postuli

*postul/i (tr)

  1. (iu) Firme esprimi sian volon, ke iu donu aŭ faru ion, kion oni rajtas havi: postuli sian parton de heredaĵo, la prezon de sia laboro, bedaŭresprimojn; ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos (Z); kion Dio ne donis, perforte ne postulu (Z); donu al la lupo iom, ĝi postulos ĉiom; ŝi postulis, ke ŝi estu traktata konforme al tio (Z); li eĉ postulis, ke lia statuo staru en la preĝejoj (Z); de muzikisto vi postulas, ke li sciu ludi (Z); preskaŭ nekredebla estis la elaĉeta mono, kiu estis postulata (Z); aperis (multaj) kun rozoj, sed la postulata rozo ne estis inter ili (Z); (elipse) mia patro min postulas (Z) (postulas, ke mi venu al li).
    eldevigi.
  1. (io) Fari, ke io estu necesa, nemalhavebla: la rapida industriiĝo de la lando nepre postulas novajn merkatojn; tiu demando postulas pripenson; tiu verko postulis de ni trijaran laboron; ĉiu prepozicio per si mem postulas la nominativon (Z); mi profunde kredas, ke tion postulas la interesoj de l' afero (Z); tasko, kiu postulas grandan sperton (B); por la ellernado de E. estas postulataj de la lernanto neniaj antaŭaj scioj (Z).
  • postulo
    1. Nepra kaj firme insista peto: postulo de iu pri io; la Komitato de la Delegacio sendis al nia L. K. postulon de diversaj reformoj en E. (Z); ŝi metas al siaj laboristinoj nur unu postulon, nome, ke iliaj moroj estu senmakulaj (Z).
    1. Tio, kion necesigas la ekzisto aŭ prospero de io: E. bonege kontentigas ĉiujn postulojn, kiuj povas esti farataj al lingvo internacia (Z); laŭ la postulo de la cirkonstancoj (Z); la erara opinio, ke la sola postulo de lingvo tutmonda estas ĝia plej granda komprenebleco por instruitaj homoj (Z).
    1. [FINANCO] Postulado: tro alta postulo aĉetanton ne ŝarĝas (Z); postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas (Z); la proponado de laboro superas la postulon (B).
  • postuladi
    Mendadi: ĝia mastrino proponadis siajn konsilojn kaj rilatojn al tiuj, kiuj ilin postuladis de ŝi, interŝanĝe kontraŭ reciproka servo en formo de mono (Z).
  • postulado
    Mendado: ekzistas konkurado, postulado kaj proponado staras kontraŭ si, reciproke sin rigardas kaj pesas (Z).
  • postulateco
    Grado, laŭ kiu varo estas postulata: la postulateco de tiu artiklo estas alta.
  • postulema
    Inklina multon postuli, kaj ne facile kontentigebla: postulema ĉefo (B), edzino.
  • depostuli (Z)
    Postuli tion, kio apartenas al ni kaj je kio ni estas senigitaj: depostuli heredaĵon, rajton.
  • kontraŭpostulo
    [JURO] Kontraŭpretendo.
  • nepostulema
    Inklina ne tro postuli, akcepti kompromisojn.
  • repostuli
    Postuli, ke oni redonu tion, kion oni prunte ricevis.

    postuli


    Donu al la lupo iom, ĝi postulos ĉiom.Donu fingron al avidulo, la tutan manon li postulas.Estri siajn afekciojn estas pedagogia postulato.La plena dungiĝado estas la ĉefa postulo de la sindikatoj.Oni postulas ke mi ĉesu fumi.Postuli, depostuli sian parton de heredaĵo.Prezenti ekstremajn postulojn.tio postulas nur momenton.Tio postulas, bezonas ankoraŭ multe da, tempo.Tion postulas la intereso de la afero.
    admoni.almozi, almozpeti.atendi.averti.bezoni .ĉikani.delikata.eldevigi.elektema .esprimi.insiste peti.insisti.inviti.kriterio .kvesti, monkolekti.laŭforme, oficiale peti.laŭleĝe postuli.minacordoni.peticio, petskribo .plendopostuli.plorpeti.postulema.pretendi .prezenti.rajto.reklamacii.tedi.viktimo.voli.
    bezoni. demandi. havi. heredi. labori. rajto. voli.

    Iel rilatitaj:

    amx avertx aŭtoritatx bezonx demandx devx esprimx havx heredx laborx minacx oficialx parolx preĝx rajtx tempx volx