generi

gener/i (tr)

  1. (pp virseksulo) Produkti vivantan samspecan estaĵon: Abrahamo generis Izaakon (X); de kiu tiu ĉevalo estis generita kaj de kiu naskita? SIN. naskigi.
  1. [BIOLOGIO] Estigi vivulon (pli malofte: parton de vivulo).
  1. [MATEMATIKO] Iel produkti: la movo de punkto generas linion; la elementoj generas la tutan grupon.
  • genero
    1. Ago generi.
    1. (ark.) Familio (vs), idaro: ili, de kiuj devenis la tuta genero (Z); estas feliĉo aparteni al genero, kiu distingiĝis (Z).
      gento.
  • genera
    Rilata al generado: la generaj organoj. (SIN. reproduktigaj organoj).
  • generado
    Ago de tiu, kiu generas: homa, besta, vegetaĵa generado; spontana generado (spontana produktado de la vivo el nevivaĵo, teorio akceptita ĝis Mezepoko pri iuj animaloj, kaj eĉ ĝis Pasteŭro pri la mikroboj).
  • generanto
    1. [MATEMATIKO] Punkto, linio aŭ surfaco, kiu per moviĝo generas linion, surfacon respektive solidon: unupeca hiperboloido posedas rekton kiel generanton. SIN. estiganto.
    1. [MATEMATIKO] Unu el la elementoj en aro, kiu generas grupon, spacon aŭ simile.
  • generema
    Facile, abunde generanta: generema speco de muŝoj, kunikloj.
  • generiloj
    (fm) Generaj organoj.
  • generinto
    Tiu, kiu generis: [BIOLOGIO] ricevi genojn de ambaŭ generintoj.
  • generpova
    Kapabla generi.
  • regeneri
    1. [BIOLOGIO] Reprodukti detruitan parton de korpo per noveformitaj histoj: marsteloj regeneras siajn tranĉitajn brakojn.
    1. (f) Provizi per nova forto, per pli alta vivimpulso, per pli nobla animo: regeneri rutiniĝintan institucion.
  • ur (o)genera
    [ANATOMIO] Rilata kaj al la genera kaj al la urina aparatoj.

    generi

    REVO: [generi]
    aborti.akuŝi.graveda.koncipi.naski.
    ami. amoro. fiziologio.

    Iel rilatitaj:

    abiogenezx amorx amx blenoragix cilindrx elektrx estigx estx farx fiziologix kulturx patrx seksx