meriti

*merit/i (tr)

Havi pro sia konduto aŭ pro siaj ecoj rajton pri justa rekompenco aŭ puno; esti inda je: meriti dankon, gratulon, estimon, atenton, sian sorton, riproĉon (Z), la morton (Z); nigraj ĉevaloj, kiuj meritis admiradon (Z); vi meritas esti grafino (Z); li meritas, ke oni lin honoris (oni efektive lin honoris), ke oni lin honoru (oni ne honoras lin, sed devus tion fari); tiu artaĵo meritus, ke vi estu ĝia elpensinto (Z); tiuj ostoj meritis nenion alian, ol ke oni ludu per ili keglojn (Z); (abs) se la gasto meritas, eĉ lia hundo profitas (Z).
  • merito
    1. Ago, eco, danke al kiu oni meritas ion: la malestimo, kiun seninduloj regalas al merito efektiva (Z); laŭ la merito de siaj manoj homo ricevas redonon (X); ĉe iuj enterigitoj estas plenaj de meritoj (Z); havi ĉe iu krediton kaj meriton (Z); ricevis bandito laŭ sia merito (Z); ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito (Z); mi perdus eĉ tiun solan meriton, ke mi propravole mortis por ĝi (Z); li akiris meriton, servante la patrujon.
    1. [BUDHISMO] Frukto, kiun alportas ĉiu el la bonaj faroj, kies akumulo determinos la renaskiĝon de la bonfarinto sur pli alta ŝtupo de la estularo, kaj finfine la atingon de la nirvano: akiri al si meritojn.
  • merita
    Rilata al merito, kaj sekve:
    1. Havanta meritojn: ili timis, ke la aŭtoro eble estas ne sufiĉe instruita aŭ merita (Z); servo ne petita ne estas merita (Z).
    1. Tia, ke oni ĝin meritis: laboro finita, ripozo merita (Z).
  • merite, laŭmerite
    Konforme al la merito de la koncernato: li estis merite aplaŭdita; prave punite laŭmerite (Z).
  • meritaĵo
    Tio, kion oni meritis: redoni al iu la meritaĵon (Z).
  • malmerito
    Ago, eco, pro kiu oni ion ne meritas: lia malmerito estas, li skribas ĝin (literon) ne tie, kie oni devas (Z).
  • senmerita
    Ne havanta meriton: mi estas tute senmerita kaj ne konata (Z).

    meriti


    Akiri al si meritojn. Avanci pro merito. Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj. Ĉu tiuj ostoj meritis nenion alian, ol ke oni ludu per ili keglojn? dank'al. eminenta : distinginda, estiminda pro merito, kapablo, scio, aĝo, saĝo aŭ rango; (io:) supera pro kvalito En politikaj aferoj pli ofte sukcesas intrigoj ol meritoj. fiera : tre konscia/kontenta pri siaj meritoj kaj faroj inda. Kapkosta, mortmerita krimo. konduto. La sep mortmeritaj, pekoj. Laboro finita, ripozo merita. laŭmerite. meritoplena. Monumento konstruita por la honoro de tiu, kiu meritis estimon, estis tenata en alta estimo, akiris al si gloron. multmerita. Oni devas taksi homon laŭ liaj meritoj. Prave punite, laŭmerite. puno. rekompenco. Taksi iun pli alte, ol kiom li meritas. Tio ne meritas dankon. valoro : graveco; dezirindeco; grandeco de kosto; ŝatateco; utileco; valori: havi (grandan, iun) valoron; havi meriton Vivi longe, mizere, pensie, emerite, sate, larĝe kaj lukse, laŭtage (= per sistemo de "el mano al buŝo", sen ŝparoj).
    ambicia. ambicio. ami. danki. estimi. fiera. ind. justa. justico. kosti. krimo. labori. moralo. religio. riproĉi. sukcesi.

    Iel rilatitaj:

    -ind adorx akirx ambicix amx aprezx atentx dankx estimx fierx honorx justicx justx kondamnx kostx krimx laborx laŭdx modestx moralx rangx rekompencx religix riproĉx sukcesx