vendi

*vend/i (tr)

  1. Cedi la proprieton de objekto, besto aŭ sklavo kontraŭ difinita prezo: antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon (Z); vendu viajn posedaĵojn kaj donu al malriĉuloj (N); vendi ĉapelon por dek frankoj (B); hundidoj por vendi po cent kronoj!; ili vendis Jozefon al la Iŝmaelidoj por dudek arĝentaj moneroj (X); ili vendas virtulon pro arĝento kaj malriĉulon pro paro da ŝuoj (X); por ke la gazeto povu esti vendata pro du spesdekoj ĉe ĉiu stratangulo (Z); volu skribi al mi, ĉu la broŝuro estas vendata aparte (Z); Jozefo estis vendita de siaj fratoj (Z); vendi kontante, kredite; vendi pogrande (Z), pomalgrande; (f) kare vendi sian vivon (mortigi multajn antaŭ sia mono).
  1. Teni stokon da artikloj por la klientoj: ĉu vi vendas kandelojn?; tiu magazeno vendas nur silkaĵojn.
    brokanti, kolporti, marĉandi.
  1. Oferi kontraŭ mono aŭ alispeca profito tion, kio havas moralan valoron: hebreo scias, ke liaj nepoj, se ili ne volas vendi sian konsciencon, restos hebreoj (Z); vendi la juĝadon, sian honoron; ŝi vendis sin al la princo. [VIDU] prostitui, simonio.
  1. Perfidi pro mono: vendi siajn komplicojn, sian patrujon; vi vendis vian popolon por nenio (X).
  • vendo
    Ago de iu, kiu vendas: sen mensoga rekomendo ne iros la vendo (Z); elmeti ion por vendo; plenumi vendon; kontanta, kredita vendo.
    negoco.
  • venda
    Rilata al vendo: la venda valoro, prezo de io; vende proponi ion.
  • vendado
    Komerca agado de tiu, kiu tenas stokon da artikloj por la klientoj: personoj, kiuj okupiĝas pri vendado de komercaĵoj (Z); ŝi rigardis la manipuladon de vendado kaj aĉetado (Z); la vendado de tiu artiklo estas deficita, malfacila, profitodona.
  • vendanto
    Tiu, kiu okaze ion vendas: k Jesuo eniris en la templon kaj elpelis ĉiujn vendantojn kaj aĉetantojn (N).
  • vendejo
    Loko, en kiu oni vendadas ion.
    butiko, bazaro, foiro.
  • vendiĝi
    Iĝi vendita aŭ vendata: kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas profite (Z); tiu modelo tre rapide vendiĝas.
  • vendist (in)o
    Tiu, kiu metie vendadas: se vendisto ne mensogas, li aĉetanton ne allogas (Z); tio estis vaganta vendisto (Z); la ĉokolada vendistino.
    komizo.
  • ĉiovendejo
    Granda magazeno, en kiu oni povas aĉeti ĉiaspecajn artiklojn.
  • disvendi, elvendi
    Vendi ĝis la lasta specimeno: se iu mia verko estas disvendita, H. devas pretigi novan eldonon de ĝi (Z); mi disvendis ĉion por plej bagatelaj prezoj (Z); la tuta stoko estas jam elvendita.
    elĉerpi.
  • forvendi
    Sin malembarasi je io per vendo: forvendi malnovajn vestojn, meblojn.
  • nevendebla
    Tia, ke ĝi ne povas esti vendata pro iaj juraj malfaciloj, aŭ pro ĝia malbona stato aŭ neuzebleco: nevendebla hereda bieno; la nevendeblaĵoj de malnova butiko.
  • revendi
    Vendi tion, kion oni aĉetis: la regulo estas aĉeti, kiam malkare, kaj revendi, kiam kare; komerco de revendado de aŭtomobiloj; bazara revendisto de vestoj.
  • amvendistino
    Virino, kiu amoras pro profito.
    prostituitino, publikulino, putino, stratulino.
  • farbovendejo
    Butiko, kie oni vendas farbojn.
  • florvendejo
    Butiko, kie oni vendas florojn.
  • florvendisto
    Tiu, kiu vendas florojn.
  • fruktovendisto
    Tiu, kiu vendas fruktojn.
  • legomvendisto
    Tiu, kiu vendas legomojn.
  • librovendado
    Negoco pri libroj.
  • meblovendisto
    Tiu, kiu vendas meblojn.

    vendi


    Esprimoj

    Antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon.
    Gazeto vendata ĉe ĉiu stratangulo (kiosko, gazetbudo).
    Por vendisto mensogo estas necesa apogo.
    Tiu magazeno afiŝas grandrabatan vendon.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    amvendistino,disvendi,elvendi, farbovendejo, florvendejo, florvendisto,forvendi, fruktovendisto, legomvendisto, librovendado, meblovendisto,nevendebla,revendi,venda,vendado,vendanto,vendejo,vendi, vendimposto,vendist(in)o,vendiĝi,vendo, vendosumo, vendovaloro, ĉiovendejo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    vendi kontante
    kredite
    monatpage
    firme

    aĉeti
    brokanti
    cedi
    donaci
    kolporti
    marĉandi
    oferi
    oferti
    prostitui

    artikolo
    butiko
    kliento
    komerco
    komizo
    kredito
    magazeno
    mono
    negoco
    prezo
    profito
    proprieto
    prostituitino (amvendistino)
    publikulino (amvendistino)
    putino (amvendistino)
    stoko
    stratulino (amvendistino)
    superbazaro
    valoro

    Ankaŭ vidu:

    financo.

    Iel rilatitaj:

    akaparx amx artikolx aĉetx aŭkcix bazarx biletx brokantx butikx cedx debitx donacx eldonx farbx financx firmx florx fruktx impostx klientx kolportx komercx komizx kontantx kreditx legomx librx magazenx marĉandx meblx monunux monx negocx ofertx oferx pagx prezx profitx proprietx prostitux publikx putinx stokx stratx subaĉetx sumx valorx ĉio