ligi
*lig/i (tr)
- Fiksi, malliberigi per ŝnuro, ĉeno ks, malhelpante moviĝon aŭ disiĝon: (la hundo) ne volis stari trankvile, tial oni devis ĝin ligi (Z); ili forte lin ligis, tiel ke la sango preskaŭ elŝprucis el liaj okuloj (Z); jen mi ligas mian dekstran manon al tiu ĉi kverka braneo (Z); la juna pastro, ligita per ŝnuroj je la manoj kaj piedoj (Z); ni ligis garbojn meze de la kampo (X); (analoge) Li ligis la akvon en Siaj nuboj (X); [KUIRARTO] ligi (viskozigi) saŭcon per ovoflavo; ligi (vindokovri) ies okulojn (Z); (f) ligi amikajn rilatojn kun iu (Z).
kateni, brunaĵo.
- (f) Limigi ies liberan agadon: severe precizigi la signifon de tiu ĉi sufikso [...] estas ne konsilinde, ĉar tio ĉi tute senbezone ligus nin (Z); ne nomu min plu majstro ĉar per tiu morale tro liganta nomo vi malliberigas nian aferon (Z); leĝo mallertulon ligas (Z); tiujn junajn homojn oni ligadis per la promeso, ke ili ne edziĝos (Z); kion ajn vi ligos (malpermesos) sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo (N); esprimi al siaj delegitoj sian gvidontan (sed ne ligontan!) opinion pri la diskutotaj demandoj (Z).
- Kunigi plurajn aferojn per ia rilato de sinsekvo, najbareco aŭ kaŭzeco: ligi literojn en la skribado, la silabojn en la elparolado; se la frazo havas ligantan vorton alian ekz. 'kiel' [...] (Z); se du komplementoj estas ligataj per la vorto 'kiel' [...] (Z); la sufikson 'ar' ni devas uzi nur por esprimi aron da tiaj objektoj, kiuj estas esence ligitaj inter si (Z); ĉion, kion Z. diras aŭ faras, oni ligas kun E. (Z); pli granda pago devas esti ligita kun pli grandaj rajtoj (Z); ligi utilecon kun agrableco, praktikan spiriton kun idealismo; en la unuaj jaroj la akiro de ĉiu nova E-isto estis ligita kun senfina laborado kaj oferado (Z); lia morto estas sendube ligita kun tiuj grandaj laboroj kaj malagrablaĵoj (Z); E-ismo estas forte ligita kun ia interna ideo (Z).
- Kunigi plurajn personojn per amikaj aŭ samcelaj rilatoj: amikoj, kiujn ligas la sama ideo, la samaj aspiroj kaj esperoj (Z); sin ligi kun iu edziĝe, amike, per amikeco; paco ambaŭ la popolojn ligu (Z); ligi du regnojn per kontrakto; (f) nur por trompi la danĝero sin ligis kun la timo (Z); (analoge) ligu ilin (miajn ordonojn) por ĉiam al via koro (X).
- Ebligi komunikiĝon inter pluraj lokoj: la ĉefa linio ligas Kopenhagon kun Korsör (Z); (f) aligi al la konstruistoj de la ponto, kiu ligas la homaron kun Dio (Z); ni deziras krei ligantan ponton inter la gentoj (Z).
ligo
Ago ligi kaj ties rezulto, i.a.: - Tio, kio ligas personojn: nur vi per sorĉa ligo min katenis (Z); kiom malmulte da respekto vi havas por la ligo, kiu nin unuigas (Z); se vin kun tiu reĝa domo ligas intima ia ligo (Z); plej bela ligo de la [...] amikeco (Z); la sankta ligo de edzeco (Z); tiu kiu forgesas la ligon de sia Dio (X).
- La tuto de la personoj aŭ organizaĵoj, ligitaj por komuna celo: forlasu tiun ĉi teruran ligon (Z) (de la rabistoj); projekto de statutoj por la tutmonda ligo de E-istoj (Z); fondi (Z), krei (Z), organizi (Z) ligon; la Ligo de Nacioj.
- [KEMIO] Interago inter ligitaj atomoj (kovalenta, jona, hidrogena ligo; konjuga duobla ligo) aŭ molekuloj (hidrofoba ligo: malforta ligo inter akvoneafinaj atomoj aŭ molekuleroj): unuobla, duobla ligo inter atomoj.
liga
Konsistiganta ligon, rilata al ligo: liga energio. ligado
Agado de tiu, kiu ligas: ligado de arterio. ligaĵo - Tio, kio estas kunligita: ŝi portis ligaĵon sur la dorso (Z); ĉiu havis sian ligaĵon da mono en sia sako (X); ligaĵo da paperaĵoj.
- [TIPOGRAFIO] Grupo de kunligitaj literoj farata per unu tipo aŭ prezentata per unu signobildo: ligaĵoj por fi, fl k.a.
ligano
Ano de ligo 2: broŝuroj dissendotaj al la Liganoj (Z). ligato
[BIOLOGIO] Molekulo kapabla esti ligata al la ricevanta loko de alia molekulo: substrato kaj reguliganto estas ligatoj de enzimoj. ligazo
[BIOLOGIO] Enzimo kapabla ligi du molekulojn. ligiĝi
Iĝi ligita: - baraktante li implikiĝis en la ŝnuroj kaj fine ligiĝis;
- fianciĝis-por ĉiam ligiĝis (Z);
- prepozicio ligiĝas kun la substantivo senpere (Z);
- ili baldaŭ ligiĝis per forta korinklino; [KEMIO] hidrogeno ligiĝas kun oksigeno: ili montras ligiĝemon (afinecon).
ligilo - ĉio, kio servas por fizike ligi: leda, pajla ligilo; disigu la ligilojn de via kolo (X); [KEMIO] oleo estas ligilo en farboj.
- (f) Tio, kio malhelpe ligas: de la ligil' malnova nevolonte la lango liberiĝas (Z); se en la brusto de virin' ekflamas deziro, tiam eĉ ligil' plej sankta ĝin ne detenas (Z).
- (f) Tio, kio kunige ligas: tio estis la lasta ligilo kun lia patrujo; la nuno estas ligilo inter la pasintaĵo kaj la estontaĵo.
ligiteco
Stato de du aŭ pluraj aferoj kune ligitaj: malvasta ligiteco ekzistas inter ambaŭ demandoj (Z). alligi - Materiale ligi al io: ĝi estis fortike alligita al la masto (Z); ĉu vi povas alligi bubalon per ŝnuro al bedo? (X); la akuŝistino alligis al la mano de la infano ruĝan fadenon (X); alligi ŝipon al la kajo.
- Kunigi aferojn per intima rilato: alligi multe da graveco al io (Z) (rigardi grava); alligi signifon al grupo da sonoj; sankta bildo al kiu [...] la sorto de la urbo alligiĝis (Z).
- Kunigi personojn per forta sento: vane mi esperis, ke mi ŝin al mi alligigos (Z); tiu amo, kiu alligas al si reciproke gepatrojn kaj infanojn (Z); sia koro estis alligita al tiu kompatinda estaĵo (Z); (analoge) avide ni alligas nin al leĝo, se la pasion nian ĝi favoras (Z); lia alligiteco al tiu familio.
alkroĉi.
ĉirkaŭligi
ĉirkaŭvolvi ion per ligilo: ĉirkaŭligi membron per bandaĝo, bandaĝon ĉirkaŭ membro. disligi
Disigi, malligante: la disligo de dramo (G), de intrigo.
elnodiĝo. interligi
Reciproke ligi unu kun la alia: la ĉielarko kiu interligas la teron kun la ĉielo (Z); la malamo la fratojn interligis (Z); interligi du traktatojn. interligo - Reciproka ligo: ni faris interligon kun la morto (X); mi starigos Mian interligon kun vi (X), li skribis sur la tabeloj la vortojn de la interligo, la dek ordonojn (X); la kesto de interligo de la Eternulo (X); ĉi tiu (komunuma aranĝo) konsistis el interligo de apartaj korporacioj (Z).
- Interligiteco: li parolas sen senco kaj sen interligo (Z).
interligiteco
Stato de interligitaj aferoj: la interligiteco de ambaŭ aferoj (Z); interligiteco de du negocoj. *kunligi
Kunigi, ligante: li kunligis du branĉojn, tiel ke ili formis krucon (Z); (f) mi kunligis la pasintaĵon kun la estontaĵo (Z); kunligi du malfortojn por kontraŭstari al forto; tio aŭ alia, kun kio kunligiĝis liaj pensoj (Z); vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de simplaj vortoj (Z). kunligo
[MATEMATIKO] La operacio, kiu al du funkcioj f kaj g asignas la funkcion h = g o f, kies valoroj estas h (x) = g(f(x)). kunligaĵo
[MATEMATIKO] La rezulto de kunligo. malligi
Liberigi de io liganta: ofte ligis malsaĝulo kaj dek saĝuloj malligi ne povas (Z); fr! rapide kiel la vento mi estis malligita (Z); la hundo subite malligiĝis; (f) malligiĝi de partio. religi
Denove ligi ion, kio mal ligiĝis: religi la laĉon de la ŝuo. senliga
(f) Ne interligita. bridligilo
[ARKITEKTURO] Fera ilo kun formo de U, por kunfiksi du pecojn. *harligo
Fasko da haroj kuntorditaj kaj interplektitaj: kapoj belege kovritaj de abundaj harligoj (Z); la doktoroj havis poste malgrandan harligeton (Z).
tubero. ĵurligi
Ligi per ĵuro: la pastro sin ĵurligos (X). kajligaĵo
[TIPOGRAFIO] La signo &, origine ligaĵo el la latina vorto et, uzata kiel mallongigo de 'kaj' en iuj naciaj lingvoj. SIN. kaj-signo. [VIDU] k. premligilo
[MEDICINO] Ligilo, por haltigi la sangofluon per premado de membro. ŝtrumpligilo (evi) = ŝtrumpotenilo.
ŝelko, ĵartelo.
al'ligi.aligi.Aliĝi al partio per la tuta korpo kaj animo.aliĝi.Alligi ŝipon al la kajo.alligi.ĉeno.ĉiuj eblaj internaj ligoj ne estas faritaj.Disligo de dramo, de intrigo.edzeca ligo.Fianĉiĝis, por ĉiam ligiĝis.fiksi.geedzeca ligo.harligo.interagi.komuniki.korligiĝi al iu.kunigi.kunligaĵo.kunligo.ligamento.ligiĝi.ligo.limigi.malliberigi.Malligiĝi de partio.Malligiĝis lia lango.organizaĵo.Sekci arterion inter du ligaturoj.simfizo havas interostan ligamenton.ŝnjuro.
fiksi. fonetiko. grupo. kemio. kudri. libro. memori. muziko. sekvi.
Iel rilatitaj:
aliancx
alosterx
amx
apartx
artikx
bandaĝx
bantx
devx
edzx
federacix
fiksx
fonetikx
grupx
harx
inter
kemix
kroĉx
kudrx
kun
librx
memorx
muzikx
rilatx
sekvx
ĉenx
ŝnurx
ŝtrumpx