deziri

*dezir/i (tr)

  1. Konscie emi al io, aspiri posedon aŭ ĝuon de io: ne deziru la edzinon de via proksimulo (X); ne deziru liajn bongustajn manĝojn (X); kion vi povas pli deziri? (Z); animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras (Z); tien okuloj iras, kien la koro deziras (Z); deziri ripozi, legi, kuri; kiu bati deziras, trovas bastonon (Z); kiom la koro deziras (Z); kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas (Z); ricevi sian dezirataĵon (Z).
    ambicii, avidi, bezoni, sopiri. [VIDU] bruli, envii, soifi.
  1. Voli atingi, ricevi: ili deziras aliajn reformojn (Z); ĉu vi deziras, ke la prezidantoj estu nepre diversnaciaj? (Z); deziru, ne deziru-ordon' estas, iru! (Z); la alproksimiĝo de momento tre dezirata k terura (Z); la viroj estas pli dezirataj, kiam la afero koncernas instruadon (Z); estus dezirate, ke ia instruista societo prenu en siajn manojn la sorton de l' lingvo (Z); (ĝentilforme) mi deziras iom pli da kafo; ĉiu deziranto rajtas partopreni.
  • deziro
    1. Ago de deziranto: deziro de iu pri io; volo k deziro leĝojn ne konas (Z); plenumita deziro (Z); tio estas ne mia pia deziro (iluzio), sed tion plene certigas al ni simple logiko (Z); bruta volupta deziro (Z); sub la ŝvelantaj roboj rampas nia dezir' (W); havi la deziron veni (Z).
    1. Io dezirata: la deziro de virtuloj estas nur bono (X); ĉion, kion mi skribas al vi, volu rigardi nur kiel mian opinion, sed ne kiel mian deziron (Z).
  • deziregi
    Senti pasian deziron: ne deziregu en via koro ŝian belecon (X); ĉio, kio estas en la mondo, la dezirego de la karno k la dezirego de la okuloj (N).
  • dezirinda
    Inda je deziro: dezirinda belulino; interkonsento estus senlime dezirinda; okazoj, kiam estas dezirinde fari diferencon (Z); estus dezirinde, ke vi ĉeestu.
  • ekdeziro
    Subita (eventuale rapide forpasanta) deziro: la ekdeziroj de gravedulino.
  • bondeziro
    Deziro de feliĉo por iu: kun koraj salutoj k ĉiuj bondeziroj al la nova jaro! (Z); esprimi al iu siajn bondezirojn.

    deziri


    Esprimoj

    Kiu bati deziras, bastonon trovas.
    Tien okuloj iras, kien la koro deziras.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    bondeziro,deziregi,deziri,dezirinda,deziro,ekdeziro

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    ambicii
    aspiri
    avidi
    bezoni
    bruli
    envii
    esperi
    feliĉo
    iluzio
    pasie
    projekto
    revi
    soifi
    sopiri
    utopio
    voli atingi, ricevi

    Ankaŭ vidu:

    karaktero.
    voli.

    Iel rilatitaj:

    -u -us Utopix ambicix amx apetencx aspirx avidx bezonx brulx desapontx envix esperx feliĉx iluzix karakterx korx parolx pasix pensx projektx revx satx soifx sopirx volontx volx