idealo

ideal/o (1)

  1. La plej alta perfekteco, kiun oni povas imagi, sed neniam plene atingi: la kuraĝo estas iri al la idealo kaj kompreni la realon; tio apartenas al la regiono de la idealo.
  1. Tio, kion oni rigardis la plej nobla celo, kaj al kio oni strebas: en mi konstante bataladis diversaj idealoj k, diversaj celadoj (Z); la idealoj en modo (Z); ĉiuj miaj idealoj, ilia naskiĝo, maturiĝado kaj obstineco, estas ligitaj kun mia hebreeco (Z); idealoj neŭtrale homaj (Z); ĉiajn idealojn gente-ŝovinismajn mi rigardas nur kiel grupan egoismon (Z); (personige) sur lin sigelon metis ĉiu dio, por krei idealon por la homoj (Z).
  1. [MATEMATIKO] Subringo de ringo, kiu estas fermita sub multipliko per ajna elemento de tiu ĉi: ĉefidealo estas generita de unu elemento.
  • ideala
    Konforma al la ideo, kiun ni havas pri la perfekteco: idealaj formoj; ideala beleco, perfekteco; ideala sekretariino.
    modela.
  • idealigi
    Doni al io aŭ iu idealan karakteron: ne estas bone tro idealigi la mondon kaj la homojn, ĉar tio preparas kruelajn elreviĝojn.
  • idealism/o (3)
    1. Celado al idealo, al perfekteco; senzorgo pri la reala, vulgara vivo.
      spiritualismo.
    1. Koncepto pri arto, kiel tradukanto de ia idealo, ne kiel sklavema imitanto de la realo.
      realismo.
    1. (evi) = ideismo.
  • idealisto (Z)
    1. Homo, kiu strebas al idealo, ne zorgante pri aŭ batalante kontraŭ la krudaj faktoj de la vivo: al la nobla idealistino, S-ino Elisa Orzeszko (Z).
      realisto.
    1. (evi) = ideisto.
  • senideala
    Ne zorganta pri idealo atenta, nur pri la materia flanko de la mondo.
    proza, seka, sobra. [VIDU] filistro.

    idealo

    absoluta. el pensado. Havi idealan, dian belecon. idealismo (ideismo, realismo, spiritualismo). idealismo. koncepto. materialisto. metafiziko. mito. modelo. nemateria. perfekteco. platona. poezia. pratipo. pura. realisto. senideala. senkorpa. senlima. sentimentala. spekulativa. sublima. suverena. teoria. tipo. transcenda.  utopia.

    Rilatitaj:

    ami. animo. arto. ideo. matematiko. teorio. materio


    Iel rilatitaj:

    Utopix absolutx amx anarkix animx artx idex konceptx matematikx materialx materix metafizikx mitx modelx pensx perfektx platonx poezix purx realx revx sentimentalx spekulativx spiritualismx sublimx suverenx teorix tipx transcendx