paro

*par/o

Kunaĵo el du objektoj, organoj aŭ vivuloj, prezentantaj similecon aŭ rilatecon kaj rigardataj kiel unu tuto, kaj pli precize:
  1. Kunaĵo el du samspecaj objektoj, destinitaj por duopeco: paro da gantoj, da ŝuoj; jen kuŝas paro da galoŝoj (Z); du botoj faras paron (pf); veturi sur sia paro da kruroj (Z). [VIDU] parkreo.
  1. Kunaĵo el du samspecaj vivuloj: paro da bovoj, da amikoj; pli tiras virina haro, ol ĉevala paro (Z).
  1. Kunaĵo el samspecaj sed malsamseksaj uloj: la cikonia paro (Z); tie loĝis paro da maljunaj homoj, vilaĝano kaj vilaĝanino (Z); amantaj paroj renkontiĝas (Z); bela paro por altaro (Z).
  1. [MATEMATIKO] Ordita duopo; duvico.
  • para
    1. Konsistiganta paron: paraj turtoj; paraj kolonoj.
      gea.
    1. [MATEMATIKO] Estanta entjera oblo de 2: 6 kaj - 6 estas paraj nombroj.
  • pare
    Duope.
  • pareco
    [FIZIKO] Kvantuma nombro rilata al transformiĝo de kvantumstato je speguliĝo. [VIDU] parecbito.
  • parigi
    Kunigi en paron: kunigi kolombojn, ĉashundojn.
  • parigist (in)o
    1. Tiu, kiu parigas bestojn por reproduktado.
    1. Persono, kiu kontraŭ pago renkontigas viron kaj virinon por sekskuniĝo: nun mankas ankoraŭ, ke ni fariĝu virinoj kaj parigistinoj! (Z).
      peristo.
  • pariĝi
    Sekskuniĝi: la pariĝa tempo de la birdoj.
  • parul (in)o
    Homo, kiu faras paron kun alia: ŝillero estas vere la parulo de Goeto en la poetiko; ŝi estis mia parulino en tiu balo.
  • malpara
    Ne plu havanta la duan elementon de la paro: malpara ganto, ŝtrumpo.
  • nepara
    [MATEMATIKO] Ne estanta entjera oblo de 2: ĉiuj primoj krom 2 estas neparaj.
  • bazpariĝo
    [BIOLOGIO] (pp polinukleotido) Kuniĝo de du homologaj nukleobazoj: guanino kun citozino aŭ adenino kun timino (aŭ uracilo).
  • monpareco
    [FINANCO] Tia situacio, kiam la valoro de interŝanĝo de du monunuoj estas la sama en la du landoj.
    spekulacio.
  • nukle (o)paro
    [BIOLOGIO] (pp fungoj) Paro da nukleoj, unuploidaj kaj genare diferencaj, unu vir-, la alia in-seksa.
  • termoparo
    [ELEKTRO] Instrumento, enhavanta du konduktilojn el malsamaj metaloj, kies kunaĵo produktas termoelektran kurenton, kaj uzata por mezuri temperaturon.

    paro


    ekvipolentainversa paro.rilati.samspeca.veturi sur sia paro da kruroj (piediri).
    du. inter. kun. nombro. simila.

    Iel rilatitaj:

    amx du edzx folix inter krurx kun loĝx multx nombrx seksx similx