostrojn; abomeni trinki akvon.
  1. Malamegi pro morale tre mal plaĉaj ecoj: oni perfidon prenas, sed perfidulon abomenas (Z); ne abomenu Edomidon, ĉar li estas via frato (X); abomenato de la popoloj (X); (f) ĉu ĝi posedis tiun fierecon, kiu abomenas timon? (Z).
  • abomeninda
  • Inda je abomeno; tiel fia, ke oni devas ĝin abomeni: lepro kovris mian korpon per abomeninda ŝelo (Z); sur la flugiloj de la sanktejo estos abomeninda dezerteco (X); mia projekto de reformoj, kiun mi mem trovas nun terure abomeninda (Z); vi abomenindigis vian belecon (X
  • abomeno
    Forta antipatio, kaŭzata de tre malagrablaj aŭ mal noblaj ecoj de objekto, persono aŭ ago: abomeno de iu pri io; senti abomenon al iu; ŝi sentis eĉ ian abomenon kontraŭ manĝado (Z); se okazas al mi ekvidi ekzemple ian karoan reĝon, tiam atakas min tia abomeno, ke mi simple kraĉas! (Z).
  • abomena
    Tia, ke ĝi, li, ŝi kaŭzas abomenon: kia abomena urbeto! (Z); neniu kreaĵo estas por mi tiel abomena, kiel araneo k maljuna virino (Z).
  • abomenaĵo
    Io abomena: ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton (Z).
  • abomenigi
    Fari ion abomena: se oni pensas abomenigi al vi nian aferon k ĝiajn laborantojn [...] (Z).


  • antipatio. forigi. inciti. indigni. indulgi. insulti. koleri. kompati. malamegi. malplaĉegi. minaci. naŭzi. pacienco. pardoni. paŭti. provoki. spiti. ŝoki. toleri. venĝi. timi, ami
    preferi. ŝati.

    Iel rilatitaj:

    adorx amx antipatix incitx indignx indulgx insultx karakterx kolerx kompatx minacx naŭzx noblx paciencx pardonx paŭtx plaĉx preferx provokx spitx timx tolerx venĝx ŝatx ŝokx