harmonio

harmoni/o (1)

  1. Aro da sinsekvaj (en poezio) aŭ samtempaj (en muziko) sonoj, agrabla por la orelo: muzika harmonio; harmonio de voĉoj, de versoj, de propraj nomoj; mi tute ne komprenas uzi la klapojn (de fluto), por elvoki ian harmonion (Z).
    akordo, belsona, melodieco.
  1. (f) ĝusta aranĝo de la diversaj partoj de tuto, tiel ke ĉiu el ili akordas plaĉe kun la aliaj: harmonio de koloroj, de formoj, de gestoj; harmonio de la vizaĝaj trajtoj.
    ordo, proporcio, simetrio.
  1. (f) Akordo de la sentoj inter pluraj personoj: en malsata familio mankas harmonio (Z); en nia societo plene regas harmonio (B); li vidos tie la perfektan harmonion inter la gentoj (Z); la prudento kun la sango en tia bona harmonio vivas (Z); fasko da linioj, el kiu aperis la tutaĵo, plena de kvieta harmonio (Z); difekti, rompi la harmonion.
    konkordo, konsento, paco.
  • harmonia
    Karakterizata de harmonio: harmoniaj kantoj, trajtoj de vizaĝo; belaj kaj harmonie interkonformigitaj objektoj (Z); ŝafaro harmonia lupon ne timas (Z); vivi inter si harmonie (Z); [MATEMATIKO] harmonia funkcio (rilata al harmonio 2, pli precize plenumanta la ekvacion de Laplaco); harmonia kunulo (pp pri kvaropo de punktoj en harmonio 2; Vd kun).
  • harmonia minora gamo
    [MUZIKO] Minora gamo kun diesigita kondukanto.
  • harmonii (ntr)
    Esti en harmonio: niaj animoj tiel harmoniis! (Z); la kalendaro estas homa elpenso kiu ne harmonias kun la naturo (Z); tiu ĉi malnobla polvo, kiu tiel malmulte harmonias kun via spirito kaj nobeleco (Z); la tapetoj bone harmoniis kun la meblaro.
  • harmoniigi
    Meti en harmonion: harmoniigi la kolorojn de brodaĵo.
  • misharmonia, neharmonia
    Malplaĉa pro manko de harmonio.
  • harmoniscienco
    [MUZIKO] Scienco pri la aranĝo kaj kombinado de la akordoj.

    harmonio


    Iel rilatitaj:

    agordx alix amx anarkix brux cignx koncertx konvenx voĉx