karesi

*kares/i (tr)

  1. Delikate tuŝi, por montri al iu sian amon, amikecon, respekton ktp: la patrino karesas la infanon; Francisko karesas al li la vangojn (Z); ne karesu per mano, karesu per pano (Z); karesi al iu la barbon (Z) (flategi); karesi hundon, katon; selante ĉevalon, oni ĝin karesas (Z) (oni devas flati tiun, de kiu oni postulas ion al li malagrablan); karesi kontraŭ la haroj (Z) (inciti pro mallerta traktado); (f) karesi iluzion, revon.
    dorloti, kaĵoli, leki.
  1. Delikate tuŝi, por havigi voluptan plezuron: ĉu vi ne hontas esti bela kaj ne voli, ke oni vin karesu? (Z); virgulinon tre belan la reĝido karesis kun varmo (Z); se li eĉ konfesas, ke li dek amatinojn laŭvice karesas? (G); li lasus do sin karesi de tiuj virinoj nudaj, senhontaj? (B).
    palpi.
  1. Delikate tuŝi: li karesos al si la ventron (Z) (post bona manĝo); li kaptis ŝian manon kaj karesis per ĝi siajn lipharojn (Z); la vento karesis lian grizan barbon (Z); la ondoj karesis la dezertan bordon.
    flirti, tanĝi.
  1. (f) Plezurigi: brila lumo, kiu karesas liajn okulojn (Z); viaj konsoloj karesas mian animon (X).
  1. (f) Montri al iu afablecon, favoron: amikon karesu, sed kalkuli ne forgesi (Z); se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos (Z); feliĉo hodiaŭ karesas, morgaŭ forgesas (Z); kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas (Z); kvankam min mono neniam karesis [...] (Z).
    protekti, ridi 2, formo.
  • karesa
    Tia, ke ĝi karesas: karesa tuŝo, voĉo (Z), gesto; karesaj vortoj, rigardoj (Z).
  • karese
    Ameme: A. karese kisas lian manon (Z); ŝi karese ĉirkaŭprenas la reĝon (Z); ekkrias ŝi, karese sin premante al la princo (B); li ĉiam pli karese sin tenis kun ŝi (Z).
  • kareso
    Gesto, kiu karesas:
    1. fari al iu ursan kareson (Z);
    1. mi kovros vin per karesoj (K); vi konas la kareson, kiu vekas la mortintojn (K); ŝi deziris, ke almenaŭ dum la karesoj li ne agu kun ŝi kiel estro (B); unu momento da karesoj valoras pli multe, ol unu jaro da povo (B); nur ne manĝu unu la alian pro tro da karesoj! (Z);
    1. ne ekzistas kareso sen intereso (Z).
  • karesado
    Agoj de iu karesanta: (ŝia kolero) pasos post iom da karesado, kiun vi faros al ŝi (Z).
  • karesema
    lnklina al karesado.
  • karesinda
    Tia, ke oni emas tiun karesi.
    aminda, ĉarma, linda.
  • malkaresi
    Malmilde trakti: oni batas, malkaresas, kaj eĉ plori ne permesas (Z).

    karesi

    REVO: [karesi]
    ame tuŝeti. karesincetetaĵo. Ne karesi la katojn kuspe, kontraŭ la haroj. Orelkaresa melodio. patrinaj zorgoj, karesoj, indulgoj. Plezurigi, feliĉigi
    ami. amoro. bona. delikata. et. ĝui. kara. mola. zorgi.

    Iel rilatitaj:

    -et -ĉj Aleĉjx Anjx amorx amx bonx delikatx harx karx molx rigardx zorgx ĉj ĝux