ĝentila

*ĝentil/a

Obeanta la regulojn de la socia deco; observanta la bonajn manierojn: vi estas ĝentila knabo (Z); vi tute ne estas ĝentila (Z); ambaŭ lingvoj estas tiel ĝentilaj, ke ili diras vi eĉ al bestoj kaj objektoj (Z); tiuj personoj eniris en la komitaton nor per ia ĝentila vorto, kiun ili donis (Z); per vorto ĝentila ĉio fariĝas facila (Z); ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero (Z).
afabla, korteza.
  • *ĝentile
    En ĝentila maniero: kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile (Z); li ĝentile salutis min (Z).
  • ĝentilaĵo
    Ago, vortoj ĝentilaj.
  • *ĝentileco
    Eco de iu, io ĝentila: vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu juna knabino (Z); en tiaj okazoj oni simple pro ĝentileco skribas grandan literon (Z); pronomo de ĝentileco ŝajnas ridinde ceremonia (Z); ĝentileco neniom kostas kaj multon aĉetas.
  • ĝentilulo
    Persono rimarkinda pro sia ĝentileco.
  • malĝentila
    Ofenda pro krudeco de la parolo aŭ ago: malĝentila kaj fiera knabino (Z).
  • *malĝentile
    En malĝentila maniero: ŝi respondis malĝentile (Z).
  • *malĝentilul (in)o
    Malĝentila homo: la malĝentilulino (Z).
    aroganta, brutala, bruska, malafabla, maldelikata.
  • *neĝentila
    Ne sufiĉe ĝentila: sinjoroj, vi estas neĝentilaj (Z).


    Ce tro ĝentila ekstero mankas sincereco. La leĝoj de ĝentileco.
    adiaŭ. afabla. Akcepti iun, esti akceptita : afable, froste, varme, gastame, senceremonie, kun etenditaj brakoj. Akceptu mian funebran saluton. Al homo pekinta senintence Dio facile pardonas. Balbuti pardonon. bonan tagon (matenon, vesperon). bonvolu.. Ĉu Via duka moŝto bonvolis ŝerci?. Danki pro la speciala afableco, via komplezo. danki. dankon !. Distordita prezento de la faktoj. Erara prezento de io. Estas al mi agrable vin saluti. estis konvenite ke. Fi! Kia malkonvena esprimo. Fila amo, devo, respekto. Filmo prezentata en ekskluziveco, permesata nur al adoltoj. gratuli. ĝi prezentas sin sub favora aŭspicio. ĝis revido !. Havu la afablecon -i. je via dispono. Kiu ripetas abunde, lernas plej funde. kodoprezento. komplimento. konvena por. konvencia. konvencio. konvene regali. La afero prezentas malfacilaĵojn, kelkajn avantaĝojn. Li ne esperu pardonon. Mi pardonas kondiĉe, ke vi neniam plu kulpu tiun kulpon. mi petas !. Mi petas pardonon pro. Mi petas reaboni. Mi petas vin. ne dankinde !. Ne respekti prioritaton. Ni gratulas vin okaze de. Noble pardoni ofendon. Novjara saluto. pardonpeti. pardonu. Permesu, ke mi prezentu al vi mian amikon X. Prezenti al iu sian respektegon. prezentprovi. Profunda saluto. Puga prezentiĝo. Respondi ŝipon (per salvo, resaluto). saluti. salutnomo. saluton !. Skui ies manon (por vigle saluti). Tio konvenas kiel botoj sur manĝotabloj.
    adiaŭ. admoni. akcepti. amiko. ami. aserti. aŭskulti. bona. danki. demandi. insulti. karaktero. malamiko. mensogi. mieno. nobelo. opinii. pardoni. preferi. respondi. riproĉi. saluti. ŝerci. vero.

    Iel rilatitaj:

    adiaŭ admonx afablx akceptx amikx amx asertx aŭskultx bonx bruskx dankx decx demandx edukx facilx honestx insultx karakterx malamikx matenx mensogx mienx nobelx opinix pardonx permesx preferx prezentx respondx riproĉx salutx satx sincerx varmx verx vi viglx ŝercx