sekura

sekur/a (4)

  1. Estanta en sendanĝera situacio: ĉu vi estas certa, ke li nun estas sekura?; kun siaj du fortikaj ankroj la ŝipo estas sekura en la golfo; vivi kvietan, sekuran ekziston; dank' al la Fundamento nia lingvo povis sekure evolui.
  1. Firma kontraŭ atako, prezentanta fidindan ŝirmon: sekura rifuĝejo, haveno; sekura fundamento, alligo, piedteno.
  • sekureco
    1. Eco de io sekura: ĝui senton de sekureco en sia hejmo; la sekureco de la stratoj; garantii la sekurecon de la traktontoj.
    1. Protekto kontraŭ militoj: la unua devo de registaro estas certigi la sekurecon de la lando; la Konsilio de Sekureco de UN.
      sendanĝereco.
    1. Protekto kontraŭ la sekvoj de akcidento, malsano ks: socialema ŝtato donas al ĉiuj anoj la sekurecon de vivteno.
      sociala asekuro.
  • sekurigi
    Fari iun aŭ ion sekura: sekurigi la vivon de infano; sekurigi la estontecon de nia movado; sekurigi la pacon inter la popoloj; sekurigi la popolojn kontraŭ la atombombo.
  • sekuriga
    Servanta por sekurigi: sekuriga klapo, valvo, sonorilo.
  • sekurigilo
    Aparato, servanta por sekurigi: elektra sekurigilo (fandaĵo); sekurigilo de revolvero, pistolo (kiu malhelpas pafadon); kejla sekurigilo de maŝino.

    sekura

    REVO: [sekura]

    asekuri.La individuaj garantioj pri la sekureco de ĉiu civitano.polico : ŝtataj aŭ urbaj funkciuloj por teni ordon kaj sekurecon.rifuĝejo.sekure fermi ion.sekurrimeno.sekurŝnuro.sekurzono.sendanĝera.spekulacia.


    danĝero. haveno. libera. ministro. polico. savi. trankvila.

    Iel rilatitaj:

    amx azilx baltex balzx dangherx danĝerx havenx helpx liberx ministrx policx savx serurx singardx timx trankvilx ĝendarmx