emocii

emoci/i (tr)

[FILOZOFIO] Forte tuŝi, movi la animon: emocii iun ĝis larmoj; ĉiuj estis emociitaj (Z).
skui.
  • emocio (3)
    1. Kortuŝo: tiuj paroloj estigis grandan emocion en la ĉeestantaro; dolora emocio montriĝis sur ŝia vizaĝo; la emocio estis tro forta, ŝi svenis.
    1. [FILOZOFIO] ĉia afekcia stato: la komencaj elementoj de emocio estas la ŝanĝiĝoj en la periferiaj korpaj organoj, sensaj, movaj, vazomovaj.
  • emocia
    Kortuŝa: emocia rakonto, situacio, gesto.
  • emociiĝi
    Esti movata, kortuŝata de io: li emociiĝis antaŭ tia mizero.
    afekcio, agiti, eksciti.
  • senemocie
    Sentante nenian emocion: li akceptis la sciigon senemocie.
    flegme, malvarme.

    emocix


    Iel rilatitaj:

    admirx afekcix amx ataraksix bonx ebrix varmx