indulgi

*indulg/i (tr)

  1. Ne severe trakti ies kulpon aŭ pekon, ne severe agi kontraŭ iu erarinta: furiozas la ĵaluzo de la edzo kaj li ne indulgas en la tempo de la venĝo (X); forta kolero devas esti punata, ĉar se vi ĝin indulgos, ĝi fariĝos ankoraŭ pli granda (Z); se malvirtulo estas indulgata, li ne lernas justecon (X); Dio indulgu min, pekulon!
    kompati, pardoni.
  1. Ne ofendi; montri simpatian respekton al iu, domaĝi: oni devas indulgi la orelojn de la infanoj (B); la kalumnio indulgos eble nian puran nomon (Z); li ne indulgos vian rangon nek oficon (Z).
    ŝpari.
  1. [BIBLIO] Lasi plu vivi: Saul indulgis Agagon kaj la plej bonajn ŝafojn, kaj ne volis ekstermi ilin (X); Medoj per pafarkoj mortigas junulojn, infanojn ne indulgas ilia okulo (X); Tiu, kiu ne indulgis Sian propran Filon, sed fordonis lin por ni ĉiuj (N).
  • indulgo
    1. Malsevereco, pardonemo: peti indulgon de la juĝistoj; fidi ies indulgon.
    1. Respekta konsidero, modereco kontraŭ iu aŭ io: havi indulgon kontraŭ malsanulo; oni devas lernigi la infanojn montri indulgon al la maljunuloj.
  • indulga
    Montranta indulgon: indulga al, por iu, pri io.
  • indulgema
    Inklina al indulgo: Dio indulgema, kompatema (X).
    komprenema, malsevera.
  • indulginda
    Meritanta indulgon: indulginda kaprico.
  • senindulga
    Montranta nenian indulgon: senindulga kondamno, sinteno; senindulga patro.
    fera, rigida, rigora, malmola.

    indulgi


    Iel rilatitaj:

    abomenx amx barbarx bonx bruskx ferx flatx korx patrx tiranx